František Adolf Šubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Adolf Šubert
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1849 (1849-03-27)
en Dobruška
Morto 8-an de septembro 1915 (1915-09-08) (66-jaraĝa)
en Smíchov
Tombo tombejoj de Olšany vd
Etno Czechs (tribe) vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Familio
Gefratoj Marie Wenigová vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgo • reĝisoro • teatrestroĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

František Adolf ŠUBERT (naskiĝis la 27-an de marto 1849 en Dobruška - mortis la 8-an de septembro 1915 en Prago) estis ĉeĥa verkisto, precipe de historiaj romanoj kaj dramoj.

Šubert ne finis studadon de filozofio kaj vivtenis sin kiel ĵurnalisto. Li laboris en komitato por konstruado de Nacia Teatro en Prago kaj poste kiel direktoro de la teatro (1883-1900). Li kontribuis al enciklopedia vortaro, direktoris urban teatron en la kvartalo Vinohrady kaj redaktis plurajn gazetojn.

Šubert verkis historiajn romanojn kaj dramojn, poste siatempajn verkojn reagantajn je aktualaj politikaj eventoj, kaj ankaŭ fakajn verkojn pri teatro.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Král Jiří z Poděbrad (Reĝo Georgo de Poděbrady, 1877)
  • Zajetí krále Václava (Aresto de reĝo Venceslao, 1880)

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Petr Vok Rožmberk (Poetro Vok Rosenbergo, 1881)
  • Probuzenci (Vekiĝintoj, 1882)
  • Jan Výrava (Johano Výrava, 1886)
  • Láska Raffaelova (Amo de Rafaelo, 1888)
  • Praktikus (Praktikanto, 1889)
  • Velkostatkář (Grandbienulo, 1891)
  • Drama čtyř chudých stěn (Dramo de kvar malriĉaj muroj, 1893)
  • Žně (Grenrikolto, 1904)

Fakaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Národní divadlo v Praze (Nacia Teatro en Prago, 1881)
  • Klicpera dramatik (Klicpera kiel dramverkisto, 1898)
  • Ze světa umění (El la mondo de arto, 1901)
  • Moje divadelní toulky (Miaj teatraj vagadoj, 1902)
  • Moje vzpomínky (Miaj rememoroj, 1902)
  • Masky Národního divadla (Maskoj en Nacia Teatro, 1902)