Francisko Otaviano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Otaviano
(1825-1889)
Unu el la princoj de brazila poezio
Unu el la princoj de brazila poezio
Persona informo
Naskiĝo 26-a de junio 1825
en Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo
Morto 28-a de junio 1889
en Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Universitato de San-Paŭlo vd
Profesio
Okupo ĵurnalistodiplomatopolitikistoadvokato • poeto vd
Aktiva en Braziljo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

FRANCISCO OTAVIANO de Almeida Rosa (1825-1889) (* Rio-de-Ĵanejro, en la 26-a de junio 1825 - Rio-de-Ĵanejro, en la 28-a de junio 1889) estis brazila advokato, ĵurnalisto, diplomato, politikisto kaj poeto. Li estas patrono de la seĝo 13-a de la Beletristika Brazila Akademio, laŭ selekto de la fondinto Vicgrafo de Taunay.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Francisko Otaviano estis filo de Dro. Otaviano Maria da Rosa kaj Joana Maria da Rosa. Li faris siajn primarajn studojn en la kolegio de la instruisto Manuel Maria Cabral, kaj en la daŭro de sia lerneja vivo li sin dediĉis ĉefe al lingvoj, historio, geografio kaj filozofio. En 1841, li enmatrikuliĝis en la Fakultato de Juro en San Paŭlo, kie li diplomiĝis kiel bakalaŭro en 1845. Li reiris al Rio de Ĵanejro, kie li ekis la profesian vivon kiel advokato kaj ĵurnalisto, kaj laboris en la ĵurnaloj Sentinelo de la Monarkio, Oficiala Gazeto de la Imperio de Brazilo (1846-48), kie li fariĝis direktoro en 1847, Ĵurnalo de la Komerco (1851-54) kaj en la ĵurnalo Komerca Poŝto[1]. Li elektiĝis sekretario de la Instituto pri la Ordeno de la Advokatoj, ofico kiun li aktivis naŭ jaroj; ĝenerala deputito (1852) kaj senatano (1867). Kiel ĵurnalisto, li entuziasme engaĝiĝis en la kampanjoj de la Liberala Partio kaj reliefe partoprenis en la prilaborado de la "Leĝo pri la Libera Ventro", en 1871.

Francisko Otaviano.

Li jam estis partopreninta en la kreado de la "Traktato pri la Triobla Alianco", en 1865, kiam li estis sendita de Olinda por okupi la katedron pri la Eksterlandaj Negocoj, tamen, li ne akceptis, kaj José Antônio Saraiva (1823-1895)[2] estis indikita en ties posteno. Okaze de la Paragvaja Milito, li estis sendita al Urugvajo kaj Argentino, anstataŭinte la Konsiliston Paranhos (1819-1880) en la misio pri la Plata-Rivero. Li estis komisiita de la negocado kaj subskribado, en Bonaero, en la 1-a de majo 1865, la Traktato pri ofenda kaj defenda alianco inter Brazilo, Argentino kaj Urugvajo, en la ordinara batalo kontraŭ Solano Lopez, reganto de Paragvajo. Li ricevis titolon de la Imperiestra Konsilio kaj de la Direktorkonsilio pri Publika Instruado.

Poeto ekde sia infaneco, li ne sufiĉe sin dediĉis al literaturo. Li mem ofte eldiradis sian malĝojon ke la politiko forrabis lin de la poezioj, kaj tial li ĝin nomis "Malpura Messalina"[3], rememorigante la faman epiteton. Malgraŭ sia trankvila, respektinda kaj brila kariero, li ĉiam kultivis ian nostalgion pri la beletristiko. Lia poetika verkaro reprezentas ian inspiron de la averaĝa homo, sed ne banala, kaj tio donas al li, el la psikologia vidpunkto, ian pligrandigitan komunikeblecon dank'al la leĝera kaj facilkura versotravidado. Ĉirkaŭ la centra akso de lia beletristika personeco asociiĝas la ordinaraj tendencoj de la tempo, per versoj preskaŭ ĉiam harmoniaj kaj zorge kreitaj.

En siaj belaj tradukoj de Horacio, Katulo, Byron, Shakespeare, Shelley, Victor Hugo kaj Goethe li sin rivelas kiel bonega poeto. Li restas por ĉiam registrita inter niaj poetoj de la romantika fazo, eĉ ke li ne povis ekzerci la literaturon kun pasio, kaj la patrioto cedis sian lokon inter la grandaj figuroj de la 19-a jarcento.

Ilusões da Vida — Iluzioj de la vivo

 

"Quem passou pela vida em branca nuvem,
E em plácido repouso adormeceu;
Quem não sentiu o frio da desgraça,
Quem passou pela vida e não sofreu;
Foi espectro de homem, não foi homem,
Só passou pela vida, não viveu."

"Kiu pasis tra la vivo en blankaj nuboj
Kaj en kvieta ripozo tradormis
Kiu ne suferis la malvarmon de la mizero
Kiu pasis tra la vivo kaj ne suferis,
Tiu estis spektro de homo, ne homo
Tiu nur pasis tra vivo, sed ne vivis".

Francisko Otaviano

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Os Contos de Selma
  • Traduções e Poesias
  • Inteligência do Ato Adicional (1857)
  • As Assembleias Provinciais (1869)

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Correio Mercantil.
  2. Universidade Federal de Campina Grande. Arkivita el la originalo je 2014-05-08. Alirita 2014-05-07.
  3. Mesalina estis la nomo de la tria edzino de la romia imperiestro Klaŭdio.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj