Francisco Pradilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memportreto de Francisco Pradilla

Francisco Pradilla y ORTIZ (Villanueva de Gállego (Zaragoza), 24-a de julio de 1848Madrido, 1-a de novembro de 1921) estis pentristo hispana specialigita en historiaj temoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li lernis ĉe du pentristoj en Zaragozo. En 1863 li translokiĝis al Madrido, kie li studis la antivajn majstrojn. Li ricevis en 1874 stipendion por la Akademio de Hispanio en Romo ĉe Casto Plasencia, Jaime Morera kaj Alejandro Ferrant, kaj poste restis en Romo.

Lia unua grava pentraĵo estis La forrabo de la sabeninoj kaj en 1878 Doña Juana la Loca, danke al kiu li akiris honormedalon en la Nacia Ekspozicio de Belartoj (Hispanio) de 1878 kaj honormedalon en la Universala Ekspozicio de Parizo de 1878. Laŭ mendo de la Municipo de Zaragozo, realigis la pentraĵojn de Alfonso la 1-a (Aragono) kaj de Alfonso la 10-a la Saĝulo. Lia plej fama verko estas la La rendición de Granada (kapitulaco de Granado) (3,50 X 5,42 m) de 1882, kiu elstaras kaj pro pureco de karakteroj kaj pro vigleco de la reprezentado kaj la grando de la stilo. Tiu pentraĵo venkis kaj ricevis unuan premion en ekspozicio de Munĥeno de 1893. Aliaj verkoj de tiu aŭtoro ege interesaj estas la jenaj: El suspiro del moro, La lección de Venus al amor, kaj Vendimia en las lagunas Pontinas.

Krom tiuj tiom grandecaj komponaĵoj pri historiaj temoj, Pradilla faris aliajn pli malgrandajn verkojn pri ĉiutaga vivo de la popolo, kiaj tiuj de Fortuny.

Li estis Direktoro de la Reĝa Akademio de Hispanio en Romo.

Galerio de pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapitulaco de Granado (detalo), 1882.
Doña Juana la Loca (1877), de Francisco Pradilla.
Bapto de la Princo Johano (1910), de Francisco Pradilla.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]