Frankismaj Vertikalaj Sindikatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Frankismaj Vertikalaj Sindikatoj, en hispana origine Organización Sindical Española aŭ pli simple Organización Sindical (Hispana Sindikata Organizo) aŭ Organización Nacionalsindicalista (ONS, Nacisindikata Organizo), konata komune kiel Sindicato Vertical (Vertikala Sindikato), estis la unika sindikata organizo laŭleĝa en Hispanio (1940-1976) dum la frankismo. La antaŭaj sindikatoj, kiaj la anarkosindikatista CNT kaj la UGT socialista, estis malpermesitaj kaj iĝis kontraŭleĝaj. La frankismaj nomiĝis vertikalaj male al la kutimaj sindikatoj kiuj estas organizoj de laboristoj por defendi sin el ekspluatado fare de la dungistoj aŭ por luktado kontraŭ reĝimo kiu favoras la kapitalismon; en ili ambaŭ tavoloj funkcias sendepende kaj kiel malamikaj nekunigeblaj instancoj. Male en la Frankismaj Vertikalaj Sindikatoj ambaŭ tavoloj nepre estas kune kaj laŭteorie devas amikeme solvi diferencojn. Praktike la laboristaro devis akcepti kion la dungistoj kune kun la diktatorecaj aŭtoritatoj decidis pri laborkondiĉoj aŭ eĉ pri aliaj aferoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu sistemo estis inspirita el la modelo de la itala faŝismo.

La Leĝo de 26a de januaro de 1940 pri Sindikata Unuigo de 26-a de januaro de 1940 koncentris en la Sindikata Organizo de la Hispana Falango ĉiun sindikatan aktivecon. Tiu leĝo ne nur kunigis laboristojn kaj dungistojn ene de sama organizo, sed ankaŭ proklamis devigan aliĝadon de ĉiuj el ili en tiu organizo, kiu funkciis laŭ sektoroj kaj laŭ geografiaj niveloj.

Kiam la diktatoreco de Francisco Franco post la malvenko de faŝismo en la Dua Mondmilito apartigis la plej faŝismajn sektorojn (Falango) el la povo, tiuj rifuĝiĝis en la sindikatisma burokrataro, kiu certigis al ili postenon kaj teorian kontrolon super la laboristaro, kies agado estis tialo de la propra diktatoreco.

En la 1960-aj jaroj la strukturo estis enfiltrita de sindikatanoj reale apartenantaj al la Komunista Partio de Hispanio kiuj uzis tiun strukturon por klopodoj defendaj al laboristoj aŭ eĉ por politika propagando cele al restaxuro de demokratio aŭ al maldekstra politiko.

En la 1970-aj jaroj la strukturo estis praktike stagna. Jam ne funkciis dum la kontraŭleĝaj sindikatoj UGT, CCOO, USO, CNT kaj aliaj (krom la sendependa sindikatismo) havis pli kaj pli liberan eblon funkciado kaj eĉ negoci kun dungistoj kiuj forgesis pri la frankisma strukturo jam tute nevalida. Fine de la 1970-aj jaroj ĉiuj "horizontalaj" sindikatoj estis jam akceptitaj de la leĝo. La enormaj havaĵoj de la Frankismaj Vertikalaj Sindikatoj danke al deviga kotizo (konstruaĵoj, bienoj, instalaĵoj) estis dispartigitaj por ties uzado inter sindikatoj (ĉefe tiuj plej proksima al la ŝtato kaj al socialismaj registaroj nome UGT kaj CCOO) sed ankaŭ al aliaj, kiaj CGT, CNT, USO kaj aliaj, krom al entreprenistaj organizoj, kiuj apenaŭ faris uzadon el ili. La ŝtaton konservin la posedrajton.