Franklina mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Franklina mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Franklina mevo 'Larus pipixcan'
Johann Georg Wagler 1831
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Franklina mevo (Larus pipixcan) estas eta nigrakapa mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Disvastiĝo

Ĝi reproduktiĝas en sudaj centraj provincoj de Kanado kaj pli proksimajn ŝtatojn de nordokcidenta Usono, tio estas okcidente kaj nordokcidente la la regiono de la Grandaj Lagoj. Ĝi estas birdo kiu migras laŭ grandegaj grupoj (la plej grandaj inter mevoj) tra centra Usono kaj Meksikio al Pacifiko kaj vintras en Karibo kaj ĉefe Peruo kaj Ĉilio. Kelkaj en norda Argentinio.

Kvankam la Franklina mevo estas nekomuna en marbordoj de Norda Ameriko, ĝi estas rara vaganto ĉe nordokcidenta Eŭropo, sudokcidenta Afriko, Aŭstralio kaj Japanio, kun ununura vidaĵo en Eilat, Izraelo en 2002 (Smith 2002).

Aspekto

Tiu specio estas facile identigebla; temas pri eta mevo 32 ĝis 38 cm longa kaj peza je 250 ĝis 300 g kun enverguro de 85 ĝis 95 cm. Maskloj kaj inoj estas similaj, sed ili ŝanĝas laŭsezone. Somera plenkreskulo estas blanka kun iom rozkolorita brusto kaj la dorso kaj flugiloj estas pli malhelgrizaj ol tiuj de aliaj similgrandaj mevoj escepte la pli granda Amerika ridmevo. La flugiloj havas nigrajn pintojn kun blanka strio. La beko kaj kruroj estas malhelruĝaj. La nigra kapo (kun blankaj duonringoj) de la reproduktulo preskaŭ perdiĝas vintre kaj restas nur bruna malantaŭa makulo.

Junuloj estas similaj al plenkreskuloj sed havas malpli nigrajn kapojn, pli malhelajn bekon kaj krurojn kaj ne havas la blankan flugilstrion. Ili atingas plenkreskan plumaron la trian jaron.

Kutimoj

La Franklina mevo reproduktiĝas en kolonioj (eĉ de 15,000 aŭ 20,000 birdoj) ĉe herbejaj lagoj. La neston oni konstruas surgrunde aŭ foje flosantan kaj ligitan al plantaro. La ino demetas 2 aŭ 3 verdobrunajn ovojn kiuj estos kovataj dum ĉirkaŭ 3 semajnoj de ambaŭ gepatroj kiuj ankaŭ zorgas la idojn dum unu monato antaŭ eknaĝo kaj poste unu semajnon plua.

La Franklina mevo estas ĉiomanĝanta kiel plej granda parto de la mevoj de la genro Larus kaj ili manĝas rubaĵojn aŭ predas taŭgajn etajn predojn, kiel insektojn kaj tervermojn (foje sekve de terkultura maŝinaro), fiŝojn vintre.

Ili vivas ĝis 9 jarojn.

Tiu specio ricevas la nomon el por Arkto eksploristo Sir John Franklin.

Referencoj

Eksteraj ligiloj