Francisco Oller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Oller
portorika artisto
portorika artisto
Persona informo
Naskiĝo 17-a de junio 1833
en Bayamón, Porto-Riko
Morto 17-a de majo 1917
en San Juan, Porto-Riko
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Bords de Seine
L'Étudiant
vdr

Francisco Manuel Oller y Cestero (naskiĝinta 17-an de junio, 1833 - mortinta 17-an de majo, 1917) estis Puerto-Rika artisto. Oller estas konsiderata esti la sola Latin-Amerika pentristo roli en la evoluado de Impresionismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oller naskiĝis en Bayamón, Puerto-Riko, la tria de kvar infanoj de Cayetano Juan Oller y Fromesta kaj María del Carmen Cestero Dávila. En la dek-unua vivjaro, li ekstudis arton sub Juan Cleto Noa, pentristo kiu estris artan akademion en San Juan, Puerto-Riko. Ĉi tie, Oller demonstris enorman talenton kaj en 1848 estis ofertita okazon daŭri siajn studojn en Romo per Generalo Juan Prim, Gubernatoro de Puerto-Riko; la oferto ne estis akceptita ĉar sia patrio pensis, ke li estis tro juna.

En la okdeka vivjaro Oller translokiĝis al Madrido, Hispanio por studi pentradon ĉe la Regna Akademio de San Fernando, sub Federico de Madrazzo y Kuntz, direktoro de la Muzeo Prado. En 1858, li ekloĝis en Parizo, Francio, kie li studis sub Thomas Couture kaj kie li varbiĝis studi arton en la Luvro sub la instruado de Gustave Courbet. Dum sia libera tempo, Oller trovis laboron kiel baritonulo en lokaj italaj operoj, kaj vizitadis kafejojn kie li renkontiĝis kun kunartistoj kiel Picasso.

En 1859, Oller ekspoziciis iujn el siaj artaĵoj flanke de tiuj de Bazille, Renoir, Monet, kaj Sisley. Antaŭ 1865, Francisco Oller estis konata kiel la unua Puerto-Rika kaj Latin-Amerika Impresionista artisto kaj en 1868 li fariĝis la fondinto de La Libera Akademio de Arto de Puerto-Riko.

En 1884 li fondis artlernejon por junulinoj, kiu pli malfrue konatiĝis kiel "Universidad Nacional." En 1871, Oller honoriĝis per Hispanio, nomiĝinta "Caballeros de la Orden de Carlos III" kiu signifas: "Kavalireco de la Ordo de Carlos III" kaj unu jaro poste li fariĝis la oficiala pentristo de la Regna Kortumo de AMadeo I. Oller disvolvis intereson pri elpreni la realecon de Puerto-Rikaj pejzaĝoj, de ĝiaj popolo kaj kulturo, per siaj artaĵoj. La pentraĵoj de Oller troviĝas en muzeoj sur la tuta mondo, enhavante la Luvron en Francio.

Francisco Oller mortis la 17-an de majo en San Juan, Puerto-Riko.

Dediĉaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urbeto de Cataño en Puerto-Riko, nomis gimnazion pro li kaj la Urbo de Novjorko renomis la Publikan Lernejon 61-an en la Bronkso Publika Lernejo Francisco Oller. Ankaŭ estas Biblioteko Francisco Oller ĉe la Escuela de Artes Plasticas (Lernejo de Plastikaj Artoj) en San Juan. La Muzeo Francisco Oller, kie multaj artistoj, kiel Tomas Batista, ekspozicias iliajn artaĵojn, troviĝas en la Urbo de Bayamon, Puerto-Riko kaj en Bufalo, Nov-Jorkio estas Arta Muzeo de Francisco Oller kaj Diego Rivera.

"El Velorio" (1893)

Listo de Iuj Artaĵoj de Oller[redakti | redakti fonton]

  • El pleito de la herencia (1854-1856)
  • Retrato de Manuel Sicardó (1866-1868)
  • Las lavanderas (1887-1888)
  • La Escuela del Maestro Rafael Cordero (1890-1892)
  • El Velorio (1893)
  • Bodegón con piñas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]