Francis Fukuyama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francis Fukuyama

Francis Fukuyama (prononcu Fukujama) (naskiĝinta la 27-an de oktobro 1952, en Ĉikago estas japan-devena usona filozofo, ekonomikisto kaj esploristo pri politikaj sciencoj.

Influhava intelektulo, famkonata pro siaj tezoj pri la fino de historio, Francis Fukuyama estas nun profesoro pri internacia politika ekonomio en la Universitato Johns-Hopkins de Baltimoro.

Politikaj ideoj[redakti | redakti fonton]

La politikaj ideoj de Fukuyama estas proksimaj de tiuj de la novkonservativuloj. Li partoprenis aktive en la Projekto por la nova jarcento usona, kiu estis lanĉita en 1997. Li subskribis peticion, kiu konsilis al la Prezidento Bill Clinton faligi la irakan diktatoron Saddam Hussein multe antaŭ ol kiam George W. Bush zorgis pri tio en 2003. Li tamen malaprobis la invadon de Irako tia, kia ĝi estis farita, kaj apelaciis por la demisio de Donald Rumsfeld de la sekretariejo de la defendo. Tio ne malhelpis lin servi en 2004 la registaron de Bush kiel membro de la Prezidenta Konsilio pri bioetiko.

La fino de historio[redakti | redakti fonton]

Fukuyama publikigis unuan artikolon pri tiu temo (The end of History : La fino de historio) en la somero de 1989 en la revuo National Interest. Li klarigas la tezojn en kontestita libro publikigita en 1992: La fino de historio kaj la lasta homo. En tiu verko li defendas la ideon, laŭ kiu la progresado de la homa historio, antaŭvidita kiel milito inter la ideologioj, proksimiĝas al sia fino kun la interkonsento pri la liberala demokratio, iu konsento kiu tendencas al formiĝo post la fino de la malvarma milito.

La koncepto de la fino de historio estis unue imagita de Hegel, kaj reprenita laŭ diversaj manieroj de pluraj filozofoj, Karl Marx aparte. Por Fukuyama, same kiel por Hegel, historio finiĝos en la momento kiam universala interkonsento pri demokratio metos finan punkton al la ideologiaj konfliktoj.

La fino de homo[redakti | redakti fonton]

En La fino de homo Fukuyama esprimas sian timon fronte al la progreso de la bioteknologioj, kaj aparte de ilia ebla uzo al la homa estulo. Ĉar la bioteknologioj estas kapablaj transformi la homon je grado ĝis nun neantaŭvidita, ili riskas havi konsekvencojn tre gravajn por la politika sistemo.