Frankfurta librofoiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
parto de la ekspozicia tereno de la librofoiro

La Frankfurta librofoiro (germane Frankfurter Buchmesse) ekde la jaro 1949 okazas ĉiujare dum kvin tagoj de oktobro en Frankfurto ĉe Majno: inter merkredo kaj vendredo nur profesiuloj kiel eldonistoj, tradukistoj kaj librovendistoj rajtas viziti ĝin, dum sabato kaj dimanĉo ankaŭ interesitaj privatuloj. Ĉiujare pli ol 7 000 kompanioj ekspozicias siajn librojn kaj pli ol 280 000 vizitantoj rigardas ilin - per tiuj nombroj la evento estas la plej granda librofoiro tutmonde. Dum ĉiu jaro la kulturo kaj libroproduktado de unu specifa "gastlando" estas speciala fokuso - dum 2006 tiu gastlando estas Hindio. Dum la librofoiro atribuiĝas la Germana Premio pri Junulara Literaturo (Deutscher Jugendliteraturpreis), kaj dum la fina ekspozicia tago la Pacpremio de la Germana Librokomerco (Friedenspreis des Deutschen Buchhandels): en 2012 ricevis ĝin la ĉinia verkisto Liao Yiwu).

Historio

katalogo por la Frankfurta librofoiro de la jaro 1573

La Frankfurta librofoiro havas tradicion de pli ol 500 jaroj. Post kiam Johannes Gutenberg en Majenco, nur malmultajn kilometrojn de Frankfurto, revolucie plibonigis la teknikon de libropresado, kiu origine devenis el Koreio, kaj enkondukis la teknikon en Eŭropo, la libroeldonistoj Johannes Fust, Peter Schöffer kaj Konrad Henckis iniciatis librofoiron, kiu okazis paralele al gcenerala aŭtuna foiro en la komerca urbo Frankfurto. Ĝis la fino de la 17-a jarcento Frankfurto restis la centra librofoira urbo en Eŭropo; post la politikaj kaj kulturaj ŝanĝiĝoj komence de la 18-a jarcento la Lepsika librofoiro transprenis tiun rolon de Frankfurto. Nur meze de la 20-a jarcento la tradicio de granda librofoiro en Frankfurto reekvivis, kaj la unua moderna foiro okazis en la Paŭla Preĝejo, kiu cent jarojn pli frue, dum 1848 kaj 1849, gastigis la unuan demokratian parlamenton de Germanio kaj iĝis simbolo de la revo de germanoj je demokratieco kaj libereco.

Funkcioj de la foiro

La librofoiro unuavice servas al eldonistoj, literaturaj agentoj, librovendistoj, bibliotekistoj, sciencistoj, ilustristoj, filmproduktistoj, tradukistoj, presistoj, artistoj, aŭtoroj, produktistoj de "laŭtlegataj libroj" sur kompaktdistoj, de komputilaj programoj kaj aŭd-vidaj prezentaĵoj: tiuj profesiuloj povas prezenti siajn varojn kaj ofertojn, informiĝi pri aktualaĵoj ĉe la kolegoj kaj interkonsenti pri kunlaboroj. Pli ol ie aliloke en la mondo, en la Frankfurta librofoiro ekestas kontraktoj pri licensoj traduki kaj eldoni novajn librojn en aliaj lingvoj ol la origina.

Nur duavice la foiro estas libroprezentejo por la ĝenerala publiko, kiu rajtas viziti ĝin dum la lastaj du foiraj tagoj, sabato kaj dimanĉo. Pli ol 12 000 ĵurnalistoj el pli-malpli 100 ŝtatoj raportas de la librofoiro.

Gastlandoj

stando de la gastlando Novzelando en 2012
Landa stando de la eldonejoj de Abudabio,
de la baltia ŝtato Litovio
de Meksiko en la foiro de 2012
ekzempla stando de unuopa eldonejo - Taschen

Speciala fokuso ekde 1988 estas ĉiujare ŝanĝiĝanta "gastlando" - antaŭ tiu jaro foje ekzistis landaj, foje temaj fokusoj kaj foje tute ne. Dum 2007 ne politika ŝtato, sed kulture grava Eŭropa regiono - Katalunio - estis la gastlando.

La gastlando de 2006 - Hindio - estas la unua, kiu jam duafoje estas en la fokuso. Tion la organizantoj pravigas per la escepte vigla libroindustrio de Hindio, kiu grandkvante produktas literaturon kaj sciencajn librojn en ĉiuj 24 oficialaj lingvoj de la lando.

La gastlando "alportas" kulturan programon: ekspoziciojn, literaturajn legadojn, aliajn kulturajn prezentojn, sed ankaŭ atribuojn de literaturaj premioj. Proksimume sesono de la entute 3 000 kulturaj eventoj de la librofoiro rekte rilatas al la gastlando.

Temaj fokusoj kaj gastlandoj

Eksteraj ligiloj