Francisko Valdomiro Lorenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francisko Valdomiro Lorenz
LORENZJ.jpg
ĉeĥa esperantisto, vivinta en Brazilo
Dato de naskiĝo 24-a de decembro 1872
Loko de naskiĝo Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Zbyslav, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Dato de morto 24-a de majo 1957
Loko de morto Flago de Brazilo Porto Alegro, Brazilo
Nacieco ĉeĥo
v  d  r
Information icon.svg

Francisko Valdomiro LORENZ [fransiskŭ valdomilorenz laŭ brazila prononco] (ĉeĥe: František Vladimír LORENC; naskiĝis la 24-an de decembro 1872 en Zbyslav, Ĉeĥio; mortis la 24-an de majo 1957 en Porto-Alegro, Brazilo) estis ĉeĥa esperantisto, kiu vivis la plejparton de sia vivo en Brazilo.

Li estis filo de dungita muelisto František Lorenc kaj Tereza, naskita Viktová, li havis kvar gefratojn.

Kiam li estis 15-jaraĝa en Kolín, li lernis Volapukon, kaj du jarojn post tio, Esperanton. Tiam li fariĝis aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj, eldonita en Pardubice jam en la jaro 1890, tri jarojn post apero de la Unua Libro de Zamenhof. Ankoraŭ en 1890 li proponis al L.L. Zamenhof konsili ke la presejoj kiuj ne havas superliterajn signetojn metu apostrofon returnitan post la literon. Tiu aperis en "La Esperantisto" (1890, p. 54-55). Zamenhof akceptis la eblecon, se oni metu en la komenco de la verko indikon pri tio.

En 1889 gvidis la kurson pri Esperanto en la gastejo U Pŝtrosů, laborista kunvenejo, en Prago. La gastejo estis en duetaĝa domo en la strato Pštrossova, numeroj 189/16, kie nun staras pli nova domo kun la samaj domnumeroj. Tiam en Prago - skribas František Hájek - Esperanto havis karakteron soci-revolucian, kun firma celdirekto al internacia paco. Tio ne taŭgis al la tiama Aŭstria monarĥio, regata de imperiismo.

En 1893, pro politikaj kialoj, venis en Brazilon kun falsa pasporto. Alvenis Rio-de-Ĵanejron, tiaman ĉefurbon. Tie li sciiĝis ke ne povos daŭrigi vojaĝon ĝis la ŝtato Suda Rio-Grando, ĉar tie komenciĝis revolto kontraŭ la Prezidento Floriano Peixoto. Tiel li dungiĝis en l' orminejoj de Mariana kaj Morro Velho en ŝtato Minas Gerais. Fine li sukcesis atingi en januaro 1894 la urbon Porto-Alegron. Tiam li estis elektita por labori en la fako de enmigrado de Sekretario por Internlando pro ordono de Júlio de Castilhos, tiam subŝtatestro en legenda intervuo kiu daŭris tutan tagon kaj li estis publike ekzamenita en pli ol 10 lingvoj. Samtempe, li sukcesis havigi kroman dungon ĉe la industriisto Otto Schoenwald. Finfine en 1894 li alloĝiĝis terkulturan kolonion San-Felicianon kaj ricevis, kiel liber-homo, pecon de tero de registraro. Li kultivis sian terpecon kaj starigis privatan lernejon en la vilaĝo, en herba kabano. En 1903 li estis nomumita de sekretario por internlandaj aferoj por regi provizore la naŭan lernejon por maskla sekso de Kolonio San-Feliciano. De 1909 ĝis 1943 estis instruisto en vilaĝo. En la fino de januaro 1950 li transloĝiĝis al Porto Alegro.

Daŭre partoprenis la Esperanto-movadon. Aprobis la idistajn reformojn, sed poste deklaris sin fidela al Esperanto (Bohema Esperantisto, 1910, V. p: 39.), sed 1915 redaktis kun Francisco Schaden, Brazilia, “revuo redaktata en la lingvo internacia ido ed en portugala, oficiala organo di la Braziliana federuro por la línguo internaciona”, kune kun: “omno koncernanta la revuo devas sendesar a sro. Fr. Schaden”.

En 1930 aliĝis al Nov-Esperanto, rezigninte pri sia propra projekto „Mundial“. Fine, revenis al Esperanto kaj restis fidela al ĝi.

