Francisko Valdomiro Lorenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisko Valdomiro Lorenz
ĉeĥa esperantisto, vivinta en Brazilo
ĉeĥa esperantisto, vivinta en Brazilo
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1872 (1872-12-24)
en Zbyslav, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 24-an de majo 1957 (1957-05-24) (84-jaraĝa)
en Brazilo Dom Feliciano, Brazilo
Lingvoj EsperantoĉeĥaVolapukosanskritofrancahebreaantikva grekaanglaitalaĉinajapanaarabaarameaTupi-gvarania lingvaromajaa lingvaroIdo
Nacieco ĉeĥo
Ŝtataneco BraziloĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistoverkistofilozofotradukistoidisto • redaktisto
Esperanto
Verkis en Esperanto liaj verkoj
Esperantisto numero 1276
vdr
Francisko Valdomiro Lorenz

Francisko Valdomiro LORENZ [fransiskŭ valdomilorenz laŭ brazila prononco] (ĉeĥe: František Vladimír LORENC; germane: Franz Vladimir LORENZ; naskiĝis la 24-an de decembro 1872 en Zbyslav, en la nuna Ĉeĥio, mortis la 24-an de majo 1957 en Dom Feliciano, Brazilo) estis ĉeĥa esperantisto, kiu vivis la plejparton de sia vivo en Brazilo. Li alvenis en Brazilo kiel politika rifuĝinto kun falsa pasporto. Li sukcese obtenis laborpermeson kaj estis dungita en la enlanda servo por enmigrado post lingvotesta ekzameno en pli ol 10 lingvoj. Li estis probable la plej granda poligloto en la mondo. Li eniris en la historion de Esperanto kiel la aŭtoro de la 27-paĝa Plena lernolibro de la lingvo internacia de dro. Esperanto por Bohemoj – la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj[1].

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la dungita muelisto František Lorenc kaj de Tereza, naskita Viktová; li havis kvar gefratojn.

Kiam li estis 15-jaraĝa en Kolín, li lernis Volapukon kaj du jarojn poste ankaŭ Esperanton. Estante nur 17-jara li verkis la unuan lernolibron de Esperanto por ĉeĥoj, eldonita en Pardubice jam en la jaro 1890, tri jarojn post apero de la Unua Libro de Zamenhof. Ankoraŭ en 1890 li proponis al L.L. Zamenhof konsili ke la presejoj kiuj ne havas superliterajn signetojn metu apostrofon returnitan post la literon. Tiu aperis en La Esperantisto (1890, p. 54-55). Zamenhof akceptis la eblecon, se oni metu en la komenco de la verko indikon pri tio.

Politika rifuĝinto[redakti | redakti fonton]

En 1889 li gvidis la kurson pri Esperanto en la gastejo U Pštrosů, laborista kunvenejo, en Prago. La gastejo estis en duetaĝa domo en la strato Pštrossova, numeroj 189/16, kie nun staras pli nova domo kun la samaj domnumeroj. Tiam en Prago – skribas František Hájek – Esperanto havis karakteron soci-revolucian, kun firma celdirekto al internacia paco. Tio ne taŭgis al la tiama Aŭstria monarĥio, regata de imperiismo.

En 1893, pro politikaj kialoj, li venis en Brazilon kun falsa pasporto. Li alvenis en Rio-de-Ĵanejro, la tiama ĉefurbo. Tie li sciiĝis ke li ne povos daŭrigi la vojaĝon ĝis la subŝtato Suda Rio-Grando, ĉar tie komenciĝis ribelo kontraŭ la prezidanto Floriano Peixoto. Tiel li dungiĝis en la orminejoj de Mariana kaj Morro Velho en la subŝtato Minas-Ĝerajso.

Enmigrada funkciulo[redakti | redakti fonton]

Fine en januaro 1894 li sukcesis atingi la urbon Porto-Alegron. Tiam li estis elektita por labori en la fako de enmigrado de la Sekretario por Internlando pro ordono de Júlio de Castilhos, tiam subŝtatestro en legenda intervjuo kiu daŭris tutan tagon kaj li estis publike ekzamenita en pli ol 10 lingvoj. Samtempe, li sukcesis krome dungiĝi ĉe la industriisto Otto Schoenwald.

