Francilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francilio
regiono
Flago
Blazono
Ŝtato Francio Francio
Departementoj
Najbaras kun
Gravaj urboj
Rivero Sejno
Prefektejo Parizo
 - koordinatoj 48° 51′ 24″ N 02° 21′ 3″ O / 48.85667 °N, 2.35083 °O / 48.85667; 2.35083 (mapo)
Areo 12 011 km² (1 201 100 ha)
Loĝantaro 11 659 260 (2008)
Denseco 970,72 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO-kodo FR-J
Francilio en Francio
Francilio en Francio
Francilio en Francio
Vikimedia Komunejo: Île-de-France
Retpaĝo: www.iledefrance.fr

Francilio, france Île de France [il de frãs] (laŭvorte "insulo de Francio"), aŭ Pariza Regiono estas la parto de Francio ĉirkaŭ la ĉefurbo Parizo, do iusence la "koro de Francio". Franclingve ĝi ankaŭ nomatas Région parisienne [reĵjõ parizjen]. Temas pri la plej loĝata regiono de Francio kun 11,6 milionoj da loĝantoj, kaj ankaŭ ekonomie pri la plej forta regiono de la lando.

La regiono Francilio konsistas el ok departementoj: Parizo (kiu estas samtempe urbo kaj departemento), Seine-et-Marne, Yvelines, Essonne, Hauts-de-Seine, Seine-Saint-Denis, Val-de-Marne kaj Val-d'Oise. ISO-kodo de la regiono estas FR-J.