Francesco Geminiani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francesco Geminiani

Francesco Xaverio Geminiani (ĉ. 1680 (baptita: 5-a de decembro 1687) en Lucca; 17-a de septembro 1762 en Dublino) estis itala komponisto kaj fama violonisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sian unuan muzikinstruon li ricevis de sia patro. La violonludon li lernis ĉe Carlo Ambrogio Lunati (aŭ Lonati) en Milano kaj poste en Romo ĉe Arcangelo Corelli, samkiel kompozicion ĉe Alessandro Scarlatti en Milano. Post sia edukado li ludis violonon dum tri jaroj en la orkestro de sia hejmurbo. Poste en 1711 oni komisiis al li la estradon de la opero en Napolo. En 1714 li vojaĝis al Londono, sub la mecenateco de la tria duko de Essex, kiu restis daŭre lia patrono, li okupiĝis pri la instruado kaj la komponado. Sukcesaj koncertvojaĝoj al Irlando en la 30-aj jaroj firmigis sian famon de virtuozo.

En 1733 li transloĝis al Dublino, kie li ne povis akcepti dungitecon kiel direktisto pro sia konfesio. Anstataŭ tio li prezentis serion de koncertoj, per kiuj li meritis la reputacion esti la plej granda muzikisto de sia epoko. En Dublino li fondis koncertejon.

Kun Georg Friedrich Händel li prezentis siajn violonkonĉertojn ĉe la reĝa kortego en Londono. Post vojaĝo al Parizo (ĉ. 1750) li decidis transloĝi tien. En 1755 li revenis al Anglio. Liaj profesiaj aktivecoj balanciĝis inter la fiaskita provo eldoni muzikrevuon, la virtuozeco, la verkado de muzikteoriajn librojn kaj la komercado per pentraĵoj de prominentaj pentristoj samkiel ankaŭ siaj propraj. Ekde 1759 li estis koncertmajstro ĉe Charles Coote, la posta duko, Earl of Bellamont, en Dublino.

Kiam en 1761 servisto ŝtelis de li jam finitan verkon, li estis tiel ŝokita pro la perdita laboro kaj tempo, ke liaj parencoj konjektis, ke tio ĉi kaŭzis lian antaŭtempan morton en la sekva jaro 1762.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ŝajne li estis eminenta violonvirtuozo. Liaj italaj lernantoj kromnomis lin Il Furibondola [la frenezulo] pro liaj ekspresivaj ritmoj. Plej konataj estas tri serioj da concerti grossi, liaj opuso 2, opuso 3 and opuso 7, (entute ekzistas 42 concerti grossi) kiuj enkondukas la aldviolonon kiel membro de la konĉertino-solistaro. Tiuj verkoj estas ege kontrapunktaj por plaĉi al la Londona publiko, kiu tre ŝatis Corelli, kompare kun la galantstila muziko tiam enmoda en kontinenta Eŭropo.

Lia Arto de violonludo, publikita en Londono en 1751, estas la plej bone konata kompilaĵo de la violonluda metodo plivastigata en Italio dum la 18-a jarcento kaj estas altvalora fonto por studi la malfrubarokan prezentadan praktikon detale informanta pri vibrado, triloj kaj aliaj violonaj teknikoj. Lia Guida harmonica (c.1752, kun aneksaĵo en 1756) estas unu el la plej nekutimaj harmoniaj traktaĵoj de la malfrua baroko, kiu servis kiel speco de enciklopedio enhavanta modelojn de figurita baso kaj iliajn realigojn. Ekzistas entute 2236 modeloj, kaj je la fino de ĉiu modelo estas paĝonombra fontindiko por eble venonta modelo, tiel ke kompozicia studento studante la libron ricevas imagon pri la sekvontaj eblecoj ekzistaj post ĉiu mallonga baslinio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • 42 Concerti grossi op.2, op.3 kJ op.7, je kiuj li aldonis same kiel Giuseppe Valentini al la konĉerteno vjolon. En siaj Concerti grossi op.5 li prilaboris la 12 solosonatojn de Arcangelo Corelli op.5
  • "La arto de la violonludo", unua didaktika publikaĵo tiaspeca el la jaro 1751 en Londono
  • 26 violonkonĉerto
  • 24 triosonatoj por 2 violonoj kaj figurita baso
  • Kelkaj solosonatoj
  • Instrulibro " La arto de la akompano per klaviceno, orgeno kaj aliaj klavarinstrumentoj ".
  • Sonatoj por violono kaj figurita baso

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]