Francisko la 1-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisko la Unua
Duko de Bretonio
Regado 1442-1450
Antaŭulo Johano la Kvina
Ceteraj titoloj Duko de Bretonio
Persona informo
Naskonomo Frañsez a Vreizh
Naskiĝo 11-a de Majo 1414
en Vannes
Morto 18-a de Julio 1450
en Vannes
Tombo Redon Abbey vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Kapetida familio de Montfort
Patro Johano la Kvina
Patrino Johana de Francio
Gefratoj Isabella of Brittany • Ĝilo de BretonioPetro la 2-a vd
Edz(in)o Yolande of Anjou • Isabella of Scotland, Duchess of Brittany • Bonne of Savoy vd
Amkunulo NN vd
Infanoj Marguerite
Maria de Bretonio
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisko la Unua (11-an de Majo 1414 en Vannes - † 18-an de Julio 1450 en Vannes, en la kastelo de la Ermeno) , filo de Johano la Kvina, duko de Bretonio, kaj de Johana de Francio, filino de Karolo la 6-a de Francio, estis grafo de Montfort kaj duko de Bretonio de 1442 ĝis 1450.

Genealogio de Johano la 4-a, duko de Bretonio

Biografio

Kronado de la duko en Rennes

Edukita en Franco, li partoprenis la finon de la centjara milito kaj en 1449, engaĝiĝis en la konflikto ĉe la kapo de sesmil soldatoj, sub la ordonoj de sia onklo Arturo de Richemont, konestablo, kiu kavalirigis lin kaj kontribuis al la forpelo de la angloj el Normandio. Lia devizo estis " Sen suvereno escepte de Dio " kaj li sukcesis duonrepaciĝon kun la familio de Pentievro.

Unu el liaj fratoj (kaj heredonto), Ĝilo de Bretonio, amiko de Henriko la 6-a de Anglio, kiu bruligis Johanan de Arko, estis fama kavaliro, kiu reprezentis en Bretonio la partion de la alianco al Anglio, al tiu politiko oponis sin tiam la bretonaj princoj kaj ties kortego. Francisko la Unua arestigis lin kaj enkarcerigis lin en 1446. Ĝilo tie mortis strangolita en 1450. Kvankam oni ne scias ĉu la ordono venis de li aŭ se la mortigo estis farita de liaj lokaj oficiroj, Francisko ekrimorsis pri tio kaj mortis post mallonga tempo.

Laŭ lia volo, li estis entombigita antaŭ la altaro de la abatejo Saint-Sauveur de Redon, en regiono de Vannes. Lia tombo estis damaĝita en kapelo de la ambulatorio en 1780 kaj detruita en la revolucio. Lia vidvino, la dukino Izabela de Skotlando, postvivis lin ĝis 1494 kaj estis entombigita en Vannes.

Edziĝoj kaj idaro

Li edziĝis unue en Nantes la 28-an de Aŭgusto 1431 al Jolanda de Anĝevio (14121440), filino de Ludoviko la Dua, grafo de Anĝevio kaj de Jolanda de Aragono, kaj havis unu infanon :

  • Renaud, naskiĝinta en 1434, mortinta en 1439

Vidvo, li reedziĝis en Auray la 30-an de Oktobro 1442 al Izabela de Skotlando (1426 † ĉ.1494), filino de Jakobo la Unua Stuart, reĝo de Skotlando, kaj de Johana Beaufort, kaj havis du infanojn :

Malgraŭ la protestoj de la kortego de Skotlando, tiuj du princinoj ne estis agnoskitaj kiel heredantoj de la duklando. Francisko la Unua elektis kiel heredanton sian fraton Petro de Guingamp. Ĉi tiu ne havanta infanon kaj por eviti estontan konteston, li edzinigis sian nevinon Margareta al Francisko de Étampes, dua en la hereda ordo, kaj la plijunan Maria al la plej grava barono de Bretonio Johano de Rohan.

Galerio

Aneksaĵoj

Bibliografio

Interligitaj artikoloj

Notoj kaj referencoj

Komplémentoj

Antaŭe Francisko la 1-a (Bretonio) Poste
Johano la Kvina
Duko de Bretonio
thum
1442-1450
Petro la Dua

Listo de la suverenoj de Bretonio