František Křižík
El Vikipedio
| František Křižík | |
|---|---|
| ĉeĥa inventisto | |
| Naskiĝo | 8-a de julio 1847 en Plánice |
| Morto | 22-a de januaro 1941 en Stádlec, Ĉeĥoslovakio |
| Portalo pri Homoj | |
František Křižík (naskiĝis la 8-an de julio 1847 en Plánice - mortis la 22-an de januaro 1941 en Stádlec apud Tábor) estis elstara ĉeĥa teknikisto, industriisto kaj inventisto, siatempe nomata de ĵurnalistoj "la ĉeĥa Edison".
Lia ĉefa inventaĵo estis arklampo kun aŭtomata regulado. Li grave kontribuis al elektrizado de Bohemio konstruante elektrejojn, elektrotram- kaj elektrotrajnliniojn. La en Ĉeĥio unuan urboelektrejon por daŭra elektrolumigo li estigis en 1887 en sudbohemia urbo Písek. La elektrejo estas ĝis nun funkcianta kaj servanta samtempe kiel muzeo.
akvoelektrejo en Písek
