Franclingvio
Frankofonio aŭ Franclingvio estas la nomo de la aro da landoj kaj regionoj de la mondo, kie la franca lingvo estas parolata. Tiu grupo entenas landojn, kie la franca lingvo estas uzata ĉu kiel oficiala lingvo, ĉu kiel gepatra lingvo de almenaŭ parto de la loĝantaro, ĉu de nur edukita parto de la loĝantaro.
Ekzistas monda organizaĵo de la frankofonio, kies rolo estas pli politika ol kultura: temas pri landoj, kie franca lingvo estas uzata kaj kiuj iel rilatas al Francio.
La vorton "Frankofonio" ekuzadis franclingvanoj post la dua mondmilito, kiam ili ekkonsciis, ke la angla lingvo okupas unuan vicon inter la lingvoj de la mondo kaj ke la franca fakte estas minacata en ĉiuj terenoj, kiujn ĝi antaŭe okupis. Fakte tiu fenomeno komenciĝis fine de la 19-a jarcento, plejlaste la franca lingvo restis kiel "diplomata lingvo" por ĉiuj internaciaj intertrakadoj, ĝis 1903, kiam kiel unuafoje disputo inter Usono kaj Meksiko estis fintajlorita en la angla lingvo.
Enhavo |
Membroj de la Internacia Organizaĵo de la Frankofonio [redakti]
La oficiala listo de de membroŝtatoj troveblas sur la (franclingva) reta paĝaro Organisation international de la Francophonie. Jen superrigarda listo laŭ kontinentoj:
Eŭropo [redakti]
Francio
Belgio kaj krome la Franclingva Komunumo de Belgio
Bulgario
Luksemburgo
Makedonio
Moldavio
Monako
Rumanio
Svislando
- Observantoj:
Ameriko [redakti]
Kanado
Nov-Brunsviko (partoprenanta registaro)
Kebekio (partoprenanta registaro)
Ontario (observanto, ebla kandidato pri aliĝo)
Dominiko
Haitio
Sankta Lucio- La francaj transmaraj departementoj:
- La franca transmara kolektivo:
Afriko [redakti]
Benino
Burkino
Burundo
Kameruno
Kabo-Verdo
Centr-Afrika Respubliko
Ĉado
Ebura Bordo
Komoroj
Demokratia Respubliko Kongo
Respubliko Kongo
Ĝibutio
Egiptio
Ekvatora Gvineo
Gabono
Gvineo
Gvineo Bisaŭa
Madagaskaro
Malio
Maŭritanio
Maŭricio
Maroko
Niĝero
Ruando
Sao-Tomeo kaj Principeo
Senegalo
Sejŝeloj
Togo
Tunizio
Azio [redakti]
Oceanio [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.francophonie.org [fr]
http://agence.francophonie.org [fr]
http://www.francophonie.org/membres/etats [fr]
http://www.francophonie.org/francophonie/presentation [fr]