Frans van Dooren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de F. V. Dorno: La aventuroj de L. R. M. Stultulof la X-a; 2-a eld; HEA; 1977

Frans van DOOREN (naskiĝis la 15-an de aprilo 1905 en Meĥleno, mortis la 5-an de aŭgusto 1996 en Antverpeno) estis antverpena esperantisto, arkitekto kaj verkisto. Baldaŭ post esperantistiĝo en 1932, li fondis la belgan sekcion de Internacia Proleta Esperantistaro (IPE) kaj ties grupon en Antverpeno, gvidis la organizadon de la 2-a IPE-kongreso (1935, Antverpeno), kaj estis administranto de la IPE-organo Sur Posteno en 1937-1938. Li sukcesis kunlaborigi en Esperanto-Komitato Intergrupa, sur neŭtrala bazo, diverstendencajn Esperanto-organizaĵojn de la Antverpena regiono, kaj redaktis (1939-1940) la organon de Flandra Ligo Esperantista, Flandra Esperantisto.

Sub la pseŭdonimo F.V. Dorno li verkis humuraĵojn kaj komediojn: i.a. La aventuroj de L.R.M. Stultulof la X-a kaj Levu la Manojn! (1939, reeldonitajn en 1977 kiel Satiroj), kiuj estis ludataj en Flandrio ankaŭ en traduko, kaj la unuaktan Kia miksaĵo! (1938, eldono de Flandra Esperanto-Instituto; 1986, reeldono de Flandra Esperanto-Ligo). Ekde 1983 li iĝis pli konata pro serio de krimromanoj kun inspektoro Ksavero Kant en la ĉefrolo, verkitaj kun du amikoj sub la komuna pseŭdonimo Deck Dorval: Jaĥto veturas for ... kaj veturigas la morton (1983), Kazinski venas tro malfrue (1987), Nigra magio (1988) kaj Urd Hadda murdita! (1990), la du lastaj en kunlaboro kun Christian Declerck. Kazinski ... aperis ankaŭ en tradukoj hungara (1990) kaj pola (1991), en po 30 000 ekzempleroj.

Li verkis ankaŭ poezion kaj prozon nederlandlingve, afrikanse kaj angle (aperintaj en lia verko Paraphernalia ĉe Flandra Esperanto-Ligo), kaj 104 radioskeĉojn nederlandlingve.