Francesco Hayez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Hayez
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1791 (1791-02-11)
en Venecio
Morto 12-an de februaro 1882 (1882-02-12) (91-jaraĝa)
en Milano
Tombo monumenta tombejo de Milano
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando ItalioAŭstra imperio
Alma mater Accademia di Belle Arti di Venezia • Akademio de Sankta Luko • Accademia del Regno italico
Okupo
Okupo pentristo • fotisto
Verkoj La kiso
Triumphant Athlete
Bad der Nymphen
The destruction of the temple of Jerusalem
Christ and the woman taken in adultery
vdr
Francesco Hayez - memportreto kun tigro kaj leono.
La Kiso estas unu el plej famaj pentraĵoj de Francesco Hayez (1859)

Francesco HAYEZ [ˈaːjets]; 10a de februaro 179121a de decembro 1881) estis itala pentristo, ĉefa artisto de Romantismo meze de la 19a jarcento en Milano, fama pro siaj grandaj historiaj pentraĵoj, politikaj alegorioj kaj escepte fajnaj portretoj.

Li devenis el ne riĉa familio en Venecio, kie li edukiĝis, poste en Romo, Napolo kaj fine en Milano, kie li ĉeestis la salono de Clara Maffei (kies portreton Hayez pentris por ŝia edzino). Li estis ankoraŭ en Milano en 1850 kiam li estis nomumita kiel direktoro de la Pinakoteko de Brera tie.

Lia verkaro gamas el historia ĝenro al Novklasikismo. Alia preferata temaro estas duonnudaj virinoj (odaliskoj).

Inter liaj verkoj, lia pentraĵo La Kiso estis konsiderata inter liaj plej bonkvalitaj verkoj laŭ liaj samtempuloj, kaj ekde tiam eĉ ĝi akiris pli da aprezo. La anonima, nepoza gesto de la paro ne postulas ajnan konon pri mito aŭ literaturo por esti interpretata, kaj montras modernan konsideron.[1]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Kliniĝinta Odalisko (1839)
Francesco Hayez - Portreto de Gian Giacomo Poldi Pezzoli

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alfredo Melani (1905). "Tranquillo Cremona - Painter," Studio International, Vol. 33, pp. 43-45.