František Hájek

El Vikipedio, la libera enciklopedio


František Hájek
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1882 (1882-11-30)
Morto 30-an de novembro 1971 (1971-11-30) (89-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 5814
vdr

František HÁJEK (1883-1972) estis ĉeĥa pionira esperantisto.

Li laŭdire kiel sepjara knabo frekventis kun sia patrino en 1889 la kurson de Lorenc pri Esperanto en la gastejo U Pŝtrosů. Li, travivinto de la "pratempo de Esperanto en nia lando“ (tiel li nomis tiun intertempon), restis esperantisto ĝis sia morto [1972], aktivis en la laborista movado kaj estis gvidanto de ŝakrubriko en la Ĝeneva "Esperanto“. Lia nomo troviĝas en la Enciklopedio de Esperanto sub la artikolo ŝako, kiun li verkis. En siaj leterformaj prihistoriaj rememoroj, nomante sin tie "esperantista avo“, en la jaroj 1959-1963 li rakontis al Jaroslav Šustr kaj Jaroslav Mařík interalie:

Ankoraŭ ne formortis ĉiuj atestantoj pri la pasintaj tempoj! En la memuaroj pri Běla Krapková, nia "esperantista prapatrino“, (rim. de la red.: temas pri parto de tiu ĉi verko, antaŭpublikigita en "Bulteno de Esperanto-Kongreso en Praha“, n-roj 59 kaj 60 en 1961), multo mankas. La pratempo de Esperanto ĉe ni, la jaroj 1889-1899, plu restas neesplorita. Stanislav Kamarýt multon preterpasis en sia historio pri tiu ĉi sektoro de la Pragaj okazaĵoj. (Rimarko, de la redaktanto: Kamarýt ne povis tiam partopreni la Pragajn okazaĵojn, estante studento provincurba.) - El la verko Revoluce práce (Revolucio de la laboro) de d-ro František Soukup, alta funkciulo de la socialdemokrata partio, ni sciiĝas, ke Esperanto en la 1890-aj jaroj estis en proksimaj rilatoj al Omladina, persekutata de la Viena registaro. La jam menciita deputito Škába reproduktas sur la paĝoj 538-539 de tiu verko rakontadon de B. Krapková pri tiuj interesplenaj kaj neforgeseblaj naŭdekaj jaroj. Ŝi kun studentoj vizitadis laboristajn kunvenojn en la kunvenejo U Pštrosů je la sepa horo vespere. En la ĝojoplenaj multnombre vizitataj kunvenoj oni diskutadis, prelegadis kaj kantadis ĝisnokte. "Estis ĉiam mi - diras Krapková - kiu deve gvidadis, la tumulton kvazaŭ kapelestrino, dum la studentoj fratoj Hajn, Klofáč, Škába, Soukup kaj aliaj faris la prelegojn, kiuj estis postulataj de la junularo. Plenanime mi amadis tiun ĉi idealan junularon. Arde sonis niaj kantoj.“

Inter la amikojn de Krapková apartenis, krom Lorenc, ankaŭ la verkistino Helena Malířová, kiu poste uzis en siaj verkoj ŝian kanto-tradukon kaj ŝiajn rakontadojn. Krapková interrilatis kun multaj postaj politikistoj, precipe kun Josefa Škaloudová. Tiuj virinoj vizitadis la prelegojn de Lorenc pri Esperanto.

En la unuaj jaroj de Esperanto oni parolis ĉiam pri la gastejo U Pštrosů. La gastejo estis en duetaĝa domo en la strato Pštrossova, numeroj 189/16, kie nun staras pli nova domo kun la samaj domnumeroj. Ĉe ni en Prago - skribas Hájek - Esperanto havis de la jaro 1889 karakteron soci-revolucian, kun firma celdirekto al internacia paco. Tio ne taŭgis al la tiama Aŭstria monarĥio, regata de imperiismo. (Tiom Hájek en sia rakontado.) (Laŭ Kamarýt)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, (ĈEA, Praha 1983, p. 16-17)