František Xaver Brixi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

František Xaver Brixi (baptita la 2-an de januaro 1732- mortis la 14-an de oktobro 1771 en Prago) estas ĉeĥa orgenisto kaj komponisto.

Li estas konsiderata inter la plej elstaraj ne nur ĉeĥaj, sed eŭropaj komponistoj de la 2-a duono de la 18-a jarcento.

Laŭstile lia verkaro apartenas al muzika antaŭklasikismo kaj frua klasikismo. Per sia stilo de komponado li tre influis siajn samtempulojn. Liajn verkojn eblas trovi en preskaŭ ĉiu ĉeĥa preĝeja aŭ kastela kolektoj de historiaj muziknotoj kaj ankaŭ en multaj eksterlandaj fondusoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li devenis el disbranĉigita muzika familio, el kiu apartan signifon havis lia patro, komponisto Šimon Brixi (1693-1735). En la jaroj 1744-49 li studis en prestiĝa piarista gimnazio en Kosmonosy, situanta norde de Prago. En la j. 1749 li fariĝis orgenisto en la preĝejo de Sankta Galo kaj en aliaj pragaj preĝejoj, en 1759 li akiris la plej altan tiam eblan orgenistan postenon kiel ĥorestro en Katedralo de Sankta Vito en la Praga Kastelo. Baldaŭ li akiris grandan prestiĝon kaj renomon . Li mortis en la aĝo de nuraj 41 jaroj (supozeble pro tuberkulozo).

Ankoraŭ dum lia vivo lia famo disvastiĝis ankaŭ eksterlanden. En Pollando, Aŭstrio kaj en okcidento de Germanio li apartenis en la 70-aj-80-aj jaroj al la plej ludataj aŭtoroj de la templa muziko. Munkenaj jezuitoj dum pluraj jaroj mendadis de li muzikon por spiritaj dramoj. Kopioj de liaj 167 verkoj estas ĝis nun konservitaj en la cistercianamonaĥejo en Ottobeuren.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Brixi estis influita precipe de la itala muziko, sed samtempe li konservis specifecon de la ĉeĥa muzikista tradicio. Li estas ofte menciata kiel antaŭulo de Mozart. Kvankam li vivis ankoraŭ dum la tempo de baroko, lia muziko estas jam antaŭsigno de klasikismo – en liaj komponaĵoj aperas novaj elementoj de klarigiteco de la muzika esprimmaniero, freŝa ritma sentado kaj pripensiteco de la strukturo, do principoj tipaj por klasikisma muziko. En tio ankaŭ konsistas lia plej granda inventista kontribuo kaj signifo. Brixi ofte uzadis sinkopojn kaj triolojn kaj per daŭra kombinado de plej diversaj ritmaj formoj kaj per neregulaĵoj li evitis monotonecon, en kiun falis multaj liaj samtempuloj. Li elstaris ankaŭ pro pli komplika harmonio kaj bunteco de forma strukturigado. Lia komponaĵoj estas plenaj de interna streĉo, kiun li kreis per akcentado de muzika esprimo, kio liatempe sendube ne estis kutima.

Kompare kun daŭro de lia nelonga vivo Brixi verkis grandegan kvanton da komponaĵoj (ĉirkaŭ 500). Plejparte temas pri eklezia muziko (100 mesoj k.a.), sed ankaŭ pri oratorioj, muziko por lernejaj dramoj , du komediaj latinlingvaj teatraĵoj, kiuj ĝis nun estas prezentataj (Erat unum cantor bonus, Ludiri scholares), kamerkomponaĵoj, verkoj por orgeno kaj kelkaj simfonioj.

La plej gravaj verkoj
  • Missa integra d moll
  • Opus patheticum de septem doloribus Beatae Marae Virginis
  • Concerto in D major
  • Judas Iscariothes - Oratorium pro die sacro Parasceves
  • Missa solemnis D dur -mše pro sóla, sbor, orchestr a varhany
  • Litanie de seto Benedieto
  • Confiteor Tibi Domine
  • Sinfonia in D
  • Bitevní sinfonie
  • Fuga in A minor
  • Pastoral in C major
  • Preludium C Dur
  • Regina coeli

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]