Francesco Maria Veracini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Francesco Maria Veracini (* 1-a de februaro 1690 en Florenco; † 31-a de oktobro 1768) estis itala violonisto kaj komponisto. Li estis konsiderata en Italio kiel la plej grava komponisto de sia tempo post la morto de Arcangelo Corelli

Biografio[redakti | redakti fonton]

Veracini

Veracini estis filo de farmaciisto kaj ellernis la violonludadon ĉe sia onklo Antonio Veracini, kune kun kiu li ofte koncertis. En 1711 Veracini komponis violonkonĉerton akompanata de hobojoj, trumpetoj kaj arĉinstrumentoj, kiun oni prezentis honore al imperiestro Karlo la 6-a okaze de ties kronadfesto en la Frari-preĝejo. En 1712 la juna Giuseppe Tartini aŭskultis unuan fojon la muzikadon de Veracini kaj estis ege imponita.

En 1714 Veracini loĝis dumtempe en Londono, kie li prezentis en la Reĝina Teatrejo soloviolonaĵojn kiel interludoj en operoj. En 1715 li pasigis kelktempon en Duseldorfo deĵore al la elektoprinco Johano Vilhelmo, al kiu li dediĉis sian oratorion "Mosè al Mar Rosso", kaj revenis en 1716 al Venecio. Ĉi tie ekestis liaj ses uverturoj, kiuj refoje ege plialtigis lian famon kiel komponisto, kaj ĉi tie li dediĉis unu violonsonantan opuson al princo Frederiko Aŭgusto, filo de la reĝo de Saksio. En 1721 li dediĉis pluan sonatoserion al la princo. La princo, mem bonega muzikkonanto, komisiite de sia patro, la reĝo Aŭgusto la Forta, venigis Veracini en sian dresdenan rezidejon, por prezenti ĉambromuzikon kaj por muziki kun li, kaj por prizorgi la dungadon de italaj kantistoj por la dresdena operdomo. Dum la paso de la tempo ekestis kverelo pri la multekostegaj italaj operoj kun la komponisto Johann David Heinichen kaj la kastrito Senesino, dum kiu Veracini pro rabio saltis el la fenestro de la 2-a etaĝo kaj poste lamis.

Post sia resaniĝo li forlasis Dresdenon kaj direktis sin al Prago, kie li ekdeĵoris ĉe la grafo Kinsky. Post longa restado en Bohemio kaj ree en sia hejmurbo Florenco en 1723 li ludis eklezian muzikon kaj komponis oratorion, dum tiu ĉi tempo li malbonfamigis sin, kaj lia ŝercnomo ixis "capo pazzo"( konfuzulo). La discentra kaj aroganta Veracini nomis ambaŭ siajn violonojn de Jakobus Stainer "Petro kaj Paŭlo"

En 1733 li refoje transloĝiĝis al Londono, por tie multe koncerti. Ankaŭ tie li skribis plurajn operojn, inter ili "Adriano in Siria", kiun la muzikkritikistoj konsideris kiel tro longdaŭra. En 1737 li verkis "La Clemenza di Tito" pri libreto de Corri baziĝanta sur iu de Pietro Metastasio. (La libreto de Metastasio ankaŭ estis la bazo de tiu de Mazzola, pri kiu Mozart komponis la samtitolan operon). En 1738 Veracini komponis sian lastan operon "Rosalinda", baziĝana sur la teatraĵo „Kiel vi ŝatas“ de Shakespeare, ege nekutima materialelekto tiutempe. En tiun operon Veracini enmetis la bone konatan kantbaladon "The Lass of Paties Mill". Ĝi estis surscenigata en Londono en 1744, samjare kiam sursceniĝis lia oratorio "L'errore di Salomono" Pro manko de sukceso li jam forlasis samjare la urbon, kies muzika vivo estis regata de la muziko de Georg Friedrich Händel.

Dum la revenvojaĝo sur la Manika Kanalo li iĝis viktimo de ŝippereo, kiun li transvivis. Li revenis al Florenco. Tie li iĝis kapelestro ĉe pluraj preĝejoj, kie li koncentriĝis komplete je sakrala muziko. Dum siaj lastaj vivojaroj li ofte koncertis kiel violonisto kaj kapelestro.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Krom violonsonatoj, operoj kaj oratorioj Veracini ankaŭ skribis violonkonĉertojn, sonatojn por bekflutoj kaj baso kontinua, kaj orkestosuitojn nomitajn uverturoj. La ses uverturoj estis prezentitaj por princo Frederiko Aŭgusto en Venecio en 1716, kiel parto de la lasta sukcesa klopodo Veracini, akiri bonan postenon ĉe la kortego de Dresdeno. Ili ĉiuj estas en F maĵoroB-bemola maĵoro, escepte de unu en G minoro. La lasta el tiuj, en B-bemola maĵoro, estas rimarkinda pro la finiĝo per unisona menueto. Veracini ankaŭ skribis " viglan, ege originalan teorian traktaĵon " (Newman 1972, 184), Il trionfo della pratica musicale, kaj eldonis la verkojn de aliaj komponistoj aldonante proprajn "plibonigojn", kiel li traktis en siaj Dissertazioni la violonsonatojn opuso 5 de Arcangelo Corelli.

Dume Veracini en siaj violonkonĉerto sekvis la modon, lia muzikhistoria merito kuŝas antaŭ ĉio en la virtuozaj sonatoj de op.2.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1708 Sara in Egitto oratorio
  • 1711 Concerto por violono kaj 8 instrumentoj en D maĵoro
  • 1711 Il Trionfo dell'innocenza patrocinata da San Niccolò oratorio
  • 1715 L'Empietà distrutta nella caduta di Gerico oratorio
  • 1716 12 Sonate por solofluto kaj baso
  • 1720 La Caduta del savio nell'idolatria di Salomone oratorio
  • 1721 12 Sonate per violino con baso kontinua, verkoj 1
  • 1722 La Liberazione del Popolo ebreo dal naufragio di Faraone
  • 1727 L'incoronazione di Davidde
  • 1735 Adriano opero
  • 1737 La Clemenza di Tito opero
  • 1738 Partenio opero
  • 1739 Piangete al pianto mio
  • 1744 12 Sonate accademiche per violino e baso kontinua verkoj 2
  • 1744 L'errore di Salomone
  • 1744 Roselinda opero
  • 2 konĉertoj en G minoro kaj en D maĵoro
  • 6 Arie por soprano
  • 6 Koncertoj
  • Koncerto por violono konĉertanta, 2 violonoj, aldo kaj baso
  • M'assalgono affanno aria
  • Nice e Tirsi por soprano kaj aldo
  • Parla al ritratto dell'Amante por soprano kaj baso
  • Ut relevet miserum kanono voĉkanta

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • David Charlton, "Francesco Maria Veracini' 1996
  • Hill, John Walter. 1979. The life and works of Francesco Maria Veracini. Studies in Musicology 3. Ann Arbor, Mich.: UMI Research Press.
  • Newman, William S. 1972. The Sonata in the Baroque Era. 3d edition. New York: W. W. Norton & Co., Inc.
  • Torchi, Luigi. 1901. La musica istrumentale in Italia nei secoli XVI, XVII e XVIII, con 272 esempi musicali nel testo. Turin: Fratelli Bocca. Facsimile reprint, Bologna: Forni Editore, 1969.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]