Francis Meynell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francis Meynell
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1891 (1891-05-12)
Morto 10-an de julio 1975 (1975-07-10) (84-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Edz(in)o Alix Kilroy vd
Profesio
Okupo eldonisto • poeto • dezajnisto • tipografo • presisto vd
Laborkampo literaturotipografio • pressing vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francis MEYNELL (naskiĝis la 12-an de majo 1891 en Londono, mortis la 10-an de julio 1975 en Lavenham, Suffolk) estis brita poeto kaj presisto ĉe la Nonesuch Press.

Li estis filo de verkisto Alice Meynell, sufrago kaj romkatoliko. Li studis en la Kolegio Triunuo. Li fondis en 1914 la presejon Romney Street Press. Li direktis inter 1916 kaj 1923 Pelican Press, kiu okupiĝis pri presado de anoncoj kaj politikaj flugfolioj. Unu eldonaĵo de Pelican estis la Typography (Tipografio; 1923), kiu iĝis litertipa libro kaj libroarta manlibro. Li fondis Nonesuch Press en 1923, kiu eldonis la sepvoluman Shakespeare-kolektaĵon (1929–33).

Li ricevis kavalirecon en 1946, edziĝis kun Alix Kilroy (1903-1999).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Francis Meynell (1971) My Lives
  • Alix Meynell (1988) Public Servant, Private Woman: An Autobiography

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Seventeen Poems (1945)
  • Poems and Pieces (1961)
  • My Lives (1971)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]