Franco Fontana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Franco FONTANA (naskiĝinta en Modena, Italio, je la 9-a de decembro, 1933) estas itala fotisto. Li komencis sian fotografian karieron en 1961 kiel amatoro. En 1963 li elmontris fotojn en la Dujara Internacia Ekspozicio de Koloro en Vieno, kaj en la sekvaj kvin jaroj li prezentis sian verkon en diversaj ekspozicioj tra Eŭropo. Li estas plej konata kaj alte taksata pro siaj koloroj, nudaĵoj, kaj abstraktemaj pejzaĝoj. En 2006 li ricevis honoran bakalaŭran gradon pri dizajno de la Politeknika Altlernejo de Torino.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]