Francisco de Rojas Zorrilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco de Rojas Zorrilla
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1607 (1607-10-04)
en Toledo
Morto 23-an de januaro 1648 (1648-01-23) (40-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Loĝloko Plaza del Ángel
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Salamanko
Okupo
Okupo dramaturgo • dramaturgo • verkisto
vdr

Francisco de Rojas Zorrilla (Toledo, 4-a de oktobro de 1607 - Madrido, 23-a de januaro de 1648) estis fama dramaturgo hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la plej aĝa de la ses filoj de la subleŭtenanto Francisco Pérez de Rojas, iama skribisto en Murcio (metio ĝenerale rezervata al novkristanoj), kaj de doña Mariana de Besga y Zorrilla, indiĝenaj ambaŭ de Toledo.

Li studis en tiu urbo kaj en Salamanko kaj loĝis ankaŭ en Madrido, kien li translokiĝis kun sia familio kiam li estis nur trijarĝa. Li lernis legi kun Pedro Díaz Morente, toleda kaj fama kaligrafiisto. En 1631 kunlaboris per soneto en antologio Anfiteatro de Felipe el Grande, en honoro de Filipo la 4-a en kiu partoprenis 89 poetoj. Li estis unu de la ĉefaj sekvantoj de la teatra skolo starigita ĉirkaŭ Pedro Calderón de la Barca kaj amikiĝis kaj kun tiu kaj kun aliaj sekvantoj; kun kelkaj el tiuj li realigis kelkajn kunlaborajn komediojn.

Tuj li eniris en la etoso de la palacaj verkistoj kaj kunlaboris en diversaj eventoj kun premieroj de diversaj teatraĵoj ĉefe honore de la reĝo Filipo la 4-a kaj lia edzino la reĝino Isabel de Burbono, krom aliaj reĝaj gravuloj. En 1637 kaj 1638 li estis eĉ juĝisto de literaturaj konkurencoj, kaj eble pro tio li estis ponardita. Dum sia rekupero li verkis la allogan komedion Don Lucas del Cigarral aŭ Entre bobos anda el juego (oftis duobla titolo), unua de liaj komedioj de fieruloj, subĝenro kiun inventis tiu aŭtoro. La 4a de februaro de 1640 oni premieris lian komedion Los bandos de Verona, inspirata en la sama fonto de Romeo kaj Julieta de Shakespeare kaj Castelvines y Monteses de Lope de Vega, nome la novelisto Mateo Bandello. Samjare li edziĝis al Catalina Yáñez Trillo de Mendoza. Kun ŝi li havis filon, nome Antonio Juan de Rojas, kiu estis funkciulo en Meksiko. Li havis ankaŭ naturan filinon (ekstergeedza) kun aktorino, nome María de Escobedo, kiu siavice estis edziniĝinta. La aktoro Juan Bezón, kiu zorgis ŝin kaj donis al ŝi sian familinomon, estis siaflanke ekstergeedza duonfrato de Francisco de Rojas. Tiuj "ĝangaloj" estis oftaj ĉe la teatraj etosoj tiamaj. Tiu filino poste estos fama aktorino, nome Francisca Bezón, «la Bezona». En 1641 li ĉesis verki komediojn kaj dediĉis sin al la autos sacramentales (religiaj dramoj), ĉar tiujn oni pagis plej favore (po 300 aŭ 400 "reales" la komedioj, dum po 1,500 ĉiu religia dramo).

En 1643 la reĝo havigis al li la apartenpermeson de la Ordeno de Santiago. Por tio li devis pruvi, ke li ne estis devena de novkristanoj aŭ judoj; ŝajne la unua informisto ne favoris tion kaj la dua estis farata de lia amiko, la granda poeto Francisco de Quevedo. En la lastaj vivojaroj li premieris ĝis 11 religiajn dramojn. Lia lasta verko estis la aŭto La gran fiesta de palacio, por la festo de la Kristokorpo de 1647. Kiam oni malpermesis teatron kiel funebraĵo pro la mortoj kaj de la reĝino en 1644 kaj de la heredonto princo Baltasar Carlos (1646), Rojas Zorrilla ĉesis verki kaj mortiĝis tre juna la 23-a de januaro de 1648, kiam li estis nur kvardekjaraĝa.

Diversaj dokumentoj prezentas tiun verkiston kiel suferanto de problemoj pro sia juda deveno; ŝajne eĉ kelkaj parencoj estis kondamnitaj de la Inkvizicio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Publikigis Rojas du kolektojn de sia teatro; en la unua (1640) estas la komedioj No hay amigo para amigo, No hay ser padre siendo rey, Donde hay agravios no hay celos, Casarse por vengarse, Obligados y ofendidos, Persiles y Sigismunda, Peligrar en los remedios, Los celos de Rodamonte, Santa Isabel, reina de Portugal, La traición busca castigo, El profeta falso Mahoma, Progne y Filomena. En la dua (1645) Lo que son las mujeres, Los bandos de Verona, Entre bobos anda el juego, Sin honra no hay amistad, Nuestra Señora de Atocha, Abre el ojo, Los trabajos de Tobías, Los encantos de Medea, Los tres blasones de España, Los áspides de Cleopatra kaj El más impropio verdugo. En aliaj kolektoj aŭ solaj estas publikitaj Del rey abajo ninguno, El Caín de Cataluña, Cada cual lo que le toca, El médico de su amor, Morir pensando matar, Murmuraciones de aldea, Numancia destruida ktp.

En totalo oni konservas ĉirkaŭ 60 teatraĵojn, inter kiuj 44 de certa aŭtoreco, aliaj 13, kunlaboraj: nome totalo de 57 verkoj kiuj certe apartenas al li; aliflanke estas ĉirkaŭ dek tekstoj kiuj prezentas problemojn de aŭtoreco, inklude kelkan tiom faman kiom Del rey abajo ninguno; krme li verkis sep religiajn dramojn kaj du intermezaĵojn.

La temaro de tiuj komedioj estas varia:

  • Mitoj, kiaj ĉe Progne y FilomenaLos Encantos de Medea;
  • Honordramoj, kie elstaras Cada cual lo que le toca, Del rey abajo ninguno, ankaŭ konata kiel García del Castañar aŭ El labrador más honrado, El Caín de Cataluña, El más impropio verdugo, Los áspides de Cleopatra, Morir pensando matar;
  • Mordramoj, kiaj Donde hay agravios no hay celos, Obligados y ofendidos, pri studenta vivo; Lo que son las mujeres, Abre el ojo, Primero es la honra que el gusto, ktp;
  • Religiaj dramoj: Galán, valiente y discreto, La viña de Nabot kaj El gran patio de Palacio;
  • Komedioj de sanktuloj: Santa Isabel, reina de Portugal kaj La vida en el ataúd;
  • De fieruloj, kiaj ĉe Entre bobos anda el juego aŭ Don Lucas del Cigarral.

En la teatro de Rojas oftas la uzado de ridinda rolulo kiu havas karakteron troigitan, pro kio tiu estas la celo de la atakoj de la restoj. Tiu povas esti virineca viro, fierulo, maljunulo kiu intencas edziĝi al junulino, ktp. Aliajn fojojn li kuraĝis prezenti virinon kiu defendis sian honoron kontraŭ la kutimo laŭ kiu estis viraj parencoj, ĉu patro ĉu edzo ĉu frato, kiu devis kaj rajtis venĝi pro supozebla perdita honoro.

Rojas estos imitita de aliaj aŭtoroj, eĉ eksterlandanoj kiaj multaj francoj nome Alain-René Lesage, Paul Scarron, Pierre Corneille, Beaumarchais ktp. Simile dum la 17a kaj 18a jarcentoj liaj teatraĵoj estis tre ofte ludataj kaj aprezataj de la publika sukceso.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Javier Huerta, Emilio Peral, Héctor Urzaiz (coord.), Historia del Teatro Español, Madrid: Gredos, 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]