Ĝermolisto de brazilaj esperantistoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Francisco Falcão)
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de brazilaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de brazilaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de brazilaj esperantistoj

Enhavo

A [redakti]

Ceci Abreu [redakti]

Ceci Abreu estis pioniro de Esperanto en Fortaleza en komenco de 20-a jarcento.


Carlos Amoroso [redakti]

Carlos AMOROSO estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie fondis societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Aristóteles Juvenal de FARIA ALVIM [redakti]

Aristóteles Juvenal de FARIA ALVIM estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Sebastião Albuquerque [redakti]

Sebastião ALBUQUERQUE /sebasti'ãŭ ałbu'keRkj/: brazila esperantisto, unua homo kiu instruis Esperanton en Recifo ekde 1932. Okupis katedron de Esperanto ĉe la Popola labor-universitato de Recifo.


João Andrade [redakti]

João ANDRADE (naskiĝis 1906 - mortis la 9-an de januaro 1987 en Volta Redonda, Brazilo) estis brazila esperantisto. En Volta Redonda dum pli ol 30 jaroj li mastris okulkuracan entreprenon "Ótica Esperanto" kaj prizorgis lokan radio-programon pri la Esperanto-movado.

Artemísia V. de Araújo [redakti]

Artemísia V. de Araújo estas brazila esperantisto el Alagoas. Ŝi estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Neuse Araújo [redakti]

Neuse ARAÚJO estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Odilon Araújo [redakti]

Odilon Araújo elstara esperantisto fondinto de la ĵurnalo “Pernambuco Esperantista”, kiu dum longa tempo subtenis vivanta la flamon de la esperanta idealo en Pernambuco.

Oswaldo Arruda Stein [redakti]

Oswaldo ARRUDA STEIN (naskiĝis 1908 - mortis en julio 1980 en San-Paŭlo) estis fondinto de Esperanto-societo en Cravinhos, Brazilo. Li aktivis pri Esperanto dum pli ol kvindek jaroj. Li estis prezidanto de Ribeirão Preto Esperanto Clube.

Omaĝe, la urba publika biblioteko de Cravinhos havas lian nomon.

Sebastião Augusto [redakti]

Sebastião Augusto estis brazila esperantisto de Manaus. En 1945 li estis ano de komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Alfredo Azevedo [redakti]

Alfredo Azevedo estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

B [redakti]

José Bastos Campos [redakti]

José BASTOS CAMPOS (naskiĝis 1933, mortis en majo 1998) estis delegito pri turisma informado en Fortaleza (Brazilo).

Heitor Beltrão [redakti]

Heitor BELTRÃO reprezentis Bahion en la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto, 1923, okazinta en la tiama Federacia Distrikto.

C [redakti]

Moacir CAMINHA [redakti]

Moacir CAMINHA estis pioniro de Esperanto en Fortaleza en komenco de 20-a jarcento.

Benjamim CAMOSATO [redakti]

Benjamim CAMOSATO estis brazila esperantisto el Rio Grande do Sul. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Aquiles LANDO CARMO [redakti]

Aquiles LANDO CARMO estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

José Lins de Carvalho [redakti]

José LINS de CARVALHO estis brazila esperantisto. Lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfundantoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.

Newton Ceratti [redakti]

Newton CERATTI, industriisto. Filo de Giovanni Ceratti. Li fariĝis membro de San-Paŭla Esperanto-Klubo en 1946, estis ĝia vicprezidanto en 1950. Kabeis en 1957.

Lurdinha Cordeiro [redakti]

Lurdinha CORDEIRO (pseŭdonimo) estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Afonso Costa [redakti]

Afonso COSTA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie fondis societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Deraldo Costa [redakti]

Deraldo Costa, kolonelo, estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie fondis societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

José Cruz [redakti]

José CRUZ estis brazila esperantisto el Sergipe. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Verko: Aspectos Estatísticos do Ensino Primário Sergipano – 1943-1945 José Cruz Aracaju: Imprensa Oficial, 1947

Carlos Cunha [redakti]

Carlos CUNHA, brazila esperantisto, en Alagoinhas, Bahia, fondis esperanto-grupon 1913.

Moacir da Silva Cunha [redakti]

Moacir da Silva Cunha estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Ĉ [redakti]

D [redakti]

Ernesto Dinis [redakti]

Ernesto DINIS estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

E [redakti]

Paulo Izaías Ereno [redakti]

Paulo Izaías ERENO (naskiĝis 1949 - mortis la 1-an de junio 2005) estis aktivulo de Esperanto-movado, i.a. en la brazila ŝtato Rio grande de Sul.

