Frankofalsado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La frankofalsa skandalo aŭ afero estis eŭropa skandalo en 1926, kiun kaŭzis la hungara registaro de István Bethlen, ĉar ili sciis pri la monfalsado en Hungario.

La frankofalsado estis originale ideo de ekstremdekstrulaj germanaj oficiroj, kion efektivigis ties hungaraj samideanoj. La celo estis la destabiligo, mondevalvado en Francio kaj tiel sekreta venĝo kontraŭ Francio, kiu estis propeka kapro pro la malavantaĝaj packontraktoj. Ili volis samtempe akiri monon por la reviziismaj celoj.

La falson gvidis princo Lajos Windischgrätz, sed tute enplektiĝis la landa polica kapitano Imre Nádosy, iama ĉefministro grafo Pál Teleki kaj aliaj eminentuloj. Pri la agado sciis eĉ István Bethlen.

Efektivigo[redakti | redakti fonton]

La falsontoj priparolis la efektivigon en 1924 kun generalo Ludendorff en Germanio. Oni aĉetis en Germanio presmaŝinojn kaj specifan monpaperon per faka gvido de germana Arthur Schultze kaj financa apogo de Windischgrätz. Per patriotaj argumentoj konvinkis eĉ grafon Pál Teleki, per kies helpo oni komencis la falsadon en la Mapscienca Instituto (laborejo de Teleki). Oni produktis ĝis fino de 1925, 30.0000 banknoton el francaj milfrankoj. Oni volis ilin surkomercigi en eksterlando, sed la emerita kolonelo Arisztid Jankovich malkovriĝis jam per la unua bileto, la 14-an de decembro 1925, en Hago. Tiuj biletoj estis amatore ellaboritaj, desegnitaj kaj uzis pli duran paperon (pezis 2,5gr. anstataŭ 1,5gr) .(Oni kolektis trapikante la pli valorajn monbiletojn en la francaj bankoj, tiuj piklojoj mankis sur la bileto.)

La nederlanda polico arestis Jankovich-on kaj kunulojn kaj poste ĝi transdonis la enketan dokumentaron al la francaj instancoj, kiuj sciis pri la afero jam ekde 1924.

La afero iĝis en kelkaj tagoj internacia skandalo. La franca registaro postulis enketon. La hungara liberala kaj maldekstra opozicio volis eluzi la skandalon por enkondukigi reformojn.

La afero finiĝis en duonjaro per kompromiso. Windischgrätz, Nádosy kaj la teknikaj efektivigoj estis juĝitaj je prizono, la Bethlen-registaro restis en potenco. En la forumoj de la Ligo de Nacioj, Hungarion protektis Britio kaj Anglio, tiel internacia kondamno ne okazis.

La hungara registaro ĝuis la fidon de la okcidentanoj, tiel baldaŭ ĉesis la strikta financa kontrolo de la lando kaj la kontrolo de la militaraj aferoj en 1926-27.