František Ladislav Čelakovský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
František Ladislav Čelakovský

František Ladislav ČELAKOVSKÝ (naskiĝis la 7-an de marto 1799 en Strakonice - mortis la 5-an de aŭgusto 1852 en Praha) estis ĉeĥa poeto.

Post nefinita studado de filozofio li fariĝis ĵurnalisto kaj bibliotekisto, en 1842 profesoro de la slava filologio en universitato de Wrocław kaj ekde 1849 en Praha.

Li atingis sendispute artistajn rezultojn kiel sprita lernanto de Josef Jungmann, per la romantika metodo pri imitado de la popola poezio. La klara spirito de tiu ĉi instruita homo, en kiu laŭ tiama kutimo filologo kompletigis poeton, enhavis dispozicion klasikan, ja eĉ tiun de Goethe. Li amis spritaĵon, kiun li kiel morda satiristo kun plaĉo uzadis en ĉarmaj epigramoj, ne malestimis en la poezio didaktikon kaj tendencon pedagogian, trovante plaĉon en la rondaj formoj, kiujn li majstre poluradis.

De sia juneco li enamiĝis en la popolan poezion ne nur de sia nacio, sed same de ĉiuj gentoj slavaj, kolektis kaj publikigis ĝin kaj trapenetris tiamaniere al ĝia esenco, ke li estis kapabla per ĝia spirito senĝene verki poemojn, kaŝante kvazaŭ plene sian riĉan personecon. Tiujn ĉi memstarajn imitaĵojn, superantajn iliajn modelojn per la stila finpensado de tipaj trajtoj, Čelakovský nomis resonoj, resuminte ilin en la du kompletiĝantajn librojn, plenajn de natura naiveco kaj freŝa gracieco: Resonoj de la kantoj rusaj (»Ohlas písní ruských«), kiu estas plejparte epika, dume en la Resono de la kantoj ĉeĥaj (»Ohlas písní českých«) superas liriko. Čelakovský ne havis mankon de lernantoj kaj imitantoj, el kiuj sole unu montriĝis kiel efektiva majstro, nome Karel Jaromír Erben.

Eminenta estas ankaŭ lia slava proverbaro.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Smíšené básně (Miksitaj poemoj, 1822)
  • Ohlas písní ruských (Resono de kantoj rusaj, 1829)
  • Ohlas písní českých (Resono de kantoj ĉeĥaj, 1839)
  • Mudrosloví národu slovanského ve příslovích (Saĝo de slava nacio en proverboj, 1851)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]


TOMĈJO KAJ LA DRIADO

Somermeza sun' subiras,
La fratin' el Tomĉjo diras:
"Ĉu vi sur ĉeval' selita
Kaj parade ornamita
Nun, en antaŭnokta hor',
Kara frato, rajdos for?“

"Pelas min sopir' insista
Al la domo arbarista,
Al knabin', al karulin' -
Ĉe l' tagiĝ' atendu min.
Vestu min laŭ bona vol'
Per ĉemiz' el mola tol',
Per la roza kamizol'.“

Hufo jam fajferon ĵetas,
La fratin' postvoke petas:
"Tomĉjo, vin averti lasu:
La kverkejon preterpasu,
Turnu vin al Svatá Hora,
Savu nin de plor' dolora,
Rajdu laŭ la kampa voj',
Por min ŝirmi de malĝoj'!“

La kverkejon li preteris,
Ĝustan vojon li preferis:
Jen sub ilumino klara
La dometo sub-arbara,
Gastoj svarmas en la hal'
Kaj babilas ĉe pokal'.

Kaŝe Tomĉjo enrigardas
Kaj angoro lin ponardas:
Svatiĝanton kun inklin'
Alridetas la knabin'
Patro traktas dot-aferojn,
Panjo garnas la telerojn.
Oni trinkis, oni manĝis,
Oni tostojn interŝanĝis,
Kaj neniun ĉe l' festen'
Skuis la ĉevala hen'
Nek de l' juna vir' ĉagren'.

Nur al la knabin' svatita
Vangon kovris ruĝ' subita;
Preman sentas ŝi konscion,
Al fratin' ŝi flustras ion.
Kuras de la manĝ' vespera
La fratin' el pord' ekstera:
"Vane, Tomĉjo, vi alvenas,
Ne al vi ŝi apartenas,
Ŝi alian edzon prenas.
Nun do, ĉar en domo nia
Gastas vir' pli simpatia,
Zorgu pri plezur' alia.“

La ĉevalon li instigis,
Ĝin al kampo direktigis.
Premis dentojn mismiene,
Ĉion vidis malserene.

Noktomezo: lun' ne brilis:
Vojon trovi malfacilis;
Vigle jen, jen sen rapido
La kverkejon celas li do.
"Ĉiuj steloj la ĉielaj
El mallumo traŝutiĝis:
Kial, junectagoj belaj,
En mallumo vi perdiĝis?“
Rajdas Tomĉjo, rajdas, ej,
Murmuretas la kverkej',
Vent' malvarma vangojn lekas,
Super valo strigoj blekas,
Flam-okule, streĉ-orele
Kuras la ĉeval' akcele.
Trap, trap, trap! la saman fojon
Cerv' galopas trans la vojon.
Sidas sur la svelta best'
Nimfo en zonita vest';
Dronas ties verda fundo
En la nigra har-abundo,
Kaj lampiroj, kiuj lumas,
La ĉapelon rubandumas.
La ĉevelon fojojn tri
Fulme ĉirkaŭrajdis ŝi,
Kaj al Tomĉjo tuj intime
ŝi aliĝas saltproksime:

"Hej, belul', ne malesperu,
Zorgojn al la vent' liveru;
Se vin trompis in' malnobla,
Jen kompenso eĉ centobla!
Kial do la korturment'?
Ĝin fordonu al la vent'!“

Tion ĉi kantante ĉarme
Tomĉjon alrigardas varme
Cervorajda la driado,
Kaj lin ravas la kantado.
Sur la muska ter' galope
Rajdas ili nun duope,
Kun Tomaso ŝi intime
Egal-iras tuŝproksime:

"Hej, belulo, sekvu min,
Klinu vin al mia sin'!
Se mi plaĉas, povas ja vi
Mil de mi plezurojn havi.
Bela knabo, sekvu min,
Klinu vin al mia sin'!“
Kaj ekprenas ĉe l' kantado
Manon lian la driado;
Dolĉan tuŝon Tomĉjo ĝuas,
Kaj volupto lin trafluas.
Rajdas, rajdas nia par'
Laŭ rivero, laŭ rokar',
Kaj al Tomĉjo ŝi intime
Sin altrudas pli proksime:

"Bela knabo mia, hej,
Sekvu min ĝis la loĝej'!
Tie tagan lumon vi jam
Redeziros plu neniam.
Bela knabo mia, hej,
Sekvu min ĝis la loĝej'!“
Tiel kantas la driado,
Lin logante, grad' post grado,
Per brakado kaj kisado.
Ĝoj-ebria, senkonscia
Li deglitas de l' ĉeval'
En arbara kruta val'.

Super montoj ekmatenas,
Kure la ĉeval' revenas,
Hufogratas en la kort',
Ha, nebona jen raport'!
Ĉe l' fenestro saltaperas
La fratin' kaj malesperas:
"Frato mia, ve ho ve!
Kie trafis vin pere'?!“