Francis Willughby

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
FrancisWillughby.jpg
Paĝo el Ornithologia, montranta la speciojn de la Monedo, Pirokorako, Pigo kaj Garolo, ĉiuj el ili korvedoj.
Titolpaĝo, Historia piscium, publikigita ĉe Oksfordo, 1686.

Francis Willughby (foje literumita Willoughby)[1] (22-a de novembro 1635 - 3-a de julio 1672) estis angla ornitologo kaj iktiologo.[2] Li estis studento, amiko kaj kolego de la naturalisto John Ray ĉe la Kembriĝa Universitato, kaj kunhavis kelkajn el siaj ekspedicioj kaj interesoj. Ray vidis la Ornithologia libri tres de Willughby presita post la subita morto de Willughby.

Willughby estis naskiĝinta ĉe Middleton Hall, Warwickshire al Sir Francis Willoughby kaj Cassandra Ridgway. Li studis ĉe Bishop Vesey's Grammar School (Episkopa malalta lernejo de Vesey), Sutton Coldfield kaj Trinity College.[3] En 1667 li geedziĝis kun Emma Barnard, nome filino de Sinjoro Henry Barnard de Bridgnorth kaj Londono. Ili havis tri filojn. La unua, nome Francisko, mortis en la aĝo de deknaŭ, dum lia filino Cassandra Willoughby geedziĝis kun la Duko Chandos, kiu estis patrono de Mark Catesby. Lia dua filo estis Tomaso, kiu iĝis Barono Middleton, unu el dek samuloj (paĝioj) kreitaj fare de la reĝino Anne.[4]

Ĉe Cambridge Francis Willughby estis instruita fare de la naturalisto John Ray. En 1662 ili vojaĝis al la okcidenta marbordo de Anglio por studi la reproduktado de marbirdoj. Inter 1663 kaj 1666 ili turneis al Eŭropo kune, vojaĝante tra Nederlando, Germanio, Svislando kaj Italio. Ili apartigis ĉe Napolo kaj Willoughby revenis hejmen tra Hispanio. Dum revenado al Anglio ili elpensis planojn publikigi la rezultojn de iliaj studoj. Willughby mortis pro pleŭrito dum la preparado de tiu laboro, sed Ray publikigis la Ornithologia libri tres en 1676, kun angla eldono du jarojn poste. Tiu estas konsiderita la komenco de scienca ornitologio en Eŭropo, revoluciigante ornitologan taksonomion per organizado de specioj laŭ iliaj fizikaj karakterizaĵoj.

[redakti] Referencoj

  1. Literuma variado de Willoughby Universitato de Nottingham Konsultita la 20an de majo, 2007
  2. "WILLUGHBY, FRANCIS" (1900). Dictionary of national biography, 62: 54–57. 
  3. Venn WLHY652F Willughby, Francis.
  4. Allen, Elsa G. (1951). "The History of American Ornithology before Audubon". Transactions of the American Philosophical Society, New Ser. 41 (3): 387–591. doi:10.2307/1005629.
  • Johnson, Joan (1981): Excellent Cassandra: The Life and Times of the Duchess of Chandos. Alan Sutton Publishing Limited, Gloucester, England.
  • Poole, William (2004): The Prae-Adamitae and the early Royal Society: Two Cases from the Periphery
  • Willughby, Francis (1676): Ornithologiae libri tres [in Latin]. John Martyn, London. Digitala versio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj