Francisko la 1-a Stefano (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Francisko la 3-a (Loreno))
Saltu al: navigado, serĉo
Francisko la 1-a Stefano

Francisko Stefano de Loreno (naskiĝis la 8-an de decembro 1708 en Nancy, mortis la 18-an de aŭgusto 1765 en Innsbruck) estis kiel Francisko la 3-a duko de Loreno kaj Bar (1729–1737), kiel Francisko la 2-a grandduko de Toskanio (1737–1765), kaj ekde 1740 kun-regento en la habsburgaj landoj kaj ekde 1745 kiel Francisko la 1-a Stefano imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

Liaj gepatroj estis duko Leopoldo Jozefo Karolo de Loreno kaj Elizabeto Ĉarloto, filino de Filipo de Francio kaj Elizabeto Ĉarloto de Palatinato.

Lia titolo estis: imperiestro de Sankta Romia Imperio, ĉiam pligrandiganto de la imperio, reĝo germana kaj lombardia, kunreganto hungara kaj aŭstria, princo-elektisto kaj titola reĝo ĉeĥa, duko de Loreno, princo de Teŝino kaj grandduko de Toskanio.

  • 17231729 laŭ deziro de sia patro li estis edukata en imperiestra kortego de Karolo la 6-a. Ĉi tie li dediĉis sin al studado, sed ankaŭ al ĉasado komune kun la imperiestro mem. Tiu senĉese ankoraŭ ne rezignis pri espero al vira heredonto de la trono, sed samtempe li konsciis, ke se li volos realigi agnoskon de Maria Teresia kiel heredantino de ĉedanuba regno, ne devas esti rompita ekvilibro de eŭropaj fortoj kaj tial li serĉis por sia filino noblan, sed ne tro riĉan fianĉon.
  • 1729 Francisko Stefano forveturis ĝis Toskanio por transpreni dukolandon post morto de sia patro. Komune kun regiono ĉirkaŭ Loreno li heredis ankaŭ princlandon teŝinan, kiun li ricevis lia patro en la jaro 1722.
  • la 12-an de februaro de 1736 geedziĝo al Maria Teresia Habsburga. Francio agnoskis sekvantulajn rajtojn de la junaj geedzoj kun tio, ke estos donita al ĝi dukolando Loreno.
  • ĉirkaŭ 1736 li fariĝis grandmajstro de ordeno de Ora mantelo.
  • 17361737 Karolo la 6-a volis kompensi al Francisko perdon de la titolo kaj li nomis lin vicguberniestro en Hungario kaj komandanto de la imperiestra armeo en la batalo kontraŭ turkaj soldataroj.
  • 1738 post la formorto de la reganta dinastio en la granddukolando toskana tiu ĉi lando fariĝis de Karolo la 6-a kaj tiu donacis ĝin al la novgeedzoj. En la sama jaro Francisko Stefano ĉi tie ekregis kiel Francisko la 3-a.
  • 1740 li batalis frunte de la aŭstriaj armeoj por pluekzisto de la imperio.
  • la 21-an de septembro de 1741 Francisko Stefano kunmetis en Preŝpurko solenan ĵuron kaj li fariĝis tiel hungara kunreganto.
  • 1742 Maria Teresia transdonis al sia edzo ĉeĥan princo-elektistan voĉon kaj tiu kandidatiĝis al posteno de imperiestro romia, sed elektita estis Karolo la 7-a.
  • la 13-an de septembro de 1745 li estis elektita de la imperiestro romia kiel Francisko la 1-a.
  • la 4-an de oktobro de 1745 Francisko la 1-a estis solene kronita kiel imperiestro.
  • 17401765 li prezentiĝis kiel kunreganto de Maria Teresia. En la familio okazis dividiĝo. En registaraj aferoj estis kapo Maria, sed en privateco de la familio decidis Francisko.
  • 17451765 li dediĉis sin al plibonstatigado de la landoj de la monarĥio. El Toskanio li konstruis progresiĝintan ŝtaton, el kiu li havis grandegajn enspezojn. En Bohemio li fondis dekojn da manufakturoj.
  • la 18-an de aŭgusto de 1765 li mortis neatendite je apopleksio.


Infanoj de Francisko Stefano kaj Maria Teresia[redakti | redakti fonton]

Maria Teresia kun sia edzo Francisko la 1-a Stefano Lotrina havis 16 gefilojn (11 knabinojn kaj 5 virknabojn):


Antaŭe: Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio Poste: Armoiries moderne Saint-Empire bicéphale.svg
Karolo la 7-a 1745-1765 Jozefo la 2-a
Antaŭe: Duko de Loreno kaj Bar Poste: Blason Lorraine.svg
Leopoldo (Loreno) 17291737 Stanisław Leszczyński
Antaŭe: Grandduko de Toskanio Poste:
Gian Gastone de' Medici 17371765 Leopoldo la 1-a

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Martin Engelbrecht Kaiser Franz I. Stephan.jpg
Martin van Meytens 006.jpg