Franciŝak Bahuŝeviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Franciŝak Baguŝeviĉ)
Franciŝak Bahuŝeviĉ
Persona informo
Францішак Бенедыкт Казiмiравiч Багушэвіч
Naskiĝo 9-an de marto 1840 (1840-03-09)
en Svironys
Morto 15-an de aprilo 1900 (1900-04-15) (60-jaraĝa)
en Kušliany
Tombo Župrany vd
Etno belorusoj vd
Lingvoj belorusapola vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Vilnius Gymnasium • Nizhyn Gymnasium of Higher Education vd
Profesio
Okupo publikigistotradukistoverkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franciŝak Benjadzikt Baguŝeviĉ (21-an de marto 1840 - 28-an de aprilo 1900; beloruse - Францішак Бенядзікт Багушэвіч, plumnomoj: Maciej Buraczok, Simono Reŭka el-apud Barisaŭ) estis belorusa socia aganto, poeto, prozisto, publicisto kaj tradukisto. Unu el fondintoj de nova belorusa literaturo.

Franciŝak Benjadzikt Baguŝeviĉ, foto de 1889.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en bieno Svirani, tiatempa Vilna gubernio (nuntempe situas en Litvo) en familio de etaj nobeloj. Dum 1841-1846 la familio vivis en hereda bieno Kuŝljani, apudAŝmjani (la patro ricevis ĝin en la jaro 1837). Infanaj jaroj de la verkisto trapasis en medio, proksima al kamparula.

Komenca edukado li ricevis en vilna gimnazio, kion li finis la 26-an de junio 1861. Dum studado ĉefe interesiĝis pri slavaj lingvoj, matematiko, juro. En sama jaro li ekstudis en Peterburga universitato je fizik-matematika fakultato, sed post du monatoj estis forpelita pro partopreno en studenta perturbo. Revenis en patrolando, kie laboris kiel instruisto en vilaĝo Dociŝki (apud Lida), en lernejo, fondita de loka bienulo. Membriĝis en loka revolucia organizo.

Aktive partoprenis en Januara ribelo, estis vundita en batalo. Lia patro kaj gefratoj helpis al ribelantoj. Savinte de persekutoj li komence kaŝis sin, poste, forveturis en Ukrainio. La 7-an de majo 1865 li ekstudis en jura liceo en Neĵin, sed lia petskribo pri senpaga studo, estis rifuzita pro "manko de vakaj lokoj". Licejano, perlaboris kiel repetitoro. De la jaro 1868 li laboris en juĝoj en Ukrainio, iom da tempo en Vologda gubernio.

En la jaro 1883 pro ekreĝo de Aleksandro la 3-a, kiam estis proklamita vasta amnestio, post kiu miloj da ribelintoj, same Bahuŝeviĉ, revenis en patrolando. En la jaro 1884, li transveturis en Vilno, kie laboris en juĝejo. Ĉefaj liaj klientoj estis kamparuloj kaj urbaj malriĉuloj. Samtempe li verkis pole artikoloj en ĵurnalo "Kraj" ("Lando").

Post eksigo, vivis en bieno, kie mortis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Dum vivo de la poeto estis eldonitaj versaroj "Fifro belorusa" (Krakovo, 1891), "Arĉo belorusa" (Poznan, 1894), rakonto "Traljaljonaĉka" (Krakovo, 1892).

Speco de aliaj verkaroj de Bahuŝeviĉ - "Violoneto belorusa" kaj "Belorusaj rakontoj de Buraĉok" ne estas certa, estas informoj, ke "Violoneto..." same estis eldonita, eĉ kun portreto de la aŭtoro, sed nenia ekzemplero ĝis nun estas konata. Ne konserviĝis same verkaro de "Belorusaj rakontoj...", kiu jare antaŭ morto de la poeto estis transdonita en Vilna gubernia tipografio.

Elpasante de nomo de belorusa popolo, Bahuŝeviĉ estis ĉefe reprezentanto de kamparuloj. Kun kamparuloj, kaj kun demokratia intelektularo li kunligis siajn liberigadajn idealojn.

Li verkis en diversaj ĝenroj: poemo, versa rakonto, fablo, satiro, prilaboro de popola fabelo kaj aliaj. Bahuŝeviĉ same verkis inter unuaj en belorusaj literaturaj prozaĵoj. Rakontoj "Atestanto" kaj "Forstisto" per senco kaj formo estas proksimaj al popolaj humuraĵoj; "Traljalonaĉka" pli proksima al literatura tradicio, estis priverkita tavoliĝo en belorusa vilaĝo, vilaĝaj riĉuloj, kiuj aliris anstataŭ nobelajn senjorojn. En siaj verkoj Bahuŝeviĉ strebis al nacia resurekto, alvokis al konservo de belorusa lingvo. Li formulis belorusan nacian ideon eble en sama radikala formo.

Liaj verkoj havis influon al kreado de Adam Hurinoviĉ, Alaiza Paŝkeviĉ, Jakub Kolas, Janka Kupala.

Specifikeco de lingvo en verkoj de Bahuŝeviĉ[redakti | redakti fonton]

Siaj verkoj Bahuŝeviĉ verkis per belorusa latina alfabeto, nuntempe ili estas represataj per cirila alfabeto. La verkisto vivis en tempo, kiam mankis komunaj lingvaj normoj en belorusa lingvo, kaj same pri komunaj leksikaj formoj . Ekzistas same diversaj skriboj de sama vorto, aberacioj de fonetikaj kaj morfologiaj fenomenoj. Sed malgraŭ tio, liaj verkoj grave influis je evoluo de belorusa lingvo.

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

Estonta ĉefo de Pola ŝtato Józef Piłsudski, junaĝe proprapersone estris per kontrabando de "Fifro belorusa" el Krakovo je Belorusio.

Pro agado Bahuŝeviĉ, post 1891, kiam estis unuafoje eldonita "Fifro belorusa", regule eldonadas beloruslingvajn librojn.

Filo de Bahuŝeviĉ fariĝis akra pola ŝovinisto, kaj rifuzis transdoni al interesintoj arkivon de sia patro.

Pola esploristo R. Radzik konstatis, ke "En libro de Bahuŝeviĉ, kiu konsistas el pli ol 200 paĝoj, pli ol duone havas pollingvan enhavon".

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Dum vivo de la aŭtoro liaj verkoj estis malpermesitaj. En Belorusa SSR verkoj de Bahuĵeviĉ estis eldonitaj en la jaro 1922, sed poste liaj verkoj estis proklamitaj kiel burĝaj kaj ne reeldonadis ĝis la 1940-a jaroj. En Okcidenta Belorusio, nomo de la poeto uziĝis kiel standarto de nacia liberigado. Verkoj de Bahuŝeviĉ ĉi tie estis reeldonitaj kvarfoje - pli popularaj estis nur verkoj de Jakub Kolas. "Arĉo..." kaj "Fifro..." estis eldonitaj en la jaro 1922 en Litovio de Ministerio pri belorusaj aferoj. Dum Granda Patriota milito liaj verkoj presiĝis en belorusa gazetaro, iliaj patriotecaj linioj vokis batali por sendependeco kaj libereco de Belorusio.