Frank Buckley

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frank BUCKLEY [frenk bakli] (naskiĝis en 1914; mortis en 2003 en Bristol) estis brita esperantisto, fervora propaganto de Esperanto en multaj landoj.

Li estis angla advokato kaj Esperanto-pioniro. Kiam li atingis la 70-jaran aĝon, li ricevis pli ol 300 naskiĝtagajn gratulo-kartojn el multaj landoj, kiuj ebligis interesan propagand-ekspozicion en la loka biblioteko.

Frank Buckley estis verkisto de serio de komediaj teatraĵoj (La Ĉehoslovaka Porko, La Feliĉa Familio, Domo Fantomata) kaj dramoj (Maria Martin, 9 Dzika Strato, Sally Bowles ktp.) Li estis komponisto de kantoj, ekzemple Ĝis la Revido kaj la kongresa uverturo Esperantiana.

Li reĝisoris kaj prezentis programojn ĉe Universalaj Kongresoj en 1950, 1955, 1971, 1987 kaj 1989, krome en internaciaj kunvenoj en 1939, 1946, 1947, 1950, 1952, 1955, 1981, 1987, 1989, 1990, 1991 kaj 1993.

La programoj estis: Hamlet (Ŝekspiro, tradukis Zamenhof, muziko: Vaughan Williams), La Sonĝo de Somermeza Nokto (Ŝekspiro, tradukis Louise Briggs, muziko: Felix Mendelssohn), Neĝulino kaj la Sep Viretoj (Walt Disney, trad. Frank Buckley, muziko: Churchill) kaj la teatraĵoj de Frank mem.

Kun prelegoj kaj legadoj, li vizitis la Kulturan Esperanto-Domon, kastelo Greziljono, Francio, la Kulturan Centron Esperantistan, La Chaux-de-Fonds, Svislando, la Hispanan Kunvenon, Sant Cugat del Vallés, kaj la Kolegion de la Popoloj, Elsinore.

Li ricevis diplomojn de Brita Esperanto-Asocio (nun: Esperanto-Asocio de Britio) kaj de la Internacia Cseh-Instituto. Li estis dumviva membro de UEA kaj de Brita Esperanto-Asocio, kaj prezidanto de Bristola Esperanto-Asocio. Dum longa serio da jaroj li instruis kaj propagandis Esperanton.