Francis Gabreski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francis Gabreski

Francis Stanley "Gabby" Gabreski, pole: Franciszek Gabryszewski (naskiĝis la 28-an de januaro 1919, Oil City, Pensilvanio, mortis la 31-an de januaro 2002, Novjorko) – piloto, flug-aso, nomata de kolegoj "Gabby", la tria sur la listo de la batal-asoj de USAF (usonaj aerfortoj), aviadisto de la dua mondmilito. Dum la korea milito pafe alterigis 6,5 aviadilojn de malamiko. Entute gajnis 34,5 certajn paftrafojn kaj 3 verŝajnajn. Kavaliro de la Kruco de Bravuloj. Dufoje vizitis Pollandon - en 1992 kaj 1999.