En 1973-74 li laboris kiel grafikisto en la Centra Oficejo de UEA.

F [redakti]

Francisco Falcão [redakti]

Francisco de ASSIS do REGO FALCÃO estis brazila esperantisto. Li movadis unue en Cearao kaj poste en Pará. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Giovanni P. FARACO [redakti]

Giovanni P. FARACO estis brazila esperantisto el Santa Catarina. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Keller FARINA [redakti]

Keller FARINA estis brazila esperantisto el Cuiabá. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Heitor V. C. FARIA [redakti]

Heitor V. COSTA FARIA estis brazila esperantisto. Alvenis Campo Grande ĉirkaŭ 1940 kaj tuj starigis Esperanto-kurson ĉe la spiritisma centro “Discípulos de Jesus”. Heitor estis translokita al alia subŝtato kaj la kurso malaperis. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Onézimo Costa e Faria [redakti]

Onézimo COSTA e FARIA estis brazila Esperantisto. Agadis en Campo Grande post 1945. Li estis unu el la fondantoj de Lernejo Zamenhof kaj ĝia direktoro.

José Carlos Farias [redakti]

José Carlos FARIAS estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie fondis societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Alvaro Fausto de Souza [redakti]

Alvaro FAUSTO DE SOUZA (naskiĝis 1929 - mortis la 3-an de aŭgusto 1988 en Rio-de-Janejro, Brazilo, kie li estis UEA-fakdelegito pri geriatrio kaj medicino.

Engrácia Ferreira [redakti]

Engrácia FERREIRA mortis en la 21-a de aprilo de 1931. Ŝi estis unu el pioniroj de la brajlo en Brazilo, kiun ŝi uzis por divastigi spiritismon inter blinduloj. Ŝi lernis Esperanton en Fortaleza en 1911.

Eurico Figuera [redakti]

Eurico FIGUEIRA (naskiĝis en 1933 kaj mortis en 2003) estis Delegito de UEA, mortis la 30-an de marto en Taubaté, Brazilo.

G [redakti]

Fernando Galvão Marinho [redakti]

Fernando GALVÃO MARINHO, kolonelo. Brazila esperantisto. Prezidanto de BEL en 1981.

Giuseppe Grattapaglia [redakti]

Giuseppe GRATTAPAGLIA estas administranto de fondaĵo Bona Espero en Brazilo. Li estas aktivulo de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.

Clarindo Diniz Gonçalves [redakti]

Clarindo DINIZ GONÇALVES estis brazila esperantisto. Lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfundantoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.

Sinésio Gotschalk [redakti]

Sinésio GOTSCHALK estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie fondis societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Ĝ [redakti]

H [redakti]

Kleber Halfeld [redakti]

Kleber Halfeld estas brazila esperantisto, gvidis kurson en Além Paraíba en 1962.

Ĥ [redakti]

I [redakti]

J [redakti]

Ĵ [redakti]

K [redakti]

L [redakti]

José Laercio [redakti]

José LAERCIO estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.


Fernando Laroca [redakti]

Fernando LAROCA estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Joel Linhares [redakti]

Joel LINHARES estis pioniro en Cearao en komenco de 20-a jarcento. Aŭtoro de la unua soneto originale verkita en Esperanto: "Al Nova Vivo". Redaktoro de Brazila Vivo la dua esperanta periodaĵo de Brazilo.

Waldir Lisboa Rocha [redakti]

Waldir LISBOA ROCHA, odontologisto, naskiĝis en 1931 kaj mortis en 2000. Membriĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1958 kaj fariĝis elstara kursgvidanto. Li iĝis "merita membro" de tiu asocio en 1981. UEA-delegito pri odontologio en San-Paŭlo (Brazilo). Lia nekrologo aperis en la revuo Esperanto.

Paulo Cesar Marques Lopes [redakti]

Paulo César MARQUES LOPES estas brazila esperantisto en Além Paraíba ĉirkau 1960.

M [redakti]

Jaddo COUTO MACIEL [redakti]

Jaddo COUTO MACIEL estis brazila esperantisto el Bahia. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.


Methodio Maranhão [redakti]

Methodio Maranhão, filo de Serafim Velho Camello Pessoa de Albuquerque, delegito de UEA, klera kaj tre entuziasma esperantisto en komenco de 20-a jarcento, sed, antaŭ siaj multaj aferoj, li malmulte povis disvastigi la lingvon. Li estis industriisto, posedanto de sukerfabriko Usina Matary. Post lia forpaso, liaj filoj donacis lian belan Esperanta-bibliotekon al Pernambuka Esperanto-Asocio.