Instruisto[redakti | redakti fonton]

Finfine en 1894 li ekloĝis en la terkultura kolonio San-Feliciano kaj ricevis, kiel libera homo, pecon de tero de la registraro. Li kultivis sian terpecon kaj starigis privatan lernejon en la vilaĝo, en herba kabano.

En 1903 li estis nomumita de la sekretario por internlandaj aferoj provizore gvidi la naŭan porknaban lernejon de la Kolonio San-Feliciano. De 1909 ĝis 1943 li estis instruisto en la vilaĝo. En la fino de januaro 1950 li transloĝiĝis al Porto Alegro.

Interlingvisto kaj poligoto[redakti | redakti fonton]

La Plena Lernolibro de la lingvo internacia de dro. Esperanto.

Li aprobis la idistajn reformojn, sed poste deklaris sin fidela al Esperanto (Bohema Esperantisto, 1910, V. p: 39.). Tamen en 1915 li kun Francisco Schaden redaktis la periodaĵon Brazilia, “revuo redaktata en la lingvo internacia Ido ed en portugala, oficiala organo di la Braziliana federuro por la línguo internaciona”, kune kun: “omno koncernanta la revuo devas sendesar a sro. Fr. Schaden”.

En 1930 li aliĝis al Nov-Esperanto, rezigninte pri sia propra projekto „Mundial“. Fine, li revenis al Esperanto kaj restis fidela al ĝi.

Li estis ne nur aŭtoro de la Plena lernolibro de la lingvo internacia de dro. Esperanto por Bohemoj – la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj, sed ankaŭ aŭtoro de lernolibro de Esperanto por portugaloj, por kiuj li ankaŭ ellaboris stenografion.

Kiam li mortis, li estis la lasta esperantisto el la jaro 1887 kaj pro tio Radio Roma faris omaĝon al li en 1957.

Poligloto[redakti | redakti fonton]

Francisko Lorenz estis poligloto, sciis pli ol 80 lingvojn kaj entute li estas aŭtoro de cento da verkoj, el kiuj 56 prese aperis; inter ili estas studoj pri jogo kaj gramatikoj de diversaj indianaj lingvoj.

Lia plej grava traduko estas la Bhagavad-Gita el sanskrito. Diverskolora Bukedeto estas poemtradukoj el 80 lingvoj. Poemoj mediume verkitaj aperis en la libro Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.

Interesokampoj[redakti | redakti fonton]

Krom lingvoj, Lorenz okupiĝis pri stenografio, jogo, esotera filozofio, spiritismo, okultismo, kabalo, framasonismo, kiromancio, astrologio kaj rozkrucismo[1].

La spiritistoj kredas, ke li estis mediumo kaj transsendis multajn esperantajn mesaĝojn de spiritoj en kaj pri Esperanto.

Li dum multaj jaroj redaktis la astrologian almanakon "Almanaque do Pensamento", kiu ekzistas ĝis nun. Li estis ano de Círculo Esotérico da Comunhão do Pensamento (Esotera Rondo de la Komunumo de Pensado), kaj estis "doktoro pri kabalode la Societo Rozkruca. Li estis ankaŭ framasono.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Estis Esperanto-grupo kun lia nomo en la urbo Santos. Ekzistas en Brazilo la Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz kaj eldonejo "Dr. Francisco Valdomiro Lorenz" (neesperantista). Estas framasonisma loĝio kun lia nomo en Porto Alegro. Estas strato kun lia nomo en urbo Americana.

