Frankonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Frankonio estas nomo de pluraj historiaj kaj hodiaŭaj geografiaj estaĵoj inter la tria jarcento p.K. kaj hodiaŭ.

Ekspansio de Salaj Frankoj kaj Rejn-Frankoj ĝis ĉ. 500.
La Franka Imperio ĝis 800 p.K.

Franka Regno[redakti | redakti fonton]

La Franka Regno aŭ Franka Imperio estiĝis inter la kvara kaj la sepa jarcento p.K. kiel regno de ĝermana tribaro el regiono, kiu hodiaŭ situas en Nederlando. La aliancitaj triboj donis al si la nomon "frankoj", t.e. "la aŭdacaj". La hodiaŭa interpretado kiel "la liberaj" estas moderna novaĵo. Ili dum malpli ol 300 jaroj konkeris teritorion, kiu ampleksis tiun de la hodiaŭaj ŝtatoj Nederlando, Belgio, Luksemburgio, Francio, Germanio, Svisio, Aŭstrio, Slovenio, malgrandan parton de la hispania nordo kaj la nordan duonon de la hodiaŭa Italio.

La unua mencio de la frankoj en romia dokumento datiĝas sur la jaro 257 p.K. sub la latina nomo "Franci". Du subtriboj, la Salaj kaj la Rejnaj frankoj, loĝantaj en la areo de la norda Rejno, komence sendepende plivastigis siajn teritoriojn en sudan direkton, la Salfrankoj tra Toksandrio al Gaŭlujo, la Rejnfrankoj laŭ la Rejno ĝis la regiono de la rivero Mozelo.

La Merovingano Ĥlodoviko I. fine de la 5a kaj komence de la 6a jarcento unuigis la unuan fojon tiujn subtribojn, kreante unu popolon kaj fondante la Frankan Imperion, kies ĉefurbo iĝis Parizo.

En la oka jarcento la Franka Regno atingis sian plej vastan areon kaj politikan forton sub la gvido de la reĝo Karolo la Granda, kiu batalis kontraŭ la araboj kaj maŭroj sude de la Pireneoj, finvenkis la saksojn en norda Germanio kaj plene enkorpigis Bavarion. Post lia mortiĝo la regno dispartiĝis en tri, poste du grandaj regnoj, el kiuj poste establiĝis la ŝtatoj Francujo kaj la Orientfranka Regno. La frankaj reĝoj multe vojaĝis kaj la Franka Regno ne havis ĉefurbon, tamen, la plej grava urbo estis Aĥeno kie la reĝo posedis sian plej grandan palacon kaj kie li estis kronata. Karolo la Granda kiel unua de la frankaj reĝoj ricevis de la papo en Romo la titolon Romia Imperiestro (Cezaro) kaj establis kontrakton kun la papo pri la rajto de siaj postreĝoj, ke ili ricevos la saman titolon de la papo.

En tiu tempo, la termino Frankonio estis uzata de ekstereŭropanj, precipe la araboj, por tuta Eŭropo. La esprimo Frank(oni)a Lingvo (lingua franca) ricevis la sencon de interlingvo, ĉar per la komercado inter la loĝantoj de la Franka Regno, kiuj parolis la inter si similaj novlatina, okcitana kaj norditala lingvoj, miksita kun vortoj el la nordfrancia (okcidentĝermana) lingvo, kaj la arabaj kaj nordafrikaj komercistoj, kiuj lernis bazan vortaron surbaze de tiu miksaĵo, formiĝis komerca heplplingvo aŭ piĝino, kiun la araboj nomis laŭ Frankonio, ĉar ili opiniis, ke temas pri ilia propra lingvo. La Frankonianoj aŭdis tiun nomon de la araboj, uzata por tiu komerce uzata mikslingvaĵo.

Teritoria divido de la Franka Imperio laŭ Traktato de Verduno el la jaro 843 (verda: Okcidentfranka, oranĝa: Orientfranka Regno)

Frankoniaj dividoj[redakti | redakti fonton]

De Karolo la Granda la filo Ludoviko la unua ricevis unuecan regnon. Tamen, Ludoviko distribuis la Imperion al siaj du filoj, kio rezultiĝis en bataloj kaj militoj pri teritorioj kaj la unurangeco jam dum la vivtempo de Ludoviko la unua. Post la morto de Ludoviko, la Verduna traktato dividis la regnon en tri teritoriojn: okcidentan (por Karolo la Senhara), mezan (al Lotaro la unua) kaj orientan (al Ludoviko la Germano). Post pluraj sekvaj dividoj de la meza kaj orienta teritorioj (divido de Prumo en 855, traktato de Merseno en 870 kaj traktato de Ribemonto en 880) fine rezultiĝis situacio, en kiu restis nur du regnoj, okcidenta kaj orienta.

Okcidentfranka kaj Orientfranka Regnoj[redakti | redakti fonton]

Okcidentfranka Regno aŭ Okcidentfranka Imperio iĝis la nomo de la granda okcidenta peco de la antaŭa Franka Regno. Post la 11a jarcento ĝia nomo simple iĝis Francio (t.e. "Frankonio").