Jovelina Maia Rodrigues [redakti]

Jovelina MAIA RODRIGUES (mortis la 27-an de septembro de 1991 en Brazilo) estis instruistino de Esperanto ĉe Brazila Spiritisma Federacio. Unu el la fondinto de Societo Lorenz, ŝi organizis la unua infankongreseton en la Brazila Kongreso de Esperanto en 1987 en Rio de Janeiro.

Francisca MARTOS [redakti]

Francisca MARTOS estas membro de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo ekde 1965 kaj konstante partoprenas la programojn. Ŝi efikas gvidas kursojn kaj partoprenas en la estraro de tiu asocio en 1982-1987 kaj 1990-1996 ankaŭ kiel vicprezidanto.

Hernani Mota Mendes [redakti]

Hernani MOTA MENDES (mendiŝ), brazilano, d-ro, ing. Kunfondinto de „Grupo Verda Stelo“ en Rio de J. Estis ĝen. sekr. de BLE. Faris plurajn kursojn kaj paroladojn.

Francisco da CONCEIÇÃO MENESES [redakti]

Francisco da CONCEIÇÃO MENESES estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie fondis societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Agenor de Miranda [redakti]

Agenor de MIRANDA, inĝeniero, ĉefo de la 9-a Telegrafia distrikto, estis estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia. Li estis oficiala reprezentanto de brazila registaro en 7-a UK, 1911.

Francisco de Sales Montelo [redakti]

Francisco de SALES MONTELO estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

N [redakti]

Manoel Nery [redakti]

Manoel NERY (1913-1997), danke al kies kursoj centoj da homoj eklernis Esperanton en João Pessoa (Brazilo), forpasis la 1-an de septembro.

Jorge das NEVES [redakti]

Jorge das NEVES estas brazila esperantisto kiu agadas ĉefe en Rio de Janeiro. Jam estis ĉefdelegito de UEA en Brazilo.

Mário RITTER NUNES [redakti]

Mário RITTER NUNES estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

O [redakti]

Élio Lopes de Oliveira [redakti]

Élio LOPES de OLIVEIRA estas brazila esperantisto, pioniro en Além Paraíba, propagandis tie post 1958. En 1995 estis unu el la kun-fundantoj de Além Paraíba Esperanto Klubo

João de Oliveira Gama [redakti]

João de OLIVEIRA GAMA (naskiĝis 1909 - mortis la 12-an de aprilo 1987 en Juiz de Fora, Brazilo) estis UEA-fakdelegito pri turismo.

Gildásio de Oliveira [redakti]

Gildásio de OLIVEIRA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie fondis societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Lauro Jorge de Oliveira [redakti]

Lauro Jorge de Oliveira estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

P [redakti]

Manuel PAIVA ARAUJO [redakti]

Manuel PAIVA ARAUJO /manu'eł pajvara'uĵŭ/ estis kasisto de unua estraro de Brazila Ligo Esperantista en 1907.

José Passini [redakti]

José Passini estis prezidanto (elektita en julio 2007) de la Brazila Esperanto-Ligo ĝis julio 2009. En 1962 li gvidis Esperanto-kurson en Além Paraíba. Li verkis la libron Bilingüismo: utopia ou antibabel (pri la eblo de ĝenerala dulingveco).

Carlos Torres Pastorino [redakti]

Carlos TORRES PASTORINO estIs brazila esperantisto, radialisto, spiritisto kaj popola verkisto. Li agadis en Rio de Janeiro kaj Braziljo. Li verkis Minutos de sabedoria kaj Sabedoria do Evangelho.

Octavio Vianna Peixoto [redakti]

Octavio VIANNA PEIXOTO, (mortis 80-jara la 7-an de majo 1972) estis multjara membro kaj delegito en Niterói (Brazilo). Krom gvidi kursojn, li multfoje parolis per radio por disvastigo de la Internacia Lingvo. Li estis unua sekretario de 15-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1957.

Horácio Pereira dos Santos [redakti]

Horácio PEREIRA dos SANTOS (o'rasjo pe'rejra dŭs'santŭs) estis vicprezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo de 1964 ĝis 1967, kabeis en 1968. Li estis fondanto kaj estrarano de União das Sociedades Espíritas do Estado de São Paulo (USE) ekde 1947.

Amaro Pinagé [redakti]

Amaro PINAGÉ estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Artur Lourenço de Araújo Primo [redakti]

Artur LOURENÇO de ARAÚJO PRIMO estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Wendel Teles Pontes [redakti]

Wendel Teles PONTES estas brazila esperantisto, el Olinda, Pernambuko, naskita en 1979. Estas entomologo (insektologo) kaj amatora parapsikologo. Lernis esperanton je la juneco, kaj aktivis en la ŝtata movado kiel instruisto kaj bibliotekisto de Pernambuka Esperanto-Asocio. Estas membro de ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantista). Foje kontribuas al revuoj Kontakto kaj Scienca Revuo, per sciencaj artikoloj.

Q [redakti]

R [redakti]

Hidelberto Valente Ramos [redakti]

Hidelberto VALENTE RAMOS estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Pedro Real [redakti]

Pedro REAL estis brazila esperantisto. Lerninte Esperanton en 1952, depost 1953 li gvidis multajn Esperanto-kurson en União da Vitória en subŝtato Paranao.[1]

Norma Reis [redakti]

Norma REIS (1888-1984) estis brazila esperantisto. Lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfondintoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.

Aderaldo Rocha [redakti]

Aderaldo ROCHA, advokato, naskiĝis en 1922, mortis en la 17-a de decembro 1999, dumviva membro, UEA-delegito pri lingvistiko kaj parapsikologio, konata en sia regiono pro prelegoj pri kaj kursoj de Esperanto, mortis en Itabuna (Bahio, Brazilo). Krom advokato, li estis instruisto en "Ginásio Firmino Alves" en Itabuno.

Geraldo Rodrigues Soeira [redakti]

Geraldo RODRIGUES SOEIRA estis entuziasma junulo, kiu agadis en 1972 ĉe Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, iĝis sekretario de tiu asocio, organizis ĝian bibliotekon en 1974 kaj kabeis.

S [redakti]

Jorge Firmino de Sant'Anna [redakti]

Jorge Firmino de Sant'Anna, kapitano de la militista polico, estis brazila esperantisto el Juiz de Fora. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Jerônimo dos Santos [redakti]

Jerônimo dos SANTOS estis brazila esperantisto el Mossoró. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.


Manuel Cândido de Sena [redakti]

Manuel Cândido de SENA estis brazila esperantisto. Li estis pioniro en Ceará, en vilaĝo São José en komenco de 20-a jarcento.

Maria Ribeiro Serra [redakti]

Maria RIBEIRO SERRA estis brazila esperantisto. Ŝi agadis en Campo Grande ĉirkaŭ 1950.

Arsênio Moreira da Silva [redakti]

Arsênio MOREIRA da SILVA estis brazila esperantisto en Bahio. La 12-an de Oktobro 1922, li, kune kun grupo de publikaj funkciuloj, fondis “Bahian Esperantan Societon”.


Camélia Gomes da Silva [redakti]

Camélia GOMES da SILVA, brazila esperantisto, unu el la fondantoj de Bona Espero en 1957.

Venancio Silva [redakti]

Venancio SILVA, brazilano, doktoro, kuracisto. Honora vicprezidanto de BLE. Bona oratoro. Tradukis al EsperantoParizino“ kaj „Manfredo“ de Byron.

Calinício Silveira [redakti]

Calinicio SILVEIRA estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Targino Soares [redakti]

Targino SOARES estis brazila esperantisto el Paraíba. En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Jaime Martins de Souza [redakti]

Jaime MARTINS de SOUZA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li fondis societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Ŝ [redakti]

T [redakti]

U [redakti]

Ŭ [redakti]

V [redakti]

Alberto Vieira [redakti]

Alberto Álvares F. VIEIRA estis brazila esperantisto en frua 20-a jarcento. Li estis redaktoro de Brazila Revuo Esperantista, unua Esperanta revuo en Brazilo.

Arthur Velloso [redakti]

Arthur Velloso, brazila esperantisto de Recife, la ĉefa fondanto de Bona Espero en 1957. En 1952 li partoprenis en la organiza komitato de 13-a Brazila Kongreso de Esperanto. Liaj restoj estas entombitaj en BE.

Walkiria Vernacci Lara Rubio [redakti]

Walkiria VERNACCI LARA RUBIO membriĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1960. Estis ĝia 2-a sekretario en 1992 kaj iĝis efika respondeculino pri la artaj aranĝoj en 29-a Brazila Kongreso de Esperanto.

W [redakti]

Francisco Wechsler [redakti]

Francisco Stefano WECHSLER estas brazila esperantisto. Kunfondanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo en 1965. Profesia biologisto. Profesoro pri bestmedicino en Universitato de San-Paŭlio en Botucatu.

X [redakti]

Y [redakti]

Z [redakti]

Notoj [redakti]

  1. Tra la mondo, en: Esperanto, n-ro 608–9, julio–aŭgusto 1956, paĝo 107.