La 4-an de decembro 2012 en la urbo Dom Feliciano estis inaŭgurita monumento honore al li, enhavanta restaĵojn de la omaĝito.[2], [3]

Listo de verkoj de F. V. Lorenz[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto por Bohemoj, 1890
  2. Gramatyka jezika Portugalskiego, 1908 (Baza gramatiko de Portugallingvo, Pollingve);
  3. Slovník Polsko-Portugalski, 1910 (Vortaro Pola-Portugala);
  4. Ensinos Paternos, 1909 (Patraj instruoj);
  5. Diálogos Iniciáticos (Iniciaj Dialogoj);
  6. Receituário dos Melhores Remédios Caseiros (Aro de plibonaj hejmaj sanigiloj);
  7. Homeopathia Doméstica Brasileira (Hejma Brazila homeopatio);
  8. Contos e Apólogos, 1910 (Rakontoj kaj Fabeloj);
  9. Pequeno Consultório Hermético, 1919 (Malgranda Hermetika Sanigilumo);
  10. Noções Elementares de Cabala (Elementaj Nocioj pri Kabalo);
  11. No Jardim da Alma (En Anima Ĝardeno);
  12. Moysés e Siphoráh, 1920 (Moseo kaj Siforo);
  13. Krishna, o Salvador da India (Krŝno, la Hinda Savanto);
  14. Estenographia Ideal (Ideala Stenografio);
  15. A sorte Revelada pelo Horoscopo Kabalistico (La sorto revelaciita per kabala horoskopo);
  16. Elementos de Chiromancia (Elementoj pri Ĥiromancio);
  17. O Filho de Zanoni (La filo de Zanonio);
  18. Chamas de ódio e a Luz do Puro Amor 1927 (Flamoj de malamo kaj lumo de pura amo);
  19. Um Apótolo de Progresso (Apostolo de Progreso);
  20. Pequena Antologia Tcheque, 1928 (Malgranda Ĉeha antologio);
  21. A Mentalidade Ameríndia, 1921 (La Amerikindiĝena penso);
  22. Iniciação Linguistica, 1929 (Lingvistika Enkonduko);
  23. Lições Práticos de Ocultismo Utilitário, 1942 (Praktikaj lecionoj pri utilema okultismo);
  24. Raios de Luz Espiritual, 1944 (Radikoj de Spirita Lumo);
  25. A Voz do Antigo Egito, 1946 (Voĉo el Malnova Egiptio);
  26. Mensagens Rosacrucianas (Rozakrucaj mesaĝoj);
  27. Diverskolora Bukedeto, 1941
  28. Esperanto sem mestre, 1937 (Esperanto sen majstro);
  29. Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo, 1944
  30. La Brazilaj Aruakoj
  31. Kompleta Gramatiko de la Tupia Lingvo
  32. Brazila Antologio Poezia
  33. Bhagavad-Gitâ, tio estas, Sublima Kanto pri la Senmorteco, Bagavadgito Esperanten tradukita
  34. Lingua "Ido" (Gramatica e Dicionario), 1913 (Lingvo Ido, Gramatiko kaj Vortaro);
  35. Viagens no Mundo dos Espiritos (Vojaĝo al Spirita Mondo);
  36. Deutsch-Chinesisch, Chinesisch-Deutsch Wörterbuch (Germana-Ĉina, Ĉina-Germana vortaro);
  37. Deutsch-Japanisch, Japanisch-Deutsch Wörterbuch (Japana-Germana, Germana-Japana vortaro);
  38. Vocabulário Portugues-Egipcio (Portugala-Egipta vortaro);
  39. Vocabulário Persa Portugues (Persa-Portugala vortaro);
  40. Vocabulário Basco-Portugues (Eŭska-Portugala vortaro);
  41. Vocabulário Turco-Portugues (Turka-Portugala vortaro);
  42. Vocabulário Yoruba-Portugues (Jorubaa-Portugala vortaro);
  43. Ainu-Mongol-Mandchú (Ajnua-Mongola-Manĉua);
  44. Tibetano-Tamil (Tibeta-Tamila);
  45. A Lingua Tigré (Provincia da Etiopia),(Tigrea lingvo el ia Etiopa provinco);
  46. Hupa (Hu-pé é um provincia da China), (Hupaa lingvo el ia Ĉina provinco);
  47. Etrusco-Rásena (Etruska-Rasena lingvo);
  48. Maláio-Portugues (Malaja-Portugala lingvo);
  49. Maya-Portugues (Maja-Portugala lingvo);
  50. Dacota, Ossage (Dakota, Osaĝo);
  51. Marathi-Portugues (Maratia-Portugala lingvo);
  52. Chinuk e Siuslavan (Ĉinuika kaj Siuslavana lingvoj);
  53. Machichi Kashiana (Maĉiĉia Kaŝiana lingvo);
  54. Cakchiquel (Kakĉikela lingvo);
  55. Micmac (Mikmaka lingvo);
  56. Mapuche (Mapuĉo);
  57. Aimará (Ajmaraa lingvo);
  58. Huioto e Megat (Huiotoa kaj Megata lingvoj);
  59. Kvakiutl (Kvzkiutla lingvo);
  60. Eskimó (Inuita lingvo);
  61. Ouiché (Uiĉea lingvo);
  62. Haida (Haida lingvo);
  63. Navajo (Navaĥa lingvo);
  64. Algonkin (Meskva);
  65. Chukchee (Ĉukĉea lingvo);
  66. Takelma (Takelma lingvo);
  67. Maidú (Maidua lingvo);
  68. Almanaque d'O Pensamento (Almanako de Revuo O Pensamento ekde 1912 ĝis 1964) (kompletigita post lia morto 24. majo 1957)
  69. Monogeismo Linguistico (Lingva Monogenismo 2000 paĝoj en pli ol 80 lingvoj – manuskripto)
  70. Estre a Vida Espiritual e a Vida Submissa (Inter la Spirita kaj Submisa vivo);
  71. 14 Lições de Filosofia Yogi e Ocultismo Oriental (14 lecionoj pri Joga filozofio kaj Orienta Okultismo);
  72. Curso Adiantado de Filosofia Yogi e Ocultismo Oriental (Progresa kurso pri Joga filozofio kaj Orienta Okultismo);
  73. A Vida Depois da Morte (La vivo post la morto);
  74. Raja Yoga (Raja Jogo);
  75. O Cristanismo Místico (Mistika Kristanismo);
  76. Filosofias e Religiões da India (Filozofio kaj Religioj de Hindio);
  77. O Renascimento e a Lei do Karma (Renaskiĝo kaj Karma Leĝo);
  78. Estudo da Religião (Studo pri Religio);
  79. Da Pobreza ao Poder (Ekde Malriĉeco al Povo);
  80. Zanoni, romance ocultista (Zanonio, okultisma romano);
  81. Bhagavad Gítá (traduko);
  82. O Labirinto do Mundo e o Paraiso dos Corações de Jan Amos Komenský (La Labirinto de la Mondo kaj la Paradizo de la Koroj. Traduko el Rumana al Portugala de verko de Komenský);
  83. A Semântica das Letras (La Semantiko de la literoj).