Orientfranka Regno aŭ Orientfranka Imperio iĝis la nomo de la granda orienta peco de la antaŭa Franka Regno. Ĝia ĉefurbo estis Frankfurto ĉe Majno. Post la 11a jarcento ĝia nomo estis ŝanĝata al Sankta Romia Imperio.

Franka Duklando je ĉ. la jaro 900

Franka Duklando[redakti | redakti fonton]

Dum la komenco de la naŭa jarcento estiĝis en la centro de la Orientfranka Imperio duklando sen duko, nomita Franka Duklando, kiu estis rekt-regna, do en la rekta posedo de la reĝo kaj imperiestro de la Orientfranka Imperio, kiu aŭtomate samtempe estis duko de Frankonio. Tiu ligo perdiĝis post kiam la reĝoj de la Sankta Romia Imperio ne plu venis el la linio de la frankoj. La duklando poste politike dispeciĝis en orienta kaj okcidenta partoj.

Okcidentfrankonio kaj Orientfrankonio[redakti | redakti fonton]

Kaj la okcidentan kaj la orientan parton sekve dume gajnis diversaj nobeluloj de la Imperiestro. Dum la okcidenta duklando komence regule havis tian dukon, la orienta parto inter la 11a kaj la 13a jarcento nur de fojo al fojo estis donata al iu nobelulo, plej ofte restis rekt-regne, t.s. la reĝo aŭ imperiestro estis ankaŭ la duko. Per kreskanta dispeciĝo la okcidenta parto iam perdis la rilaton al la nomo Frankonio, kaj ricevis la nomon de la novaj nobeluloj, i.a. de la episkopoj de Majenco kaj de Triro. Orienta Frankonio nun restis la lasta teritoria peco de iu "Frankonio" kaj de la frankonia dukeco. Post la 13a jarcento, la lordo-episkopo de la episkopa urbo Vircburgo (latine Herbipolis, germane Würzburg) surbaze de falsitaj dokumentoj pretendis kaj ricevis la rajton iĝi franka duko. La lordepiskopato de Vircburgo tiel iĝis samtempe jura tenanto de la franka dukeco. La oficiala nomo de la teritorio tamen estis Lordo-episkopeco Vircburgo (germane Fürstbistum Würzburg). Tiu - kun la jura franka dukeco - pereis en la jaro 1806 kiam Napoleono Bonaparto malestablis la teritorion kaj disdonis la partojn al siaj aliancanoj, la Grandduklando Badenio, la Regnolando Virtembergo kaj la Regnolando Bavario. La franca imperiestro tiam bone konsciis, ke Vircburgo jure reprezentis "la Frankonion" kaj tiel konkuradis dum la jarcentoj kun la kredo de la francaj reĝoj, ke ili estas la veraj Frankoj.

Moderna Frankonio kaj frankaj regionoj en Germanio[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1950 la nomo Frankonio vivas en la jenaj geografiaĵoj de Germanio:

  • Estas distrikto en la nordo de la federacia lando Baden-Virtembergo, nome "Region Heilbronn-Franken". Tiu regiono situas plene en la areo de la iama mezepoka Franka Duklando.
  • Estas tri distriktoj en la nordo de la federacia lando Bavario, nome Malsupra, Meza kaj Supra Frankonio. Nur Malsupra Frankonio (Unterfranken) situas plene en la areo de la iama mezepoka Franka Duklando, kaj ĝia distrikta ĉefurbo estas la supre menciita Vircburgo, kiu estas ekde la 14a jarcento sidejo de la tuta frankonia dukeco. La aliaj du distriktoj (Mittelfranken, Oberfranken) konsistas el diversaj iamaj teritorioj, el kiuj nur parto venis el la iama Franka Duklando. Aliaj partoj venis el la iama Bavaria Nordgaŭ, el Turingiaj areoj kaj de iamaj Brandeburgaj posedaĵoj.

Se oni hodiaŭ parolas pri Frankonio en moderna Germanio, la signifo de tiu termino ne estas tute klara. Por loĝantoj de Bavario, la signifo limiĝas al la tri plej nordaj bavariaj distriktoj, kiuj nomiĝas laŭ Frankonio. Turista vojaĝliteraturo ofte inkluzivas la plej nordan konteon de Baden-Virtembergo, nome Majn-Taŭber-Kreis, en la nomado de la lokanoj "Tauberfranken". La nordaj loĝantoj de Baden-Virtembergo ankaŭ sude de tiu konteo nomas sin Frankoj. La lingvistoj nomas ĉiujn dialektojn de la norda triono de Baden-Virtembergio "sudfranka" escepte tiun de la konteo Majn-Taŭber, kiu apartenas al la orientfranka dialekto. La dialektoj de la Bavariaj loĝantoj okcidente de la Spesart-montaro hodiaŭ grupiĝas al la hesiaj dialektoj, kune kun tiuj de la federacia lando Hesio, kvankam tiuj areoj situas en la centro de la iama historia mezepoka Franka Duklando. Ankaŭ en suda Turingio oni parolas orientfrankajn dialektojn.

