Francisco Xavier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francisco Xavier
Francisco Xavier
katolika misiisto
Naskiĝo 7-a de aprilo 1506
en Javier, Navaro
Morto 3-a de decembro 1552
en Ĉinio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Francisco XAVIERFrancisco (de) Javier propranome Francisco de Yasu y Xaver (Esperante Francisko KSAVERO aŭ KSAVIERO, el latinigita nomo Franciscus Xaverius) (naskiĝis la 7-an de aprilo de 1506 en la malgranda urbo de Javier aŭ Xabier, en la regiono de Navaro, Hispanio, mortis la 3-an de decembro de 1552 sur insulo San Ĉoan en Ĉinio), estis katolika religiulo kaj misiisto. Li estis, kune kun Ignaco de Lojola, unu el la kunfondinto de la katolika ordeno Komunumo de Jesuojezuitoj kaj signifa misiisto en Hindio kaj Japanio. Li mortis survoje Ĉinion. En katolika eklezio li estas rigardata kiel sanktulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juneco[redakti | redakti fonton]

La infaneco de Ksaviero estis en signifo de bataloj inter la tiam sendependa reĝlando de Navaro kaj Hispanio kaj Francio je sendependeco. Valoras mencii, ke en tiuj ĉi bataloj en la hispana flanko kontraŭ Navaro (t.e. ankaŭ kontraŭ la familio de Francisko, konkrete en 1521 en Pamplono, kie Ignaco estis grave vundita) batalis Ignaco el Loyola. Kiam fine Hispanio en la jaro 1520 konkeris Navaron, tio estis por la familio de Ksaviero grava bato, ĉar ili perdis pli grandan parton de sia posedaĵo (1524). Francisko poste decidiĝis por pastra kariero. En 1525 li foriris por studi ĝis Parizo, kie dum pluaj 11 jaroj li loĝis en kolegio de sankta Barboro. Francisko priregis la studadon tre facile kaj ankaŭ li trovis amikojn por la tuta vivo: Pedro Fabero kaj Juan de Peña.

En 1528 ĝis Parizo alvenas la tridekokjara Ignaco Lojola venante en ĉambron, kie loĝas Francisko Ksaviero kun Juan de Peña kaj Pedro Fabero. La unua interrilatoj ne estas plej ardaj, tio estas ĉefaj malamikoj el la tempoj de la milito inter Navaro kaj Hispanio kaj Franciskon ĝenas ankaŭ la troa pieco de Ignaco. Sed fine Ignaco akiris la favoron de Francisko kaj ili interamikiĝis. Francisko travivas sian profundan turniĝon kaj li estas komune kun siaj kunloĝantoj akirita por la ideo de la estiĝanta Komunumo de Jesuo – jezuitoj.

Komencoj de jezuitoj[redakti | redakti fonton]

La unuajn monaĥajn promesojn li promesas komune kun la ceteraj en Montmartre la 15-an de aprilo de 1534. En 1536 ĉiuj ekvojaĝas tra Loreno, Svislando kaj Germanio ĝis Venecio, por ke ili plu daŭrigu ĝis Jerusalemo, sed kien pro turkiaj militoj ili ne ĝisiris. Intertempe Francisko fordiris la promesitan postenon de kanoniko en Pamplono kaj komune kun la ceteraj li komencis kun apostola laboro en Italio, kie ili flegis malsanulojn, ili predikis kaj instruis. Francisko agadis precipe en Bologno.

En 1538 ili renkontiĝas kun papo Paŭlo la 3-a, kiu proponas al ili helpon dum reformo de eklezio. La fratoj estas dissenditaj en diversajn regionojn kaj Francisko restas en Romo kiel sekretario de Ignaco. En septembro de 1539 papo Paŭlo la 3-a aprobis Konstitucion de la jezuita ordeno. La saman jaron aperis ĉe papo ambasadoro Karolo la 5-a, kiu postulis misitojn por Okcidenta Hindio, je unu jaro pli poste li prezentis similan peton portugala reĝo Johano la 3-a. La papo turniĝis al nova kongregacio kaj Ignaco permesis sendi du el siaj fratoj, Simonon Rodrigon kaj Bobadilon. Sed Bobadilo malsaniĝis kaj do neatendite estis anstataŭigonta lin Francisko. Kiam Johano la 3-a renkontiĝis kun la jezuitoj, li volis lasi ilin en Portugalio. Post intertraktadoj fine oni decidiĝis, ke Rogrigo restos kaj Francisko daŭrigos plu en Baraton.

Misio en Azio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la vojaĝoj de Francisko Ksavero al Azio

La 7-an de aprilo de 1541 Francisko Ksaviero en haveno Belemo enŝipiĝis en ŝipon, kiu estis transveturigonta lin en Baraton. Li navigaciis kun floto de nove nomita hinda guberniestro Doma de Martimo Affonso de Souya. Ili elŝipiĝis en 1542 en barata urbo Velha Goa, kie Francisko komencis sian misiistan agadon. De komence li koncentriĝis por predikado kaj instruado de eklezio, pli malfrue li transprenas ankaŭ organizajn taskojn kaj li partoprenas en agado por rajtoj de enlandanoj kontraŭ portugalaj koloniigistoj. Li plurfoje skribas ankaŭ al la portugala reĝo Johano la 3-a, por ke li realigu justecon en sia malproksima kolonio, precipe tie, kie potencemaj interesoj de Portugalio, administrantoj kaj lokaj regantoj endanĝerigis kredindan predikadojn de la kredo kaj justeco. Dum tiu ĉi tempo li vojaĝas tra Barato fondante novajn misiajn koloniojn.

En la jaro 1545 li forveturas ĝis Malaka (proksime de hodiaŭa Singapuro), kie li daŭrigas en sia agado, kaj plu en Molukajn insulojn (sudoriente de Filipinoj). Ĉi tie li restis du jarojn kaj en 1548 li estas jam denove en suda Barato. Intertempe li renkontiĝas kun japano Anjiro kaj maturiĝas en li sopiro iri plu ĝis Japanio kaj Ĉinio, kiu tiam enlasis neniajn fremdulojn. Kun iompostioma trompiĝo, vidante, kiel reĝo Johano la 3-a ne intervenas kaj portugaloj sukcese malsubtenas lian misian laboron kaj iam eĉ rekte malsubtenas liajn planojn kaj klopodojn, li finfine decidiĝas por vojaĝo ĝis Japanio. Li alnavigaciis tien en aŭtuno de 1549. Liaj verkoj, en kiuj li priskribas la unuajn impresojn el la japana lando kaj kulturo estas valora atesto pri la vivo ĉi tie kaj pri tio, kiel ili efikis por eŭropano. En 1551 li fornavigacias reen Baraton. Post brilaj impresoj el Japanio li denove renkontiĝas kun kruela realo de la barata kolonio.

Kiam en la jaro 1552 li estas forveturanta reen Japanion, li havas je dispono malgrandan floton, komisiigajn leterojn por ĉina imperiestro kaj ankaŭ ian komercmaterialon. La floto estis fornavigacionta el Malaka, sed la ekskurso estis malvalidigita de Alvaro da Gama (filo de marnavigaciisto Vasco da Gama), kiu estis kontraŭ tiu ĉi entrepreno kaj kiun kortuŝis nenio. Francisko estas perfidita de la propraj homoj, malgraŭ tio li ne lasis sin malkonsili, sed je propra risko li eknavigaciis Ĉinion. Sed pro tio li riskis la morton, ĉar neobeo de ĉina embargo oni punis en Ĉinio kutime per morto. Li sukcesis enpenetri ĝis insulo San Ĉoan, kio estis lasta loko, kie fremduloj povis albordiĝi. Li eĉ ne uzis la lastan eblecon forlasi la insulon per fornavigaciantaj portugalaj ŝipoj. Kiam li estis atendanta forveturigon en Ĉinion sur la insulo, trafis lin malsano kaj Francisko post dek du tagoj de la malsano la 3-an de decembro de 1552 mortas en kompanio de unu ĉino, sed kiu eĉ ne scias la lingvon de Francisko. Lia kadavro estis sepultita sur la insulo San Ĉoan.

En februaro de 1553 lia korpo estis elterigita kaj transveturigita en Baraton (kien ĝi estis alveturigita en la jaro 1554), kie ĝi estis solene bonvenigita. Fine ĝi estis metita en barata urbo Velha Goa en kolegio de sankta Paŭlo, pli malfrue ĝi estis transportita en templon Bom Jesu en la sama urbo. La 12-an de marto de 1622 papo Gregorio la 15-a kanonizis Franciskon Ksaverion kaj Ignacon el Loyola. Lia memoro estas en romkatolika eklezio rememorigata kutime en la tago de lia morto, do la 3-an de decembro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]