Franciskana preĝejo de Sankta Anna (Esztergom)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Preĝejo de
Sankta Anna
Esztergom - Ferences templom.jpg

Franciskana preĝejo de Sankta Anna en Esztergom

Loko
ŝtato Hungario
municipo Esztergom
Bazaj informoj
religio kristanismo
rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Arkitektura priskribo
konstruado
Specifo
konstrumaterialo masonita
Ligiloj
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Franciskana preĝejo de Sankta Anna estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Esztergom.

[redakti] Historio

Franciskanoj konstruis preĝejon kaj monaĥejon jam en 1224 tuj apud la nuna preĝejo. Ĝi estis la unua franciskana preĝejo en Hungario. La tataroj detruis ilin en 1242, sed post 6 jaroj ili rekonstruiĝis. En 1544 la turkoj detruis ilin. En 1686 la franciskanoj revenis kaj renovigis la ruinojn. La finkonstruo okazis tamen en 1755. En 1838 inundo okazis, kiu nuligis la freskojn (la pli novaj freskoj pretiĝis en 1857. En 1880 la monaĥejo pligrandiĝis kaj en 1931 ĝi havis 3 etaĝojn. En 1886 nova turo konstruiĝis. En 1914 kaj 1990 la preĝejo renoviĝis.

[redakti] Konstruaĵo

La preĝejo havas turon super la sanktejo laŭ kutimo de franciskanoj. La konstruaĵo kontaktiĝas kun la monaĥejo. Ekstere skulptaĵoj pri 3 sanktuloj estas videblaj. La interna meblaro estas baroko.

La preĝejo estas Monumento historia. Kermeso okazas en dimanĉo post la 26-an de julio.

[redakti] Fontoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj