Francisko Rákóczi la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisko Rákóczi la 1-a
elektita reganto de Transilvanio
Persona informo
I. Rákóczi Ferenc
Naskiĝo 24-an de februaro 1645 (1645-02-24)
en Alba Iulia
Morto 8-an de julio 1676 (1676-07-08) (31-jaraĝa)
en Zborov (distrikto Bardejov)
Tombo Košice vd
Religio Kalvinismokatolikismo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Princlando Transilvanio vd
Familio
Dinastio Rákóczi vd
Patro Georgo Rákóczi la 2-a vd
Patrino Sofia Báthori vd
Edz(in)o Helena Zrínyi vd
Infanoj Francisko Rákóczi la 2-a • Julianna Rákóczi vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

RÁKÓCZI Francisko la 1-a, hungare I. RÁKÓCZI Ferenc [rako:ci] estis reganto de Transilvanio naskita la 24-an de februaro 1645 en Gyulafehérvár kaj mortinta la 8-an de julio 1676 en Makovica.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rákóczi la 1-a estis la filo de Georgo Rákóczi la 2-a kaj Sofia Báthori, patro de Francisko Rákóczi la 2-a. La landkunveno de Transilvanio elektis lin reganto ankoraŭ dum la vivo de lia patro en 1652, sed en 1660, kiam mortis lia patro ankaŭ li perdis sian tronon. Je influo de sia patrino li katolikiĝis, li edziĝis kun Ilona Zrínyi en 1666. Li involviĝis en la kontraŭhabsburgan komploton, sed li petis indulgon, kiun li eĉ ricevis pro meritoj kontraŭreformaciismaj de sia patrino kaj kontraŭ elaĉetpago (300 000 Ft). En 1664 li ricevis graftitolon.

Fonto[redakti | redakti fonton]