Francisko la 1-a (Bretonio)
| Francisko la Unua | ||
|---|---|---|
| Duko de Bretonio | ||
| Regado | 1442-1450 | |
| Devena nomo | Frañsez a Vreizh | |
| Ceteraj titoloj | Duko de Bretonio | |
| Naskiĝo | 11-a de Majo 1414 | |
| en Vannes | ||
| Morto | 18-a de Julio 1450 | |
| en Vannes | ||
| Antaŭulo | Johano la Kvina | |
| Idaro | Marguerite Maria de Bretonio |
|
| Dinastio | Kapetida familio de Montfort | |
| Patro | Johano la Kvina | |
| Patrino | Johana de Francio | |
| Antaŭulo | Johano la Kvina | |
Francisko la Unua (11-an de Majo 1414 en Vannes - † 18-an de Julio 1450 en Vannes, en la kastelo de la Ermeno) , filo de Johano la Kvina, duko de Bretonio, kaj de Johana de Francio, filino de Karolo la 6-a de Francio, estis grafo de Montfort kaj duko de Bretonio de 1442 ĝis 1450.
Enhavo |
Biografio[redakti]
Edukita en Franco, li partoprenis la finon de la centjara milito kaj en 1449, engaĝiĝis en la konflikto ĉe la kapo de sesmil soldatoj, sub la ordonoj de sia onklo Arturo de Richemont, konestablo, kiu kavalirigis lin kaj kontribuis al la forpelo de la angloj el Normandio. Lia devizo estis " Sen suvereno escepte de Dio " kaj li sukcesis duonrepaciĝon kun la familio de Pentievro.
Unu el liaj fratoj (kaj heredonto), Ĝilo de Bretonio, amiko de Henriko la 6-a de Anglio, kiu bruligis Johanan de Arko, estis fama kavaliro, kiu reprezentis en Bretonio la partion de la alianco al Anglio, al tiu politiko oponis sin tiam la bretonaj princoj kaj ties kortego. Francisko la Unua arestigis lin kaj enkarcerigis lin en 1446. Ĝilo tie mortis strangolita en 1450. Kvankam oni ne scias ĉu la ordono venis de li aŭ se la mortigo estis farita de liaj lokaj oficiroj, Francisko ekrimorsis pri tio kaj mortis post mallonga tempo.
Laŭ lia volo, li estis entombigita antaŭ la altaro de la abatejo Saint-Sauveur de Redon, en regiono de Vannes. Lia tombo estis damaĝita en kapelo de la ambulatorio en 1780 kaj detruita en la revolucio. Lia vidvino, la dukino Izabela de Skotlando, postvivis lin ĝis 1494 kaj estis entombigita en Vannes.
Edziĝoj kaj idaro[redakti]
Li edziĝis unue en Nantes la 28-an de Aŭgusto 1431 al Jolanda de Anĝevio (1412 † 1440), filino de Ludoviko la Dua, grafo de Anĝevio kaj de Jolanda de Aragono, kaj havis unu infanon :
Vidvo, li reedziĝis en Auray la 30-an de Oktobro 1442 al Izabela de Skotlando (1426 † ĉ.1494), filino de Jakobo la Unua Stuart, reĝo de Skotlando, kaj de Johana Beaufort, kaj havis du infanojn :
-
- Margareta (fr: Marguerite) (1443 † 1469), edziniĝinta en 1455 al Francisko la 2-a de Bretonio
- Maria (fr: Marie) (1446 † 1511), edziniĝinta en 1462 al Johano la 2-a de Rohan, vicgrafo de Rohan († 1516) kaj grafo de Porhoët
Malgraŭ la protestoj de la kortego de Skotlando, tiuj du princinoj ne estis agnoskitaj kiel heredantoj de la duklando. Francisko la Unua elektis kiel heredanton sian fraton Petro de Guingamp. Ĉi tiu ne havanta infanon kaj por eviti estontan konteston, li edzinigis sian nevinon Margareta al Francisko de Étampes, dua en la hereda ordo, kaj la plijunan Maria al la plej grava barono de Bretonio Johano de Rohan.
Galerio[redakti]
-
Francisko la Unua kaj ties armeo, de Martial d'Auvergne, (15-a jc) el la verko Vigiles de Charles VII.
Aneksaĵoj[redakti]
Bibliografio[redakti]
Interligitaj artikoloj[redakti]
Notoj kaj referencoj[redakti]
Komplémentoj[redakti]
| Antaŭe | Francisko la 1-a (Bretonio) | Poste
|
|
|---|---|---|---|
| Johano la Kvina |
|
Petro la Dua |
