Francisko de Asizo de Burbono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francisko de Asizo de Burbono

Francisko de Asizo de Burbono aŭ en la hispana per oficiala kompleta nomo Francisco de Asís María Fernando de Borbón y Borbón-Dos Sicilias (Aranjuez, 13-a de majo de 1822Épinay-sur-Seine, 17-a de aprilo de 1902), filo de la infanto de Hispanio Francisco de Paula de Burbono, filo de Karlo la 4-a, kaj de Luisa Carlota de Borbón-Dos Sicilias, estis edzo-reĝo de Hispanio kiel edzo de Isabel la 2-a (18461868) kaj dua Duko de Kadizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Edzo-reĝo de Hispanio[redakti | redakti fonton]

Laŭ kriterioj kaj politikoj kaj dinastiaj, Francisko de Asizo estis devigita al geedzeco kun sia kuzino la juna reĝino Isabel la 2-a. Ili estis gekuzoj ĉar iliaj patroj, la infanto Francisco de Paula de Burobono kaj la reĝo Fernando la 7-a, estis fratoj. La elekto de Francisko de Asizo kiel edzo de Isabel okazis post nuligo de aliaj kandidatoj; la futa edzo de la reĝioa devis esti altranga nobelo sed sen ebloj heredi aliajn eŭropan tronon. Krome la reĝino mem malakceptis tiun edzon ĉar spite ŝia junaĝo ŝi jam estis konscia de la samsekseco de sia kuzo. Ĉiakaze, laŭ Jesús Pabón en lia biografio de Narváez, la edzo-reĝo estis patro de diversaj eksterleĝaj gefiloj kaj eĉ havis diversajn konatajn amatinojn.

La edzo-reĝo de Hispanio Francisko de Asizo de Burbono.

La nupto celebriĝis la 10-a de oktobro de 1846 en la Reĝa Palaco de Madrido, kune kun la nupto de la infantino Luisa Fernanda (fratino de Isabel) kun Antonio de Orleano – duko de Montpensier –. Samtage li ricevis la dignecon de reĝo kaj la traktorajton de Majestad, krom la altan rangon de capitán general de los ejércitos (supera generalo).

Posteularo[redakti | redakti fonton]

El geedzeco kun ŝia kuzino Isabel la 2-a naskiĝis dekdu gefiloj, sed nur kvin el ili superis la infanaĝon. Liaj teoriaj gefiloj estis la jenaj:

Eble samsangeco de gepatroj kaj geavoj influis por la fruaj mortoj de diversaj geinfantoj, kvanikam fakte la patreco de kelkaj el tiuj gefiloj estis pridisputata, kaj nune oni ne scias certe kiu estis la vera biologia patro de ĉiu el ili.

Regado[redakti | redakti fonton]

La geregado de Isabel kaj Francisko de Aziso estis konflikta kaj komplikita pro konstantaj palacaj komplotoj el kiuj kelkaj klopodis separigi la gereĝojn. En la epoko populariĝis koploj ĉefe pri la supozita samseksemo de la reĝo -kromnome "Paquita" (Franjo)- kelkaj el kiuj estis publikitaj kaj konataj eĉ ankoraŭ. Kelkaj el ili temas pri dubo ĉu la reĝo pisis stare (kiel viro) aŭ side (kiel virino), sed fakte estas reala tialo ke la reĝo suferis malsanon hipospadio kaj pro tio li povis pisi nur side.[4]

La geregado de Isabel kaj Francisko de Aziso komplikiĝis pro la tumulta politika klimato, ĉefe post la Revolucio de 1868 (La Gloriosa). Ankaŭ la privata vivo de la gereĝoj komplikigis la aferon. Nuntempaj aŭtoroj komprenas la personan vivon de la reĝino ene de la kunteksto de malfeliĉa geedzeco kaj la premo de la palaca etoso, sed la tiamaj politikistoj kaj opoziciantoj profitis tiun cirkonstancon kiel armilon. Oni konstruis tiele la miton (ĉu sur realaj bazoj) pri la troseksema reĝino kiu ridindigas ŝin kaj malproksimigis ŝin el la popolo. Krome la religia fanatismo de la reĝino, sub influo de miraklema monaĥino sor Patrocinio kaj patro Claret, kaj la politika problemaro, kontribuis al senprestiĝigo kaj populara malakcepto de la regado de Isabel la 2-a.

Por superi la revolucion de 1854, la gereĝoj sukcesis savi sian tronon per nova alvoko al Generalo Espartero. Sed en 1856, Francisko kaj Isabel, kiuj sentis sin tre sekuraj sur la trono, apogis Leopoldo O'Donnell.

Francisko de Asizo de Burbono estis mecenato kaj ordonis restaŭri kaj plibeligi nombrajn monumentojn de la madrida ĉefurbo, inter ili la preĝejoj de Kalatravinoj kaj Sankta Hieronimo.

Ekzilo kaj restaŭro de la monarkio[redakti | redakti fonton]

Vido fronta de la Reĝa Palaco de Riofrío.

La 7-a de julio de 1868 ekis la Hispana Revolucio, estre de Juan Prim kaj Antonio de Orleano, duko de Montpensier, cele eltronigi la reĝinon Isabel, spite ke la gereĝoj estis sangaj parencoj de la duko. La reĝa familio ekziliĝis al Parizo. En 1870 Isabel la 2-a abdikis favore de sia filo Alfonso la 12-a.

Post la restaŭro de la monarkio, Francisko de Asizo plurezidis en Francio, kie li mortiĝis la 17-an de aprilo de 1902, kaj poste lia korpo estis translokigita al la Monaĥejo de El Escorial.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝlipo de la infanto Luis de Burbono: http://www.geneall.net/H/per_page.php?id=566923
  2. Genealogio de la dinastio Burbono: http://genealogy.euweb.cz/capet/capet42.html#FdA
  3. Genealogio de la dinastio Burbono: http://genealogy.euweb.cz/capet/capet42.html
  4. Ligo