Francisko Valdomiro Lorenz

Li estis poligloto, sciis pli ol 80 lingvojn kaj entute li estas aŭtoro de cento da verkoj, el kiuj 56 prese aperis; inter ili estas studoj pri jogo kaj gramatikojn de diversaj indianaj lingvoj. Lia plej grava faro estis traduko de Bhagavad-Gita el sanskrito; Diverskolora Bukedeto estas poemtradukoj el 80 lingvoj. Poemoj mediume verkitaj Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo. Aŭtoro de lernolibro de Esperanto por portugaloj, por kiuj li ankaŭ ellaboris stenografion. En manuskripto ankoraŭ restis Antologio de brazilaj poetoj.

La spiritistoj kredas, ke li estis mediumo kaj transendis multajn esperantajn mesaĝojn de spiritoj en kaj pri Esperanto.

Astrologo, redaktis dum multaj jaroj la "Almanaque do Pensamento", astrologian almanakon, kiu ekzistas ĝis nun. Estis ano de Círculo Esotérico da Comunhão do Pensamento (Esotera Rondo de l' Komunio de Pensado). Estis "doktoro pri kabalo" de Societo Rozkruca. Li estis ankaŭ framasono.

Kiam li mortis, li estis la lasta esperantisto de 1887, pro tio, Radio Roma faris omaĝon al li en 1957.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Estis esperanto-grupo kun lia nomo en Santos. Ekzistas en Brazilo la Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz kaj eldonejo "Dr. Francisco Valdomiro Lorenz" (neesperantista). Estas framasonisma loĝio kun lia nomo en Porto Alegro. Estas strato kun lia nomo en urbo Americana.

La 4-an de decembro 2012 en la urbo Dom Feliciano estis inaŭgurita monumento honore al li, enhavanta restaĵojn de la omaĝito.[1]

Listo de verkoj de F.V.Lorenz[redakti | redakti fonton]

