Francisko Agnoli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisko Agnoli
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1973 (1973-11-30) (50-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisko AGNOLI, magistriĝinta en klasikaj literaturoj, estas itala profesoro pri humanismaj sciencoj ĉe Supera Instituto en Trento (Italio), kaj profesias kiel verkisto, ĵurnalisto kaj publicisto. Li naskiĝis en 1974 en Trento, kie ankaŭ vivas kun edzino kaj du gefiloj.

Francisko Agnoli estas konata pro la multaj verkoj fontantaj, krom el sia kultura intereso, ankaŭ el sia multfaceta kunlaboro al diversaj ĵurnaloj (Avvenire, Il Foglio, Il Timone kaj aliaj) kaj elstaraj eldonejoj.

Lia kultura radio precipe koncernas la sciencajn aspektojn de evoluo (kun evoluismo) kaj darvinismo: lia dialektiko profitas por popolarigi tion kio estas science dokumentita kaj teorie kohera kun tio kio dedukteblas el evoluismo, kaj kritiki hipotezojn kiuj, apogiĝante sur prievoluaj realaj faktoj, inokulas rezultojn ruze aldoniĝantajn al la malkovroj kaj koheraj deduktaĵoj. Sume, li taskiĝas malkovri, en sciencaj verkoj pri evoluo, kaj separi tion kio estas scienca el tio kio estas sciencisma.

La temoj pritraktitaj kaj lia kompetento faras el li unu el la plej rimarkitaj apologetoj de kristanismo kaj rilate modernajn sciencojn kaj rilate la historion, kaj eĉ majstro pri apologetiko. Por li scienco kaj sciencemo estas kunnaturaj kun kristanismo kaj koncepte kaj historie.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Storia dell'aborto nel mondo (Historio pri aborto en la mondo) (prefaco de Rino Cammilleri), Fede & Cultura, Verona, 2008
  • La fecondazione artificiale. Quello che non vi vogliono dire (Arta fekundigo, kio ne estas dirita), Edizioni Segno, Udine 2004
  • Conoscere il Novecento. La storia e le idee (Scii pri la 20a jarcento. La historio kaj la ideoj), Il Cerchio, Rimini 2005
  • «Voglio una vita manipolata». Fecondazione, aborto, droga, eutanasia (Mi volas manipulitan vivon. Fekondigo, aborto, drogo, eŭtanazio) (prefaco de Dino Boffo), Ares, Milano 2005
  • Contro Darwin e i suoi seguaci (Kontraŭ Darvino kaj liaj apogantoj (kunlabore kun Alessandro Pertosa), Fede & Cultura, Verona 2006
  • Controriforme. Antidoti al pensiero scientista e nichilista (Kontraŭreformoj. Antidotoj kontraŭ sciencismo kaj neniismo) (prefaco de Antonio Socci) Fede & Cultura, Verona 2006
  • La liturgia tradizionale. Le ragioni del Motu Proprio sulla Messa in latino (La tradicia Liturgio. La kialoj de la papa Motuproprio pri la latinlingva meso), (notoj de Klaus Gamber), Fede & Cultura, Verona 2007
  • La filosofia della luce (Dal Big bang alle cattedrali) (La filozofio de la lumo (El Bigo Bango al katedraloj)), Eld. Segno, Udine 2003; nova eldono , ESD, Bologna 2007
  • Chiesa, sesso e morale (Eklezio, sekso kaj moralo) (kune kun Marco Luscia; apendico pri "Dizionario di bioetica", pluraŭtora), SugarCo, Milano 2007
  • Dio questo sconosciuto. (Dio, la nekonato), SugarCo, Milano 2008
  • 1968 (kunlabore kun Pucci Cipriani), Fede & Cultura, Verona 2008
  • Perché non possiamo essere atei. Il fallimento dell'ideologia che ha rifiutato Dio (Kial oni ne povas esti ateoj. La deforfalo de la ideologio kiu rifuzis Dion), Editore Piemme, 2009
  • Indagine sul cristianesimo (Esploro pri Kristanismo), Edizioni Piemme, 2010, ISBN 978-88-566-1349-0