Francesco Soriano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Francesco Soriano (154815491621) estis itala komponisto de la renesanco. Li estis unu el la plej talentaj membroj de la Roma Skolo en la unua generacio post Palestrina.

Soriano naskiĝis en Soriano, proksime de Viterbo. Li studis ĉe la Basilica di San Giovanni in Laterano en Romo i.a. ĉe Palestrina, iĝis sacerdoto en la 1570-aj jaroj kaj en 1580 li estis maestro di cappella ĉe S. Luigi dei Francesi, ankaŭ en Romo. En 1581 li translokiĝis al Mantovo alprenonte postenon taking ĉe la tiea kortego de Gonzaga; sed en 1586 li reiris al Romo, kie li pasigis la reston de sia vivo laborante kiel ĥordirigisto ĉe tri apartaj preĝejoj inkluzive la kapelon Ĝulian ĉe la Baziliko de Sankta Petro. Li abdikis en 1620.

Soriano kunlaboris kun Felice Anerio por revizii la Roman Gradualon konforme al la bezonoj de la kontraŭreformacio; tiun ĉi laboron lasis nefinita Palestrina.

Laŭstile la muziko de Soriano ege similas al tiu de Palestrina, tamen ĝi montras kelkan influon de la progresaj evoluoj dominantaj je la komenciĝo de la nova jarcento. Li alprenis laplurĥoran stilon, dum kiam li subtenis la glatan polifonian komponmanieron de Palestrina, kaj li ŝatis homofonajn teksturojn, kiuj ĝenerale faciligas la komprenon de kantata tekso.

Li verkis mesojn, motetojn (kelkaj por ok voĉoj), psalmojn (unu kolekto, publikita en Venecio en 1616, estas por 12 voĉoj kaj baso kontinua), muzikigojn pasionajn laŭ ĉiuj kvar evangelioj (Mateo, Marko, Lukaso, kaj Johano), Marianajn antifonojn, kaj diversajn librojn de madrigaloj. Liaj Pasionaj komponaĵoj estas gravaj antaŭantoj de la plej famaj tiaj komponaĵoj el la barok erao ekz. tiuj de J.S. Bach; ili estas de sinretena kaj tamen drama stilo laŭokazaj klopdoj de karakterizo. Iumaniere ili estas la antaŭantoj de la oratorio, kunigantaj kantvoĉon, ĥoron kaj nesurscenigitaj roloj, tamen en stilo pli rilatan Palestrina-n ol la barokan stilon .

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (1980) "Francesco Soriano", The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. London: Macmillan Publishers. ISBN 1-56159-174-2. 
  • (1954) Music in the Renaissance. New York: W.W. Norton & Co.. ISBN 0-393-09530-4.