La Plena Lernolibro de la lingvo internacia de dro. Esperanto.
  1. Esperanto por Bohemoj, 1890
  2. Gramatyka jezika Portugalskiego, 1908 (Baza gramatiko de Portugallingvo, Pollingve);
  3. Slovník Polsko-Portugalski, 1910 (Vortaro Pola-Portugala);
  4. Ensinos Paternos, 1909 (Patraj instruoj);
  5. Diálogos Iniciáticos (Iniciaj Dialogoj);
  6. Receituário dos Melhores Remédios Caseiros (Aro de plibonaj hejmaj sanigiloj);
  7. Homeopathia Doméstica Brasileira (Hejma Brazila homeopatio);
  8. Contos e Apólogos, 1910 (Rakontoj kaj Fabeloj);
  9. Pequeno Consultório Hermético, 1919 (Malgranda Hermetika Sanigilumo);
  10. Noções Elementares de Cabala (Elementaj Nocioj pri Kabalo);
  11. No Jardim da Alma (En Anima Ĝardeno);
  12. Moysés e Siphoráh, 1920 (Moseo kaj Siforo);
  13. Krishna, o Salvador da India (Krŝno, la Hinda Savanto);
  14. Estenographia Ideal (Ideala Stenografio);
  15. A sorte Revelada pelo Horoscopo Kabalistico (La sorto revelaciita per kabala horoskopo);
  16. Elementos de Chiromancia (Elementoj pri Ĥiromancio);
  17. O Filho de Zanoni (La filo de Zanonio);
  18. Chamas de ódio e a Luz do Puro Amor 1927 (Flamoj de malamo kaj lumo de pura amo);
  19. Um Apótolo de Progresso (Apostolo de Progreso);
  20. Pequena Antologia Tcheque, 1928 (Malgranda Ĉeha antologio);
  21. A Mentalidade Ameríndia, 1921 (La Amerikindiĝena penso);
  22. Iniciação Linguistica, 1929 (Lingvistika Enkonduko);
  23. Lições Práticos de Ocultismo Utilitário, 1942 (Praktikaj lecionoj pri utilema okultismo);
  24. Raios de Luz Espiritual, 1944 (Radikoj de Spirita Lumo);
  25. A Voz do Antigo Egito, 1946 (Voĉo el Malnova Egiptio);
  26. Mensagens Rosacrucianas (Rozakrucaj mesaĝoj);
  27. Diverskolora Bukedeto, 1941
  28. Esperanto sem mestre, 1937 (Esperanto sen majstro);
  29. Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo, 1944
  30. La Brazilaj Aruakoj
  31. Kompleta Gramatiko de la Tupia Lingvo
  32. Brazila Antologio Poezia
  33. Bhagavat Gitá (Esperanten tradukita)
  34. Lingua "Ido" (Gramatica e Dicionario), 1913 (Lingvo Ido, Gramatiko kaj Vortaro);
  35. Viagens no Mundo dos Espiritos (Vojaĝo al Spirita Mondo);
  36. Deutsch-Chinesisch, Chinesisch-Deutsch Wörterbuch (Germana-Ĉina, Ĉina-Germana vortaro);
  37. Deutsch-Japanisch, Japanisch-Deutsch Wörterbuch (Japana-Germana, Germana-Japana vortaro);
  38. Vocabulário Portugues-Egipcio (Portugala-Egipta vortaro);
  39. Vocabulário Persa Portugues (Persa-Portugala vortaro);
  40. Vocabulário Basco-Portugues (Eŭska-Portugala vortaro);
  41. Vocabulário Turco-Portugues (Turka-Portugala vortaro);
  42. Vocabulário Yoruba-Portugues (Jorubaa-Portugala vortaro);
  43. Ainu-Mongol-Mandchú (Ajnua-Mongola-Manĉua);
  44. Tibetano-Tamil (Tibeta-Tamila);
  45. A Lingua Tigré (Provincia da Etiopia),(Tigrea lingvo el ia Etiopa provinco);
  46. Hupa (Hu-pé é um provincia da China), (Hupaa lingvo el ia Ĉina provinco);
  47. Etrusco-Rásena (Etruska-Rasena lingvo);
  48. Maláio-Portugues (Malaja-Portugala lingvo);
  49. Maya-Portugues (Maja-Portugala lingvo);
  50. Dacota, Ossage (Dakota, Osaĝo);
  51. Marathi-Portugues (Maratia-Portugala lingvo);
  52. Chinuk e Siuslavan (Ĉinuika kaj Siuslavana lingvoj);
  53. Machichi Kashiana (Maĉiĉia Kaŝiana lingvo);
  54. Cakchiquel (Kakĉikela lingvo);
  55. Micmac (Mikmaka lingvo);
  56. Mapuche (Mapuĉo);
  57. Aimará (Ajmaraa lingvo);
  58. Huioto e Megat (Huiotoa kaj Megata lingvoj);
  59. Kvakiutl (Kvzkiutla lingvo);
  60. Eskimó (Inuita lingvo);
  61. Ouiché (Uiĉea lingvo);
  62. Haida (Haida lingvo);
  63. Navajo (Navaĥa lingvo);
  64. Algonkin (Meskva);
  65. Chukchee (Ĉukĉea lingvo);
  66. Takelma (Takelma lingvo);
  67. Maidú (Maidua lingvo);
  68. Almanaque d'O Pensamento (Almanako de Revuo O Pensamento ekde 1912 ĝis 1964) (kompletigita post lia morto 24.5.1957)
  69. Monogeismo Linguistico (Lingva Monogenismo 2000 paĝoj en pli ol 80 lingvoj - manuskripto)
  70. Estre a Vida Espiritual e a Vida Submissa (Inter la Spirita kaj Submisa vivo);
  71. 14 Lições de Filosofia Yogi e Ocultismo Oriental (14 lecionoj pri Joga filozofio kaj Orienta Okultismo);
  72. Curso Adiantado de Filosofia Yogi e Ocultismo Oriental (Progresa kurso pri Joga filozofio kaj Orienta Okultismo);
  73. A Vida Depois da Morte (La vivo post la morto);
  74. Raja Yoga (Raja Jogo);
  75. O Cristanismo Místico (Mistika Kristanismo);
  76. Filosofias e Religiões da India (Filozofio kaj Religioj de Hindio);
  77. O Renascimento e a Lei do Karma (Renaskiĝo kaj Karma Leĝo);
  78. Estudo da Religião (Studo pri Religio);
  79. Da Pobreza ao Poder (Ekde Malriĉeco al Povo);
  80. Zanoni, romance ocultista (Zanonio, okultisma romano);
  81. Bhagavad Gítá (traduko);
  82. O Labirinto do Mundo e o Paraiso dos Corações de Jan Amos Komenský (La Labirinto de la Mondo kaj la Paradizo de la Koroj. Traduko el Rumana al Portugala de verko de Komenský);
  83. A Semântica das Letras (La Semantiko de la literoj);

Post la morto, tio estas, de li skribitaj, ne nur eldonitaj, post lia morto (vidu psikografio).

  1. Esperanto kiel Revelacio (diktita al mediumo Chico Xavier de la spirito de F.V.L. el la spirita mondo 1976);
  2. Enfoques Espíritas (Spiritismaj vidpunktoj);

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fabiano Henrique (2012-12-09). Pioniro de Esperanto omaĝita en la suda regiono de Brazilo esperante. arkivita el la originalo je 2012-12-23. Alirita 2012-12-23.

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Francisko Valdomiro Lorenz » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»