Francis Crick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Francis Harry Compton CRICK (naskiĝis la 8-an de junio, 1916, mortis la 28-an de julio, 2004) estas unu el la malkovrintoj de la strukturo de DNA-molekulo.

Francis Harry Compton Crick (1916-2004)


Naskita en Northampton, Anglio, li studis fizikon ĉe University College, Londono, kaj fariĝis scienca diplomito (B.Sc.) en 1937. Post la Dua mondmilito, dum kiu li laboris pri magnetaj kaj akustikaj minoj, li ekstudis biologion. En 1951, li eklaboris kun James Watson ĉe Cavendish Laboratory. Sin apogante sur la Rentgen-radia esplorado de Rosalind Franklin, ili ambaŭ elpensis la proponon de helika strukturo de DNA, kiun ili publikigis en 1953, kaj pro kio ili ambaŭ ricevis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino 1962. Li ankaŭ signife kontribuis kuŝante fundamentojn de la nun matura kampo Molekulara Biologio. Tio entenas esplorojn pri la naturo de la Genetika Kodo kaj la meĥanismon de la proteina sintezo. Li forlasis la molekulan biologion por lia alia intereso, Konscio, pri kio li lasttempe okupiĝis.

Crick laboris ĉe la Salk Institute en La Jolla, Kalifornio. Li mortis en San Diego, Kalifornio de intesta kancero.