Frankfurt-Höchst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la urboparto Höchst de Frankfurto-ĉe-Majno. Krome ekzistas samnoma komunumo Höchst en la distrikto Odenwald de suda Hesio, kaj pluraj kromaj signifoj de la vorto.
rezida kastelo de la episkopoj de Majenco en Höchst

Höchst am Main estas historia urbo en Germanio borde de la rivero Majno kaj ekde la jaro 1928 estas urboparto de Frankfurto-ĉe-Majno. La 31-an de decembro 2006 Höchst havis proskimume 13.500 loĝantojn. La loko situas pli malpli 10 kilometrojn okcidente de la urbocentro de Frankfurto, ĉe la enfluejo de la rivereto Nidda en la riveron Majno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Simile al la najbara urbo Frankfurto, Höchst dum la mezepoko estis prospera komerca centro; en la jaro 1355 ĝi ricevis urbajn privilegiojn. Ĝis la jaro 1987 la urbo estis administra centro de propra distrikto, nomita "Landkreis Höchst", kiu ekde la jaro 1928 havas la nomon distrikto Main-Taunus kaj teritorie ne plu inkluzivis la distriktan ĉefurbon. Nun Höchst estas la centro de la urboregiono "okcidento de Frankfurto" kun 120 000 loĝantoj.

Plurloke en la historio de Eŭropo aperas la nomo de la urbo; ekzemple menciiĝu la batalo de Höchst de 1622, kiu estis decida turnopunkto de la Tridekjara Milito. Dum la 18-a jarcento inter alie floris urba manufakturo pri porcelano, kiu sendis siajn produktaĵojn al tuta Eŭropo. Internacie la nomo de la urbo aparte konatis ekde la jaro 1863, kiam fondiĝis la ĥemia kaj farmacia fabriko Hoechst AG, kiu - kun interrompo meze de la 20-a jarcento - ĝis la jaro 1999 estis unu el la plej grandaj industriaj centroj de Germanio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urbocentro havas multajn historiajn konstruaĵojn kaj el la mezepoko kaj el sekvaj jarcentoj, ekzemple el la baroka epoko. Plej signifa konstruaĵo de la urbo estas la Justina preĝejo el la epoko de la karolidoj, konstruita plejparte fine de la 9-a jarcento. Aldoniĝas inter alie urba kastelo kaj pluraj nobelaj palacoj. La plej granda parto el la multaj trabfakaj domoj el la urbocentro rekonstruiĝis fine de la 16-a jarcento, post granda urba incendio de la jaro 1586.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]