Hodiaŭa "Frankonio" en Germanujo.

La adjektivo malnovfrankonia ("altfränkisch") estas uzata de maljunaj germanoj en la senco "eksmoda", "malnoviĝinta", ĉar la teritorioj de la iama orienta Frankonio estis prijuĝataj en la moderna epoko kiel pli tradiciaj kaj malevoluiĝintaj ol la najbaraj regionoj kaj ŝtatoj. Fakte la industriiĝo en Germanujo okazis en aliaj regionoj pli frue.

Blazonoj[redakti | redakti fonton]

La "frankonia rastilo" origine estis emblemo de la episkopoj de Würzburg resp. la princo-diocezo Vircburgo (Fürstbistum Würzburg), kiuj ja estis regantoj nur de parto de Frankonio, kvankam laŭjure Dukoj de Frankonio. Multaj frankoniaj urboj, kiujn iam regis tiuj episkopoj, portas la rastilon en sia blazono. La bavara reĝo Ludoviko la 1-a en 1835 aldonis la rastilon al la reĝa blazono kaj per tio igis ĝin simbolo de tuta (Orienta) Frankonio, ĉar ĝi simbolis lian regadon super tuta (Orienta) Frankonio.

La signifo de la blazono estas klarigita en du malsamaj manieroj: Unue, la tri akraj pintoj reprezentas la Sanktan Triunuon. Due, la zigzaga linio simbolas la riveron Majno, kiu trafluas la tutan mezepokan Frankonion de oriento al okcidento. La koloroj ruĝa kaj blanka alludas al la nomoj de la du fontaj riveroj, kiuj nomiĝas ruĝa Majno kaj blanka Majno. La koloroj ruĝa kaj blanka iĝis tiel la frankoniaj koloroj. Post la normigo de la frankonia rastilo per la germana imperiestro, pluraj urboj kaj vilaĝoj ekuzis la rastilon kiel bazon por sia blazono.

Frankenrechen.svg
Wappen Rosengarten am Kocher.png
Wappen Frankenhardt.png
La frankonia blazono kun ruĝa-blanka rastilo. La blazono de la frankonia vilaĝo Rosengarten am Kocher. La blazono de la frankonia vilaĝo Frankenhardt.

Aliaj komunumoj aplikis la frankonian rastilon kiel elemento en sian blazonon.

Wappen Hettstadt.png
Wappen Kirchheim Unterfranken.png
Wappen gerbrunn.gif
Wappen Güntersleben.png
Wappen Neubrunn (Unterfranken).png
Wappen Theilheim.png
La blazono de la frankonia vilaĝo Hettstadt apud Vircburgo. La blazono de la frankonia vilaĝo Kirchheim en Malsupra Frankonio. La blazono de la frankonia vilaĝo Gerbrunn. La blazono de la frankonia vilaĝo Güntersleben. La blazono de la frankonia vilaĝo Neubrunn en Malsupra Frankonio. La blazono de la frankonia vilaĝo Theilheim.

La duk-episkopoj de Vircburgo ankaŭ kreis sekve aparte frankoniecan blazontipon por sia princo-dioceza regurbo, kiu montras flagon sur maldekstren klinitan maston aŭ lancon, kaj la flago havas kvar kvadratajn fakojn en du koloroj, el kiuj unu estas ruĝa kaj la alia flava aŭ blanka. Tiu blazono iĝis modelo por multaj aliaj komunumoj en Frankonio.

Wappen von Wuerzburg.svg
Wappen Bad Koenigshofen.svg
Wappen Beckstein.png
Wappen Lauda.png
Wappen Marbach TBB.png
La blazono de la malfrumezepoka frankonia regurbo Vircburgo kun la modela frankoniecurba flagolanco. La blazono de la frankonia vilaĝo Bad Königshofen im Grabfeld. La blazono de la frankonia vilaĝo Beckstein. La blazono de la frankonia urbeto Lauda. La blazono de la frankonia vilaĝo Marbach.

Videblas, kiel similaj la blazonoj de tiu Vircburga tipo estas. Ekster la teritorio de la mezepoka frankonia duklando tiu blazonotipo nenie aperas. La diferencoj inter la montritaj blazonaj ekzemploj (ekz-e interŝanĝo de la koloroj aŭ ilia sinsekvo, variaĵoj en la formo de la masto aŭ lanco, aldono de la komencliteroj de la urbonomoj) estas sekvo de la heraldika devo, ke ĉiu blazono devas esti unikaĵo, do malsami al la plej simila alia blazono en almenaŭ unu klare videbla aspekto. Tamen, estas ankaŭ pli kreivaj aplikoj de tiu frankonia blazonflago en blazono de frankoniaj lokoj, kiel la sekva ekzemplo montras.

Wappen Wittighausen.png
Wappen Oberwittighausen.png
La blazono de la frankonia vilaĝo Wittighausen. La blazono de la frankonia vilaĝo Oberwittighausen.

Komparu kun: Frankoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]