Frank Bridge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frank Bridge
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1879 (1879-02-26)
en Brajtono
Morto 10-an de januaro 1941 (1941-01-10) (61-jaraĝa)
en Eastbourne
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Reĝa Kolegio de Muziko
Memorigilo Frank Bridge
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikinstruisto
Verkoj Two Poems for Orchestra
An Irish Melody
Phantasy for Piano Quartet
vdr

Frank BRIDGE (n. 26-an de februaro 1879 en Brighton; m. 10-an de januaro 1941 en Eastbourne) estis angla komponisto, vjolisto kaj dirigento kaj nun validas malgraŭ ne nepre ampleksa verkaro kiel unu el la plej gravaj komponistoj de Anglio.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Frank Bridge komencis sian karieron kiel probodirigento de diversaj ĉambrorkestroj. Post kiam Henry Wood pli kaj pli ofte komisiis lin por la direktado de diversaj liberaeraj koncertoj, ties famo pliiĝis. Bridge ankaŭ estis muzikinstruisto, lia verŝajne plej grava lernanto estis Benjamin Britten

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Bridge precipe verkis ĉambromuzikon kaj kelkajn grandensemblajn orkestraĵojn, komence de laŭtradicia stilo, iom post iom tamen liaj komponaĵoj surmontras pli kaj pli modernajn strukturojn. Dum kiam lia frua komponaĵo The Sea (tonpoemo) pompe prezentas la maron en ĉiuj eblaj koloroj kaj facetoj ekde tragika ĝis idilia, lia malfrua komponaĵo Enter Spring (tonpoemo) prezentas klarajn paralelojn al dekdutonismo de Arnold Schönberg.

Orkestrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The Sea
  • Dance Rhapsody
  • Summer
  • Isabella
  • A Prayer (Thomas a Kempis) für Chor und Orchester
  • Overture Rebus
  • Enter Spring
  • There is a willow grows aslant a brook
  • Oration, Concerto for cello and orchestra