Francisco Veuthey

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francisco Luis Veuthey
Dato de naskiĝo la 9-an de julio 1965 (nun 1965-07-09) (46-jara)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Francisco Luis (aŭ esperantlingve Franĉjo) Veuthey estas grafikisto, ĵurnalisto kaj esperantisto de argentinaj kaj brazilaj radikoj. Li naskiĝis la 9-an de julio 1965(nun 1965-07-09), do nun estas 46-jara. Post studo en la Nacia Universitato de la regiono "Litoral"[1] en la argentina urbo Santa Fe de la Vera Cruz, li ekde la fino de la 1980-aj jaroj laboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, unue kiel grafikisto de la Jarlibro de UEA kaj aliaj presaĵoj. En 1992 li transprenis la redakton kaj enpaĝigon de la revuo Kontakto de TEJO: La revuo tre modernigis sian aspekton, kun nova redakta stilo, nova logsimbolo kaj novaj ideoj. La nombro de abonantoj multe kreskis kaj atingis historian rekordon de 2050, antaŭ kiam li en 1998 transdonis la redaktadon al posteulino Sabira Ståhlberg. Daŭre li vivas en Roterdamo.

[redakti] Notoj

  1. hispane Universidad Nacional del Litoral, la regiona nomo "Litoral" ne aludas al marbordo, sed al la bordo de la rivero Parano, la dua plej granda akvovojo de Sudameriko


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj