Franco Frattini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franco Frattini dum marto 2007 en Potsdam

Franco FRATTINI, naskiĝinta la 14-an de marto 1957, estas itala politikisto. Li inter alie estas komisaro kaj vicprezidanto en la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidas la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidas la fakojn justico, libereco kaj sekureco. Franco Frattini estas membro de la konservativa partio Forza Italia de Italio. Ekde majo 2008 li duan fojon estas la ministro pri eksteraj rilatoj de Italio en la registaro de Silvio Berlusconi.