Francesco Trevisani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Trevisani
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1656 (1656-04-09)
en Kapodistrio
Morto 30-an de julio 1746 (1746-07-30) (90-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Familio
Frat(in)o Angelo Trevisani
Okupo
Okupo pentristo • portretisto • instruisto
Verkoj The Martyrdom of the Seven Sons of Saint Felicity
Dead Christ Supported by Angels
The Infant Jesus Pointing Out the Flowers of the Passion to the Virgin
vdr

Francesco TREVISANI (Kapodistrio, 1656 – Romo, 1746), estis itala baroka pentristo.

Naskiĝinta en Capodistria (aktuale Koper, Slovenio), lernis kun Antonio Zanchi en Venecio kaj establis sin poste en Romo, kie li disvolvigis plej parton de sia kariero protektita de la kardinalo Pietro Ottoboni, nevo de la papo Aleksandro la 8-a kaj fama mecenato de artoj, kies portreton faris Trevisani, nune konservita en la Muzeo Bowes de Barnard Castle (Durham).

Magdalena pentofaro, olepentraĵo sur tolo, 99 x 76 cm, Madrido, Muzeo Prado.

Liaj ĉefaj pentraĵoj estas figuroj de religia arto de klasika belo tuŝita de nuanco de langvora sentimentaleco vere rokoka (Magdalena pentofara, Prado). Li kultivis ankaŭ la portreton kaj la temojn de la klasika historio en olepentraĵoj kiel Festeno de Marko Antonio kaj Kleopatra (Galerio Spada), pentrita laŭ mendo de la kardinalo Fabrizio Spada, aŭ La familio de Dario ĉe Aleksandro la Granda (Luvro), kaj mitologiaj (Apolo kaj Dafne, Muzeo Ermitejo).[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Verkoj de Trevisani en Artcyclopedia. [1] Alirita la 17an de Januaro 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wittkower, Rudolf, Art and architecture in Italy, 1600-1750. III. Late Baroque, Yale University Press, 1999 (1a eld. 1958), ISBN 9780300079418, p. 77