Frank Leavenworth
El Vikipedio
Francis Preserved LEAVENWORTH, konata ankaŭ kiel 'Frank Leavenworth', (naskiĝis la 3-an de septembro 1858 en Mount Vernon, Indiana, Usono; mortis la 12-an de novembro 1928) estis usona astronomo.
Kune kun Frank Müller kaj Ormond Stone li malkovris multajn NGC/IC-objektojn. Ili uzis 26-colan refraktoron de la McCormick-Observatorio ĉe la universitato de Virginio en Charlottesville.