Frank Shorter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Frank Shorter at Boston 2002.JPG

Frank SHORTER (naskiĝis la 31-an de oktobro, 1947 en Munkeno, Germanio) estis la unua usona kuranto post 64 jaroj, kiu venkis en Olimpika maratono, gajnante oran medalon 1972 en sia naskourbo Munkeno.

Shorter estis filo de kuracisto de la usonaj okupadaj trupoj en la postmilita Germanio kaj jam frue fariĝis sukcesa maratonisto. Unuan fojon li venkis en maratono 1970 en San-Paŭlo, Brazilo. sekvis duobla venko (10.000 metroj kaj maratono) en la Panamerikaj Ludoj de 1971.

Temis pri lia nur 5-a konkursa maratono, kiam Shorter alstrebis la oran medalon en Munkeno 1972 (en 1908 jam venkis usonano John Hayes). Antaŭ lia starto por la maratono li jam finis la 10.000-metran konkurson en 5-a rango.

Post 10 mejloj (proksimume 16 kilometroj) li atingis la gvidan pozicion, neniam plu rezignonte pri ĝi. Distanciĝante de la ĉefa svarmo de kurantoj, li finis la konkurson post 2 horoj 12 minutoj kaj 19,8 sekundoj, pli ol 2 minutojn pli frue ol la sekva kuranto.

La sopiron de Shorter gajni duan olimpikan oron en 1976 fiaskigis Waldemar Cierpinski, ĝis tiam malmulte konata sportisto el GDR, la orientgermana respubliko. Cierpinski atingis la celon proksimume 50 sekundojn antaŭ SHORTER, kiu gajnis la arĝentan medalon post 2 horoj 10 minutoj kaj 45,8 sekundoj.

SHORTER decidis retiriĝi de la elita sporto post la sekva sezono kaj lanĉis propran firmaon por liverado de sportartikloj.. Li ankaŭ laboris en televido kiel sportkomentisto.

Legu ankaŭ pri aliaj longdistancaj kurantoj!