En manuskripto ankoraŭ restis Antologio de brazilaj poetoj.

Post la morto, tio estas verkaĵoj de li skribitaj, ne nur eldonitaj, post lia morto (vidu psikografio):

  1. Esperanto kiel Revelacio (diktita al mediumo Chico Xavier de la spirito de F.V.L. el la spirita mondo 1976);
  2. Enfoques Espíritas (Spiritismaj vidpunktoj).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vlastimil Novobilský, Francisko Valdomiro Lorenz. Atesto pri la vivo kaj verko de eksterordinara homo. Dobřichovice, Kava-Pech, 2017, 160 p., Ilustrita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Halina Gorecka, Neordinara vivo de la ĉeĥdevena brazila esperantisto, p. 80, revuo Esperanto, n-ro 1334(4), Aprilo 2019.
  2. https://1.bp.blogspot.com/-HEy72hNlVQQ/V-alZgHujcI/AAAAAAAACeE/Wo0lqee4X-sTPxXtHOLRw8CMtP9Hkqd0QCK4B/s1600/MEMORIAL%2BLORENZ%2B1.jpg
  3. Fabiano Henrique (2012-12-09). Pioniro de Esperanto omaĝita en la suda regiono de Brazilo (esperante). Esperanto Ilustrita. Arkivita el la originalo je 2012-12-23. Alirita 2012-12-23.

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Francisko Valdomiro Lorenz » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

la hiperligoj ne funkcias!

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.