Francis Cabrel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francis Cabrel

Francis CABREL (naskiĝis la  23-an de novembro 1953(nun 1953-11-23) (70‑jara) en Agen, Francio). Li estas franca kantisto kaj kantaŭtoro. Li estas unu el la plej famaj franclingvaj kantistoj el la tri lastaj jardekoj. Cabrel loĝas en Astaffort (apud Agen) estas edziĝinta kun Mariette kaj estas la patro de du filinoj, Manon kaj Aurélie.

Biografio

Diskreta kantisto, Francis Cabrel protektas sian privatan vivon. Ekde sia naskiĝo, li loĝas en Astaffort, eta vilaĝo de la Departemento Lot-et-Garonne kies komunuma konsilisto li estis de 1989 ĝis 2004.

En Astaffort, li ankaŭ kreis la asocion La voix du sud (La voĉo el la sudo) por helpi kaj disvolvi junajn franclingvajn gekantistojn.

Diskaro

Albumoj registritaj en studio

  • 1977: Les Murs de poussière
  • 1979: Les Chemins de traverse
  • 1980: Fragile
  • 1981: Carte postale
  • 1983: Quelqu'un de l'intérieur
  • 1985: Photos de voyages
  • 1989: Sarbacane
  • 1994: Samedi soir sur la Terre
  • 1999: Hors-saison
  • 2004: Les beaux dégâts
  • 2008: Des roses et des orties (Rozoj kaj urtikoj)
  • 2012: Vise le ciel

Albumoj registritaj dum spektakloj

  • 1984: Cabrel public
  • 1991: D'une Ombre à l'autre
  • 2000: Double Tour
  • 2005: La Tournée des Bodegas

Kompilaĵoj

  • 1987: Cabrel 77-87
  • 2007: L'essentiel 1977-2007

Eksteraj ligiloj