František Palacký

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Palacký
Persona informo
František Palacký
Naskiĝo 14-an de junio 1798 (1798-06-14)
en Hodslavice
Morto 26-an de majo 1876 (1876-05-26) (77-jaraĝa)
en Prago
Religio Evangelical Church in Austria (1781-1918) vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj germanaĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstra imperio vd
Partio Malnovĉeĥa partio vd
Subskribo František Palacký
Familio
Patro Jiří Palacký vd
Edz(in)o Terezie Měchurová vd
Infanoj Jan Palacký • Marie Riegrová-Palacká vd
Profesio
Okupo verkistoarkivisto • heraldist • ĵurnalistopolitikistofilozofohistoriisto • poeto • aesthetician • literatursciencisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

František PALACKÝ (naskiĝis la 14-an de junio 1798 en Hodslavice - mortis la 26-an de majo 1876 en Prago) estis la plej granda ĉeĥa historiisto nomata patro de la nacio.

Le devenis el evangelia familio, studis en Bratislava kaj Vieno kaj aktivis kiel edukisto en etnobelaj familioj. En 1823 li foriris al Prago kaj fariĝis disĉiplo de Josef Dobrovský, kiu instruis al li teknikon de historiista laboro. Li partoprenis la socian vivon de la renaskiĝanta ĉeĥa nacio, kiu revivigis sian lingvon, historion kaj literaturon. Lia ĉefverko estas la kvinvoluma historio de la ĉeĥa nacio, kiu redonis al la nacio la memoron.

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1834.

En la jaro 1918 estis nove estiĝinta la 11-a infanteria pafista regimento de nove kreanta la 3-a divizio de Ĉeĥoslovakaj legioj en Rusio nomita "Regimento de František Palacký"[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Počátkové českého básnictví, obzvláště prozodie (Komencoj de la ĉeĥa poetiko, precipe la proza, 1818)
  • Staří letopisové čeští od r. 1378 do r. 1527 (Malnovaj kronikoj ĉeĥaj ekde 1378 ĝis 1527, 1829)
  • J. Dobrovský's Leben und gelehrtes Wirken (La vivo kaj scienca laboro de J. Dobrovský, 1833)
  • Literarische Reise nach Italien (Literatura vojaĝo al Italio, 1838)
  • Dějiny národu českého v Čechách i v Moravě (Historio de la nacio ĉeĥa en Bohemio kaj en Moravio, 1850-1865)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (CS) PRECLÍK, Vratislav. Masaryk a legie, bindita libro, 219 paĝoj, eldonis eldonejo Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná-Mizerov) en kunlaborado kun Demokratia movado de Masaryk, 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pp. 17 - 25, 33 - 45, 70 - 76, 101 - 120.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]