František Tomášek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Tomášek
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1899 (1899-06-30)
en Studénka
Morto 4-an de aŭgusto 1992 (1992-08-04) (93-jaraĝa)
en Prago
Tombo Katedralo de sankta Vito
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater universitato Palacký en Olomouc
Memorigilo František Tomášek
Okupo
Okupo teologo • pedagogoverkisto • universitata instruisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr
Memortabulo en Moravské Huzové

František TOMÁŠEK [FRANtiŝek TOmaŝek] (naskita la 30-an de junio 1899 en Studénka en Moravio, mortinta la 4-an de aŭgusto 1992 en Prago) estis unua (ĉefa) kardinalo (primaso) de la rom-katolika eklezio de Bohemio kaj 34-a episkopo de Prago.

Lia konsekro kiel episkopo je la 14-a de oktobro 1949 devis okazi sekrete, ĉar la komunisma registaro ĝin ne permesus. Inter 1951 kaj 1954 li pasigis preskaŭ tri jarojn en malliberejo. En 1962 li povis partopreni en la 2-a Koncilio de Vatikano.

Kiam en 1989 Václav Havel elektiĝis kiel prezidento de Ĉeĥoslovakio, Tomášek celebris dankan meson.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]